შინაარსის ნახვა

Nacionalismo: Granda malfeliĉo. Zamenhof.

Francisko1-ისა და 15 ივნისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 21

ენა: Esperanto

Paquillo (მომხმარებლის პროფილი) 22 ივნისი, 2015 21:49:25

Naciismo estas aparteni al grupo, servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, morti por la grupo. Nur kiam ni estas solaj ni estas homoj.

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 22 ივნისი, 2015 22:33:26

Vi tute pravas nur kiam ni estas kune kun nia soleco, ni estas kiu ni vere estas t.e. ni estas plena de malpleno.

Cocio_16 (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივნისი, 2015 01:19:59

FJDS:
Cocio_16:Naciismo estas solidareco inter la homoj kiuj vivas kune.
Najbaraj homoj kaj malproksimaj homoj meritas saman solidarecon.
Certe. Sed malproksimaj homoj estas malproksimaj. Se oni volas plibonigi la mondon, oni devus komenci plibonigi ĉirkaŭ si, kaj akcepti ke malproksimaj homoj povus havi malsamajn opiniojn pri kiu konstitui pli bonan mondon.

Paquillo:Naciismo estas aparteni al grupo, servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, morti por la grupo.
Naciismo estas nur opinii ke si apartenas al grupo, kaj ami siajn najbarajn (kiu ne kontraŭmetas ami malproksimoj). Voli servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, kaj morti por la grupo estas sultismo.

Paquillo (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივნისი, 2015 08:06:40

Cocio_16:
FJDS:
Cocio_16:Naciismo estas solidareco inter la homoj kiuj vivas kune.
Najbaraj homoj kaj malproksimaj homoj meritas saman solidarecon.
Certe. Sed malproksimaj homoj estas malproksimaj. Se oni volas plibonigi la mondon, oni devus komenci plibonigi ĉirkaŭ si, kaj akcepti ke malproksimaj homoj povus havi malsamajn opiniojn pri kiu konstitui pli bonan mondon.

Paquillo:Naciismo estas aparteni al grupo, servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, morti por la grupo.
Naciismo estas nur opinii ke si apartenas al grupo, kaj ami siajn najbarajn (kiu ne kontraŭmetas ami malproksimoj).Voli servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, kaj morti por la grupo estas sultismo
se vi "apartenas" al grupo, vi ne estas libera homo. vi diros blanka kiam vi volos diri nigra, vi diros antaŭen kiam vi volos diri malantaŭen. tiamaniere vi donas aŭtoritaron al aliaj pri via pensmaniero.
pri la granda amo de naciistoj al proksimuloj kaj malproksimuloj ni havas tro da ekzemploj en la pasinteco kaj en la nuntempo.
sultismo? ĉu vi volis diri stulteco?

Cocio_16 (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივნისი, 2015 12:46:05

Paquillo:se vi "apartenas" al grupo, vi ne estas libera homo.
Vortludo.

Paquillo (მომხმარებლის პროფილი) 23 ივნისი, 2015 22:55:56

Cocio_16:
Paquillo:se vi "apartenas" al grupo, vi ne estas libera homo.
Vortludo.
Se vi apartenas al grupo, vi faras tion rilate al la aliaj grupoj, kiuj estas la fremdaj grupoj, dum via grupo estas la kara. Se vi ne apartenas al grupo do la homaro estas via grupo.

Kial vi kaŝas vian naciecon?

raffadalbo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2015 06:46:12

Paquillo:Naciismo estas aparteni al grupo, servi al grupo, pensi kiel la grupo, agi kiel la grupo, morti por la grupo.
Ne: tio ne estas naciismo, tiu estas fanatikismo. Nacia, religia, partia fanatikismo, ĉar la grupo povas esti nacio, religio, partio.

Cocio_16:Naciismo estas ami sian nacion kaj opinii ke ĝi taŭgas al si pli ol aliaj ajn. Naciismo estas solidareco inter la homoj kiuj vivas kune.
Ankaŭ tio, laŭ mi, ne estas naciismo. Ami sian nacion (kaj sian urbon, sian familion, sian laboron ktp) estas bela sento. Oni povas ankaŭ ami la nacion kie oni vivas, kvankam oni ne naskiĝis tie. Kaj solidareco inter la homoj kiuj vivas kune estas grava devo, eĉ se hazarde oni ne ŝatas ilin.

Naciismo, laŭ mi, estas taksi sian nacion super la aliaj; kredi ke ĉiu homo de onia nacio valoras pli ol la homoj de aliaj nacioj; ktp. Tia tipo de naciismo estas grave maljusta: ĉiuj homoj valoras egale.

JacquesdEgalite (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2015 19:07:32

raffadalbo:Ankaŭ tio, laŭ mi, ne estas naciismo. Ami sian nacion (kaj sian urbon, sian familion, sian laboron ktp) estas bela sento. Oni povas ankaŭ ami la nacion kie oni vivas, kvankam oni ne naskiĝis tie. Kaj solidareco inter la homoj kiuj vivas kune estas grava devo, eĉ se hazarde oni ne ŝatas ilin.

Naciismo, laŭ mi, estas taksi sian nacion super la aliaj; kredi ke ĉiu homo de onia nacio valoras pli ol la homoj de aliaj nacioj; ktp. Tia tipo de naciismo estas grave maljusta: ĉiuj homoj valoras egale.
Mi ne vidas, kial oni ne povas nomigi tion naciismo ankaŭ, kaj diri, ke ekzistas du tipoj de naciismo, unu tipo bona kaj unu malbona.

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2015 22:02:03

Fevora esperantisto estas civitano de la mondo, kiel diradis Tibor Sekelj: "Mi vojaĝas tra la mondo, ĉar por mi ĝi estas nia bieno." Legu la librojn de nia kara Tibor Sekelj. "Kumeŭaŭa", "Tempesto Super Akonkagvo" kaj "Mondo de Travivaĵoj". Nia eta belega planedo ne meritas militeman nek kruelan homojn.

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 27 ივნისი, 2015 10:19:22

Vinisus:Legu la librojn de nia kara Tibor Sekelj. "Kumeŭaŭa", "Tempesto Super Akonkagvo" kaj "Mondo de Travivaĵoj".
Kie ni povas trovi la librojn?

ზემოთ დაბრუნება