Nacionalismo: Granda malfeliĉo. Zamenhof.
de Francisko1, 15 de junho de 2015
Mensagens: 21
Idioma: Esperanto
Francisko1 (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2015 20:39:11
"Nur kelkaj intelektuloj kaj politikistoj entreprenis la euxropan unuigxon. Multaj, rigardante malantauxen, volas starigi sxtatojn el etna homogeneco, kun sopiro ecx al etna purigado por retroiri socie al la mezepoko. Bedauxrinde, tiu atavismo ecx kreskis en niaj esperantistaj medioj, en tuta kontraxua direkto al la celo de la esperantismo de Zamenhof. Li diris:
"Mi estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfelicxon kaj ke la celado de cxiuj homoj devas esti: krei harmonian homaron, kiu dividus sin nur laux teritorioj, sed ne laux gentoj kaj religioj. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj -kiel natura sindefenda reago- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaux naskas kaj subtenas unu la alian kaj prezentas eraran rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur grundo tute neuxtrala."
La homarunuigxo devas bazigxi sur minimuma komuna konduto de toleremo, komprenemo kaj solidareco."
Filozofo Giordano Moya Escayola
Vinisus (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2015 21:06:20
FJDS (Mostrar o perfil) 15 de junho de 2015 23:00:14
Paquillo (Mostrar o perfil) 16 de junho de 2015 10:31:13
Vinisus (Mostrar o perfil) 21 de junho de 2015 12:26:56
Lakiro (Mostrar o perfil) 21 de junho de 2015 18:37:42
Mi devas rimarki ke tiu ĉi problemo laŭ plej parto estas politika, sed ne lingvistika.
Ni devas konsideri geopolitikan staton de iuj ŝtatoj kaj registaroj. Ni devas ankaŭ konsideri minacojn de najbaraj popoloj rilate al la propra.
Rigardu: Etis jugoslavia nacio. Nun ĝi ne ekzistas. Estis Sovetunio, kiu ne ekzistas.
Sed antaŭnelonge temis pri unu nacio kie loĝis frataj popoloj.
Ne ekzistas Ĉeĥoslovakio.
Ne ekzistas unu germana nacio, sed popolo posedanta unu lingvon nomiĝas germanoj, aŭstroj, svisoj.
Estas Ĉinio kaj Tajvano. Norda kaj Suda Koreioj.
Kaj neniu povas nei ke britaj kaj hispanaj teritorioj nun vivas kiel sendependaj landoj (nacioj).
Araba popolo havas siajn teritoriojn de tempo kiam sultanoj deklaradis proprajn kaliflandojn.
En ĉiuj landoj ĉiam estis kaj estos apartaj dezirantoj krei propran bandon, urbon, regionon, respublikon. Ekzemplo - Ukrainio.
Tio estas tro komplika temo. Mi eĉ ne scias kiel necesas voĉdoni.
ustra (Mostrar o perfil) 21 de junho de 2015 19:05:53
Lakiro:Tio estas tro komplika temo.Permesu min kontraŭdiri vin. Miaopinie tiu temo estas sufiĉe simpla:
Minacojn, subpremon, militojn ktp. ekigas ĉiam nur registaroj en la nomo de bankoj kaj korporacioj. Ni normalaj homoj neniam farus tion. La vera problemo estas, ke la amasoj kredas, ke registaroj faras ion bonan por ili kaj ke registaroj estas bezonataj, kvankam la malo veras. Nacionalismo estas nur esprimo de tiu malkompreno.
Do la fundamenta problemo estas, ke homoj kredas je la ĝusteco de estraroj, kiuj povas fari kion ajn ili volas. Bedaŭrinde homoj estas edukitaj timi veran liberecon. Efektive, timo estas verŝajne la plej grava ilo de la estroj por kontroli nin.
Dum homoj ne komprenas tion, absolute nenio ŝanĝiĝos en la mondo.
FJDS (Mostrar o perfil) 21 de junho de 2015 22:21:48
Kelkfoje estraroj impulsas naciismon por kasxi naciajn problemojn. Eksterlanda malamiko kunigas naciajn eksmalamikojn.
Cocio_16 (Mostrar o perfil) 22 de junho de 2015 05:24:31
Naciismo ne estas malami aliajn naciojn. Malamo kaj regismo estas grandaj malfeliĉoj.
FJDS (Mostrar o perfil) 22 de junho de 2015 17:20:43
Cocio_16:Naciismo estas solidareco inter la homoj kiuj vivas kune.Najbaraj homoj kaj malproksimaj homoj meritas saman solidarecon.