본문으로

Zamenhof kaj la ok misteraj lingvoj

글쓴이: Meŝig, 2015년 6월 16일

글: 10

언어: Esperanto

Meŝig (프로필 보기) 2015년 6월 16일 오후 1:41:12

En la libro "Esperanto sen mitoj" de Ziko Marcus Sikosek, mi legis ke Zamenhof skribis tion:
"(...) mi libere parolis nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere sed parolis ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie."

Ĉu iu scias, kiuj estas tiuj ok aliaj lingvoj? Oni scias ke Zamenhof studis lerneje la latinan, la antikvan grekan, la anglan kaj ke li posedis la biblian hebrean kaj la jidan (sed miaopinie tiu lasta probable ne estas unu el tiuj ok lingvoj, ĉar verŝajne li libere parolis ĝin). Do aliaj lingvoj li teorie studis, kaj eble tio povus klarigi certajn ne-hindeŭropajn trajtojn de Esperanto...

Meŝig (프로필 보기) 2015년 6월 16일 오후 5:37:31

Interesa citaĵo de Zamenhof:

Zamenhof:
"Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/chi...

Vinisus (프로필 보기) 2015년 6월 16일 오후 6:09:49

Meŝig:En la libro "Esperanto sen mitoj" de Ziko Marcus Sikosek, mi legis ke Zamenhof skribis tion:
"(...) mi libere parolis nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere sed parolis ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie."

Ĉu iu scias, kiuj estas tiuj ok aliaj lingvoj? Oni scias ke Zamenhof studis lerneje la latinan, la antikvan grekan, la anglan kaj ke li posedis la biblian hebrean kaj la jidan (sed miaopinie tiu lasta probable ne estas unu el tiuj ok lingvoj, ĉar verŝajne li libere parolis ĝin). Do aliaj lingvoj li teorie studis, kaj eble tio povus klarigi certajn ne-hindeŭropajn trajtojn de Esperanto...
La majstro estis geniulo, laborema kaj bonkora homo! Sinoferis favore al Esperanto.

Lakiro (프로필 보기) 2015년 6월 19일 오후 1:29:47

Li konis la rusan, polan, Jidon, germanan, hebrean, Latinon, francan, anglan, grekan, Esperanton, italan, hispanan kaj litovan.

nornen (프로필 보기) 2015년 6월 20일 오전 3:44:20

Meŝig:Interesa citaĵo de Zamenhof:

Zamenhof:
"Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/chi...
Bonvole ĉesu citi S-ron Claude Piron pri komparoj inter Esperanto kaj la Ĉina...

Laŭ li la Esperanta morfemo -a egalas la Ĉinan 的 (de)...
Jes, oni certe diras Esperante: "Jen estas mi trovisa pomo" kaj ne "Jen estas la pomo, kiun mi trovis."

Luib (프로필 보기) 2015년 9월 17일 오후 3:46:43

nornen:Bonvole ĉesu citi S-ron Claude Piron pri komparoj inter Esperanto kaj la Ĉina...

Laŭ li la Esperanta morfemo -a egalas la Ĉinan 的 (de)...
Jes, oni certe diras Esperante: "Jen estas mi trovisa pomo" kaj ne "Jen estas la pomo, kiun mi trovis."
Mi ĉiom ne konas la ĉinan, do mi ne scias ĉu vere la gramatiko similas.
Sed pro kio oni ne diru "(la) mi-trovisa pomo" ? ... Tio ŝajnas al mi nekutima, sed korekta, ĉu ne?
Esperanta bonaĵo estas, ke oni povas tion laŭigi al preskaŭ ĉia gramatika logiko sen paroli nekorekte: ĉiuj vortordoj eblas, ekzistas aktivaj kaj pasivaj frazoj, oni povas laŭvole uzi internaciaĵojn (kiel ĝenerale la angla) aŭ kunmetaĵojn (kiel la islanda), ...

robbkvasnak (프로필 보기) 2015년 9월 27일 오후 6:54:44

eble "la de mi trovita pomo" aŭ simple: "de mi trovita pomo" ekz "De mi trovtias plaĉas al vi, ĉu?" aŭ "Vi ŝatas aŭ ne ŝatas de mi trovitan pomon?"

Miland (프로필 보기) 2015년 9월 30일 오전 7:56:15

Lakiro:Li konis la rusan, polan, Jidon, germanan, hebrean, Latinon, francan, anglan, grekan, Esperanton, italan, hispanan kaj litovan.
Kie vi legis tion?

Meŝig (프로필 보기) 2015년 10월 21일 오후 3:06:27

noren:Bonvole ĉesu citi S-ron Claude Piron pri komparoj inter Esperanto kaj la Ĉina...
Saluton!

Dankon por via tre interesa rimarko pri la ĉina lingvo.

Verdire, mi mem tute ne pensis pri la ĉina lingvo, kaj tiu eltiraĵo ne mencias la ĉinan lingvon. Mi nur ĉiam citas la fonton de tio, kion mi kopias alie... En tiu eltiraĵo temas pri "konstruo de lingvo [...] tute fremda por la Eŭropaj popoloj". Do ĉu ĝi estas malfremda por neeŭropaj popoloj? Ĉu Zamenhof konis lingvon kun tia konstruo? Estas nur demandoj...

Lakiro (프로필 보기) 2015년 10월 21일 오후 3:51:27

Miland:
Lakiro:Li konis la rusan, polan, Jidon, germanan, hebrean, Latinon, francan, anglan, grekan, Esperanton, italan, hispanan kaj litovan.
Kie vi legis tion?
En interreto, certe ridulo.gif. Esploru lian biografion.

다시 위로