글: 4
언어: Esperanto
rosto (프로필 보기) 2008년 1월 27일 오전 5:51:27
Aliflanke. Pri kio ĉefe esperantistoj interesiĝas? Pri Esperanto mem, pri aliaj lingvoj, multaj esperantistoj ŝatas lerni lingvojn. Aliaj interesoj estas tre diferencaj. Tio ĉio estas bone. Sed homoj demandas: por kio via lingvo estas utila? Kian utilan komunan intereson esperantistoj povas havi? Eble tio estas ekologio? Iu diros: homoj jam tro multe parolas pri ekologio. Ne tro multe. Ĉefe tio estas aŭ politiko aŭ amaskomunikiloj. Politikistoj ofte scias faktoj pri ia ekologia danĝero, sed silentas pri ĝi, ĉar kapitalistoj pagas ilin por ke ili silentu. Amaskomunikiloj ofte faras male: ili pligrandigas danĝeron ĉar ili serĉas sensaciojn. Nur sendependa socia organizo povas havi veran informon. Esperantistoj devas organizi nenion. Tiuj, kiuj volas, povas lerni pri ekologio tiom grande, kiom ili povas, eble fariĝi fakuloj pri ekologio kaj interŝanĝi informon kun aliaj esperantistoj. Ni povas kolekti informon de diversaj lokoj de Tero. Se esperantistoj fariĝos la fonto de vera informo pri ekologio, aliaj homoj estimos ilin.
Ni estas nur ranoj, kiuj volas vivi en pura aero, en pura akvo, kaj sur pura tero.
ADelm (프로필 보기) 2008년 1월 27일 오전 9:48:08
Se esperantistoj volas labori pri/por ekologio, tio estas ilia elekto.
Pri la verda koloro.
Esperanto jam elektis la verdan koloron longe antaŭ eĉ la ekzisto de la ekologiaj partioj.
La elekto estis ĉar la verda koloro, almenaŭ en Francio, estas la koloro de Espero. Kiam infano de Zamenhof (ĉu la unua filo) naskiĝis, de Beaufront pendigis verdan stelon sur la bebliteton.
Fine, estas kelkaj samaj ideoj inter esperanto kaj ekologio; almenaŭ respekto de la alia kaj, do, de la medio.
piteredfan (프로필 보기) 2008년 2월 17일 오전 12:37:48
ADelm:Esperanto estas komunikilo; do estas por iu ajn agado aŭ politika aŭ alia.Verda koloro havas kelkajn signifojn. Por Esperantistoj espero, por verdistoj la daŭra tero, por Islamistoj Islamo, por irlandoj Irlando ktp.
Se esperantistoj volas labori pri/por ekologio, tio estas ilia elekto.
Pri la verda koloro.
Esperanto jam elektis la verdan koloron longe antaŭ eĉ la ekzisto de la ekologiaj partioj.
La elekto estis ĉar la verda koloro, almenaŭ en Francio, estas la koloro de Espero. Kiam infano de Zamenhof (ĉu la unua filo) naskiĝis, de Beaufront pendigis verdan stelon sur la bebliteton.
Fine, estas kelkaj samaj ideoj inter esperanto kaj ekologio; almenaŭ respekto de la alia kaj, do, de la medio.
bobowo (프로필 보기) 2008년 2월 17일 오후 7:40:35