Į turinį

Traduttore-traditore (tradukisto-perfidulo)

Rujo, 2015 m. birželis 17 d.

Žinutės: 3

Kalba: Esperanto

Rujo (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 17 d. 19:20:28

Traleginte la fundamentan traktaĵon Juraj Terminologiaj Problemoj, de Ivo Lapenna, tre allogis min la jenaj fragmentoj: Terminologia studo. “... Mi klarigadis, ke oni devas ne sklavece traduki el la okcidenteŭropaj oficialaj lingvoj de la Ĉarto (la ĉinan, bedaŭrinde, mi ne scias), en kiuj mankas adekvata participa formo, kaj eĉ en la rusa ĝi estus netaŭga em tia kunteksto, sed ke oni devas reflekti en Esperanto la faktan juran karakteron de UN. Ĉar la vera senco estas, ke tiuj nacioj (ŝtatoj) ja unuiĝis (bedaŭrinde, ne tre sukcese, kio estas eksterterminologia afero), sed ne estis unuigitaj de kiu ajn, mi forte pledis por Unuiĝintaj Nacioj. Tiu formo fine enkondukiĝis kaj nun ĝi estas ĝenerale uzata. (*) Tia estis la situacio en 1984, kiam estis verkita tiu ĉi artikolo. Intertempe, ankaŭ tiun jam bone establitan terminon oni komencis anstataŭigadi per la tute maltaŭga “Unuiĝinta Naciaro”. Ĉar mi legis, ke “UEA decidis” estontece uzadi “Unuiĝinta Naciaro”, kiel prezidanto de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ) mi skribis la 31-na de januaro 1986 al la prezidanto de UEA, S-ro G. Maertens:
“...’naciaro’ estas multe pli kohera ol ‘nacioj’ (komparu ŝafaro-ŝafoj, homaro-homoj, ktp.). Se UEA tiel daŭrigos, baldaŭ iu venos al la ideo ŝanĝi ankaŭ aliajn terminojn, ekz. ‘Uŝono’ anstataŭ ‘Usono’, en kiu okazo almenaŭ la pravigo povus esti, ke ja temas pri ‘Unuigitaj Ŝtatoj’ (kaj ne ‘Statoj’) de Nordameriko... Mi fakte volus scii kiu en UEA faras tiajn decidojn, katastrofajn por la lingva unueco...”
Tra la traktaĵo, Lapenna pritraktas aliajn interesajn duopaĵojn, kiel ekz.: komunumo/komunaĵo; organizaĵo/organizacio; organoj/instancoj; asambleo/asembleo; komunumo/komunaĵo; konsilantaro/konsilio; traktato/traktaĵo. Interesa ankaŭ estas kelkaj latinaj juraj terminoj, kiel:
- nenies teritorio (territorium nullius); simpla tenado (detentio); natura posedo (possessio naturalis); sukcedo (successio); Ad hoc (por aparta aŭ speciala celo); Accessio cedit principal (akcesora aĵo, se aligita al ĉefa aĵo, fariĝas parto de la ĉefa (masto fariĝas parto de ŝipo); Audiatur et altera pars: estu audita la alia flanko; pli strikte: neniu estu kondamnita antaŭ ol oni donis al li la eblecon aŭdigi siajn eksplikojn kaj argumentojn; Ex aequo et bono: solvo de disputo laŭ principo de aktuala justeco, malatentante, se necese, la preskribojn de positiva juro. Nullum crimen sine lege: nênia krimo sen leĝo, t.e. se jam ekzistanta leĝo ne difinas iun agon aŭ neagon kiel kriman. Res judicata: decidita, prijuĝita afero; kiun oni ne rajtas reiniciati antaŭ kiu ajn instanco. Res nullius; nenies aĵo, t.e. aĵo super kiu neniu havas ian ajn rajton. Ultra vires: ekster laŭjura povo aŭ ekster jurisdikcio. Intra vires: enkadre de rajto aŭ jurisdikcio.

Vinisus (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 19 d. 12:08:18

Mia kara la samon pripensis Louis de Beoutront, pro tio li kreis alian lingvon nomata "Ido". La Akademio devas esti antaŭ ĉio konservativema, se ne, Esperanto certe dronos en maro da duboj.

white knight (Rodyti profilį) 2015 m. birželis 23 d. 08:53:31

Vinisus:Mia kara la samon pripensis Louis de Beoutront, pro tio li kreis alian lingvon nomata "Ido". La Akademio devas esti antaŭ ĉio konservativema, se ne, Esperanto certe dronos en maro da duboj.[/quote

La bona viro nomiĝis BEAUFRONT!!!

Atgal į pradžią