У садржају

Rammstein

од alonsososo, 17. јун 2015.

Поруке: 1

Језик: Esperanto

alonsososo (Погледати профил) 17. јун 2015. 19.36.01

Lernu ja estas plejparte loko por junuloj. Mi kiel laŭaĝe nejunulo scivolas pri muzika fenomeno germana, aŭ eĉ tutmonda. Temas pri la bando Rammstein, kiu nuntempe estas la plej forta kultura eksportaĵo germana. Parte min allogas la bonfarita aktorado sur la scenejo kaj ankaŭ kelkaj videoj. Aliflanke mi tute ne komprenas kial miloj da junuloj tiel freneziĝas, kiam ili spektas la hororaĵon kaj sangoplenajn scenojn de artistoj. Detruo kaj perforta agado ŝajnas pli gusta ol beleco kaj io konstruema.
Kion vi pensas pri tio?

Вратите се горе