Contenido

La angla 'COOL'

de dbob, 18 de junio de 2015

Aportes: 26

Idioma: Esperanto

dbob (Mostrar perfil) 18 de junio de 2015 18:22:10

La anglan ekkrian vorton “cool” tradukas hispanen i.a. per la vortoj “guay”, “mola” (vd. fonto).
Mi trovis kvar hispanajn sinonimojn en la vortaro de Fernando de Diego (vd. fonto):

- ¡chévere! ---> Amé. ege bonege!, heninde!
- guay ---> Pop. ege bonege, heninde • Pop. ege bonega, heninda.
- pasada ---> Pop. ¡qué pasada!, heninde!
- pasote ---> Pop. ¡qué pasote!, heninde!

Estas notinde, ke la kvar vortojn tradukas esperanten per “heninde/a”.

En la “Gramatiko de Esperanto” de Miroslav Malovec (Ĉeĥio, 1999), li taksas “heninde” kiel slangismon (pg. 85, § 8.2) per jena ekzemplo:

Heninde! Ĉu jam envenis la ideo en vian melonon?

William Auld ankaŭ tuŝis tiun aferon en “Paŝoj al Plena Posedo” (vd. paŝo trideka), en “Geedziĝo en hodiaŭa maniero” fare de Emil Kolozsvdri Grandpierre (traduko de Kolomano Kalocsay):

Heninde! Tiel ĝi venis al mi en la kapon […]
Tia scienca kapo, kiel vi, edzinigas min! Heninde!


Malgraŭ ke “heninde” ne estas nova elpenso, ŝajnas al mi, ke ĝi ne estas vaste uzata. Iel ajn, jen alia vorto proksimume samsignifa al la angla “cool”. Ĉu ne estas heninde? Povas esti eĉ brute bona alternativo al aliaj vortoj. Ĉu ne?

erinja (Mostrar perfil) 18 de junio de 2015 18:34:15

Mi neniam aŭdis pri "heninde". Mi uzas la vorton "bele" por "cool".

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 18 de junio de 2015 19:26:16

Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.

Tio estas mojosa laboro.
Tiu ulo mojosas.
Mojose !


Vidu la vikipedian artikolon kaj tiuteman epizodon de Radio Verda.

orthohawk (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 14:43:41

Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.

Tio estas mojosa laboro.
Tiu ulo mojosas.
Mojose !


Vidu la vikipedian artikolon kaj tiuteman epizodon de Radio Verda.
Multaj jaroj de uzo ne signifas multe.

Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!

"Malaĉa" estas multe pli bona vorto por tiu koncepto. Ĝi etimologie estas vera kaj havas nuancon de ĵargono/slango kiel havas "cool".

Sunjo (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 16:05:40

orthohawk:
Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!
Ankaŭ en la angla estas multaj aferoj kiuj estas "cool" sen esti malvarmeta.

akueck (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 17:08:11

orthohawk:
Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!

"Malaĉa" estas multe pli bona vorto por tiu koncepto. Ĝi etimologie estas vera kaj havas nuancon de ĵargono/slango kiel havas "cool".
En la germana la vorto "cool" povas signifi
a) "trankvila, supera, ruze farita" kaj
b) "elstara, bonega".

Ekzemplo por a): "Cooles Tor" = "ruze farita golo";
ekzemplo por b): "Coole Musik" = "bonega Musik".

Mi komprenas la Vikipedian difinon de "mojosa" tiel, ke ghi redonas nur la signifojn de "cool", kiom temas pri "bonega" au "[estanta] lau la sociaj normoj de la junularo".

Do por ekzemplo b) oni povas diri: "Mojosa muziko".
Sed por ekzemplo a) ne trafas "mojosa", chu?

mkj1887 (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 17:28:15

orthohawk:
Simon_Gauvain:Oni de kelkaj jaroj uzas la neologismon mojosa por esprimi la anglalingvan cool.

Tio estas mojosa laboro.
Tiu ulo mojosas.
Mojose !


Vidu la vikipedian artikolon kaj tiuteman epizodon de Radio Verda.
Multaj jaroj de uzo ne signifas multe.

Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!

"Malaĉa" estas multe pli bona vorto por tiu koncepto. Ĝi etimologie estas vera kaj havas nuancon de ĵargono/slango kiel havas "cool".
Estas eraro insisti pri ligiteco inter etimologio kaj nuntempa signifo. Jen ligilo al kelkaj ekzemploj en la angla:

http://www.public-domain-materials.com/folder-etym...

Simon_Gauvain (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 20:14:51

orthohawk:Multaj jaroj de uzo ne signifas multe.

Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!

"Malaĉa" estas multe pli bona vorto por tiu koncepto. Ĝi etimologie estas vera kaj havas nuancon de ĵargono/slango kiel havas "cool".
Mi ŝatas ankaŭ la vorton "malaĉa". Mi simple volis diri, que "mojosa" ekzistas kaj uziĝas, sendepende de ĝia utileco, same kiel kelkaj siatempaj neologismoj (olda, febla, live...). Mi facile komprenas ke ne ĉiu ŝatas ĝin kaj ne precipe rekomendas ĝian uzon.

orthohawk (Mostrar perfil) 19 de junio de 2015 22:49:49

Sunjo:
orthohawk:
Al mi ne plaĉas "mojosa" ĉar etimolgie ĝi estas mensogo. Estas multe da aferoj kiuj estas "cool" kiuj NE estas Junaj, nek Modernaj, nek Stilaj!
Ankaŭ en la angla estas multaj aferoj kiuj estas "cool" sen esti malvarmeta.
Jes sed "cool" jam estis vorto en la angla. Pri "mojosa" oni ne povas diri la saman.

"malaĉa" estas kaj signifa kaj etimologie valida.

nornen (Mostrar perfil) 20 de junio de 2015 03:34:51

erinja:Mi neniam aŭdis pri "heninde". Mi uzas la vorton "bele" por "cool".
hen'ind'e: blekigante ĉevalon.

Eble germanismo: Das ist zum wiehern.

Volver arriba