Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 156

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-07 05:46:48

"Bonvolu kritiki ..." kaj "Mi opinias ke ni traduku ...".
Por permeso traduki ofte necesas pagi grandan monon al la aŭtoroj, ekz. "Harry Potter" pro ĉi tio ne estas tradukita Esperanten.
Kaj la plej popularan oni tradukas anglen - do pli praktike estas lerni la anglan.

Pli bone estas verki ion interesan senpere en Esperanto, kion neeblas legi en alia lingvo.

morico (Montri la profilon) 2019-septembro-09 21:26:42

En la lasta numero de la gazeto EEU, (Eŭropa Esperanto-Unio) elŝutu ĉi tie:
http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

Vi trovos informojn pri la progreso de la projekto MULTLINGVA AKCELILO. Ĉi tiu projekto celas krei kaj testi en la kampo enkondukan Esperanto-programon por 8-jaraj studentoj. La programo estas mallonga (64 horoj en unu lerneja jaro). La instruisto ne bezonas scii Esperanton antaŭe. La programo celas plifaciligi la pluan lernadon de fremdaj lingvoj. Ĝi estas financita de EU. Ĝi estas konceptita por disvastigi vaste en bazlernejoj en EU-landoj.

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-septembro-10 06:10:40

***

thyrolf (Montri la profilon) 2019-septembro-10 18:06:19

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 08:33:14

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 21:19:31

SEN7759 (Montri la profilon) 2019-decembro-13 15:45:37

***

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-januaro-04 08:09:11

***

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-februaro-09 12:52:32

Refoje pri la vasta disvastiĝo de Esperanto.

La plej simpla kaj la plej efika solvo (la minimuma tasko estas altiri kaj instrui 8 milionojn da homoj) estas:

Konciza baza lernolibro (10+) kun konvinka enkonduko, en kiu oni uzas 900 morfemojn (gravajn por produkti vortojn por ĉiutaga komunikado, bazinstruado, turismo), kun libera licenco, bele dezajnita kaj havebla sur centoj da retejoj (simple oni faru ligilojn al kelkaj retejoj).

Kial? 1. La lernolibro, ĉar multaj homoj ne havas konstantan aliron al la interreto kaj lernado de la libro ofte pli taŭgas.
2. 900 morfemoj, ĉar ĉi tio estas relative provita nombro (vidu, ekzemple, la Unuan Esperanto-Libron, la detektivon "Gerda malaperis" aŭ Basic English). 3. Konvinka enkonduko, ĉar Esperanto ankoraŭ havas nur malmulte da aplikojn. 4. Bele dezajnita, ĉar "Beleco Savos la Mondon" kaj homoj amas belecon ...

SEN7759 (Montri la profilon) 2020-marto-16 17:07:47

Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!

Reen al la supro