پستها: 156
زبان: Esperanto
SEN7759 (نمایش مشخصات) 25 فوریهٔ 2021، 5:39:16
SEN7759 (نمایش مشخصات) 24 مارس 2021، 12:57:32
Zam_franca (نمایش مشخصات) 25 مارس 2021، 17:05:59
SEN7759:Kiel ni povos kalkuli la nombron de aktivaj esperantistoj? Ni en ĉiuj retejoj konsilu al esperantistoj registriĝi en lernu.net (nun estas 325030 esperantistoj ĉi tie). Ĝis la fino de la jaro ni scios la nombron de aktivaj esperantistoj.Kial tio funkcius?
Ni imagu, ke estas 10 000 aktivaj esperantistoj, kaj ke 40% el ili jam registriĝis en lernu.net. Tiam ni malprave kredus, ke estas nur 6 000 aktivaj esperantistoj ĉar la 4 000 aliaj ne povis reregistriĝi.
SEN7759 (نمایش مشخصات) 25 مارس 2021، 19:50:37
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.
sendiulo (نمایش مشخصات) 26 مارس 2021، 7:52:41
SEN7759:Jam ĉi tie estas ĉirkaŭ 325050 aktivaj esperantistoj.Mi tiel ne opinias. Aktivaj estas nur tiuj, kiuj efektive lernas Esp-n. Ja estas multaj, kiuj nur, probable, provas lerni, sed ĉesas.
La registriĝo ĉi tie estas jam la aktiveco.
Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.
IgorSokoloff (نمایش مشخصات) 30 مارس 2021، 12:10:49
Se čiuj tiuj registritaj personoj vizitus la forumon almenaŭ unufoje en semajno aŭ eč en monato, ĉi-okaze plimulto da fadenoj havus milionojn da montroj.
SEN7759 (نمایش مشخصات) 30 مارس 2021، 14:39:52
sergejm (نمایش مشخصات) 30 مارس 2021، 15:59:44
sendiulo:Ĉu ne pli bone rigardi laŭ enreto kaj progreso je steloj? kvankam, verŝajne, malfacile tiel kalkuli.Ekz. IgorSokoloff havas nur unu stelon, sed neniu aliaj aktivaj uzantoj de Lernu dubos, ke li estas aktiva ĉi tie.
sendiulo (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2021، 5:12:55
IgorSokoloff (نمایش مشخصات) 4 آوریل 2021، 14:36:51
Ridinda estas ankaŭ elpensaĵo pri plusoj-minusoj, kiu, miatakse, estas kvazaŭ primitiva ludeto por infanecaj nebul-mensuloj, kiuj ne kapablas polemiki adolt-maniere.
Malsaĝa, miaopinie, estas ankaŭ limito de mesaĝ-kvanto. Kiel mi rimarkis, kelkaj fermitaj fadenoj estas plu aktive vizitataj, ekzemple, "Anekdotoj", "Slovianski", "Birdoj al Alta". Ĉi-lasta, miasupoze, estis kaj estas utila por komencantoj el Ĉinio, kvankam ties "mastro", se li volus, povus ja lanĉi novan fadenon, por daŭrigi sian temon.
Verdire, por mi tutegalas, kion plu entreprenos la nuna solece-heroeca administranto de la forumo, sed se li/ŝi/ri nuligos la menciitajn elpensaĵojn, tion probable aprezos ne nur mi, sed ankaŭ aliaj forumanoj.