К содержанию

Ĉu verkistoj verkantaj en etnaj lingvoj estas diskriminaciistoj?

от Demian, 21 июня 2015 г.

Сообщений: 7

Язык: Esperanto

Demian (Показать профиль) 21 июня 2015 г., 16:49:08

La situacio en Barato estas stranga. Se mi skribas iu ajn lingve krom la angla, oni min nomas diskriminaciisto. Verki aŭ skribi en eĉ mia gepatra lingvo estas ekvivalento de krimo ĉar, laŭ oni, mi kaŝas informacion de personoj, kiuj ne parolas mian lingvon. Samtempe, se mi skribas angle, malpli ol 10 procento da Baratanoj komprenas min. Sed ĉiu persono estas kontenta pro tiu ĉi situacio.

Tial, mia demando: ĉu verki en etna lingvo--aŭ iu lingvo krom la angla--estas diskriminacio?

Neantaŭlonge mi ektrovis tiun ĉi aŭtoron. Li estas aŭstro kaj verkas germane. Ĉu li--per ne skribi angle--faras krimon? Estas ekzemplo de Minae Mizumara, Liu Cixin, kaj multaj aliaj. Ĉu iliaj pensoj estas malnovaj por ke ili ne povas vidi la avantaĝojn de tutmondiĝo, kiu eblas per angla?

robbkvasnak (Показать профиль) 21 июня 2015 г., 17:19:34

Demian, certe ne estas krimo skribi en iu ajn lingvo. Tio ŝajnas esti restaĵo de la brita okupado de Barato. Ankaŭ la unulingvaj anglalingvanoj ĉi-tie en Usono koleras kiam oni parolas alian lingvon publike. Sed tio ne ĝenas min. Mi opinias ke ILI devas lerni aliajn lingvojn. Mi loĝas en regiono de Usono kie preskaŭ 70% de la loĝantaro ne parolas angle hejme. Multaj informoj ĉe ni estas en la hispana sed ankaŭ en la krejola de Haitio. Mi ĝuas tion. Antaŭ nelonge ni estis en bazaro. Ni interparolis Esperante. Iu virino (ne sinjorino!!!) kriaĉis al ni: "Reiru al via lando!" Hahahaha! Mi naskiĝis en Vaŝingtono kaj ni parolis mondan lingvon. Bedaŭrinde multaj denaskaj anglalingvanoj havas komplekson. Sed temas pri ilia komplekso, ne la mia!

robbkvasnak (Показать профиль) 21 июня 2015 г., 17:27:43

Mi ŝatus aldoni ke mi estas membro en grupo loka. Niaj kunvenoj estas dulingvaj - en la angla kaj en la hispana. Sed ni havas membrojn el multaj landoj. Lastsemajne ni festis Karalon, provincon de la suda Barato. Unu membro venis al mia domo kaj ni preparis malajalan vespermanĝon kion ni kunportis al la renkonto. Ni faris bildprezentadon pri Keralo kaj pri la malajala lingvo kaj ni ludis muzikon en tiu lingvo. Ĉiuj membroj ege ŝatis tion.
Eble en iu estonteco la mondaj homoj akceptos la zamenhofan ideon ne nur de Esperanto sed ankaŭ de toleremo por diversaj kulturoj, lingvoj, kaj religioj.

novatago (Показать профиль) 21 июня 2015 г., 18:38:14

Ĉi tiu estas la unua fojo, kiun mi aŭdas pri io simila. Eble en kelkaj plurlingvaj lokoj oni plendas ĉar verkisto ne rajtas konkuri en oficialaj (aranĝitaj de ia straro) konkuroj per lia gepatra, patra aŭ patrina lingvo. Tamen tiun plendon faras verkisto, ne alilingvanoj pro ne povi legi la verkon.

Mi ĵus pensis ke mi eble vidis ion similan sed tute male al tio, kion vi diras: Plendoj pro skribi nur en la angla ĉar ĝi estas la internacia lingvo de fakto.

Laŭ mi, vi skribu en la lingvo, kiun vi konsideras konvena laŭ okazoj.

Ĝis, Novatago.

Vinisus (Показать профиль) 21 июня 2015 г., 19:57:46

Demian:La situacio en Barato estas stranga. Se mi skribas iu ajn lingve krom la angla, oni min nomas diskriminaciisto. Verki aŭ skribi en eĉ mia gepatra lingvo estas ekvivalento de krimo ĉar, laŭ oni, mi kaŝas informacion de personoj, kiuj ne parolas mian lingvon. Samtempe, se mi skribas angle, malpli ol 10 procento da Baratanoj komprenas min. Sed ĉiu persono estas kontenta pro tiu ĉi situacio.

Tial, mia demando: ĉu verki en etna lingvo--aŭ iu lingvo krom la angla--estas diskriminacio?

Neantaŭlonge mi ektrovis tiun ĉi aŭtoron. Li estas aŭstro kaj verkas germane. Ĉu li--per ne skribi angle--faras krimon? Estas ekzemplo de Minae Mizumara, Liu Cixin, kaj multaj aliaj. Ĉu iliaj pensoj estas malnovaj por ke ili ne povas vidi la avantaĝojn de tutmondiĝo, kiu eblas per angla?
Verku en Esperanto mia kara, do oni ne plu havas motivon por malami vin, ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo.

Demian (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 10:37:40

robbkvasnak:Antaŭ nelonge ni estis en bazaro. Ni interparolis Esperante. Iu virino (ne sinjorino!!!) kriaĉis al ni: "Reiru al via lando!"
Hahaha!

novatago:Laŭ mi, vi skribu en la lingvo, kiun vi konsideras konvena laŭ okazoj.
Devas skribi en kelkaj lingvoj. okulumo.gif

Vinisus:Verku en Esperanto mia kara, do oni ne plu havas motivon por malami vin, ĉar Esperanto estas neŭtrala lingvo.
Dankon!

le_chaz (Показать профиль) 23 июня 2015 г., 11:58:46

robbkvasnak:Antaŭ nelonge ni estis en bazaro. Ni interparolis Esperante. Iu virino (ne sinjorino!!!) kriaĉis al ni: "Reiru al via lando!" Hahahaha!
ridego.gif

Наверх