შინაარსის ნახვა

Tohuvabohuo

Venkistido-ისა და 21 ივნისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 1

ენა: Esperanto

Venkistido (მომხმარებლის პროფილი) 21 ივნისი, 2015 20:50:16

Tri viroj, kirurgo, konstruisto kaj politikisto, argumentis pri kies profesio estas la plej antikva. La kirurgo deklaris fiere: "Mia profesio estas la plej antikva. Gxi komencigxis, kiam Dio prenis la ripon de Adamo kaj faris Evan el gxi."
"Ne, ne," kontrauxdiris la konstruisto. "Mia profesio estas la plej antikva. Gxi komencis, kiam Dio kreis la cxielon kaj la teron el la tohuvabohuo."
"Vi ambaux malpravas," rikanis la politikisto. "Vi tute forgesis KIU antauxe kreis la tohuvabohuon!"

ზემოთ დაბრუნება