Đi đến phần nội dung

Angligantoj taksas suomajn politikistojn laŭ angla-nivelo

viết bởi Oijos, Ngày 24 tháng 6 năm 2015

Tin nhắn: 10

Nội dung: Esperanto

Oijos (Xem thông tin cá nhân) 01:55:39 Ngày 24 tháng 6 năm 2015

Artikolo de la ŝtata televido ĵus antaŭ parlamentaj elektadoj

Se iu ne bone sukcesas, li estas mokata kaj disdegnata. Ĉiuj partiestroj devas partopreni.

Samo okazas koncerne la eksan koloniomastran lingvon (la sveda).

Ĉu juste? Kia la situacio estas en aliaj ŝtatoj?

JacquesdEgalite (Xem thông tin cá nhân) 20:52:42 Ngày 30 tháng 6 năm 2015

Tio estas tre interesa. Mi sciiĝis neniam nenion tiel antaŭe. Kvankam mi ĉiam impresas la anglan lingvokapablon de la skandinavuloj, kaj kvankam mi pensas, ke la miriga multlingveco de Svedio, Danio, Norvegio, kaj aparte Finnlando igas ilin pli sukcesplenaj kaj intereskulturaj, mi ne pensas, ke la angla lingvokapablo de la politikistoj devus havi tiel influon pri siaj reputacioj. Paroli la anglan nek estas nek devus esti necesa por regi landon (krom por regi angloparlantajn landojn, kompreneble). Kaj mi pensas, kompreneble, ke la Esperanto estus pli bona lingvafrankao por la Skandinavio. Ili havas kultura konekto nek kun la angla nek kun la Esperanton, do kial ne elekti la lingvon ke oni povi lerni tre rapide, kaj ne la lingvo ke eĉ homoj kiel ĉi tiuj politikistoj -- kiu probable lernas la lingvon ekde siaj infanaĝoj -- ankoraŭ ne povas paroli ĝin perfekte?

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 02:42:30 Ngày 01 tháng 7 năm 2015

La lingvo de nia eksa koloniomastro estas la brita - jam tiu akĉento pinĉas miajn orelojn. Bedaŭrinde ni restis kun formo de la angla sed iom post iom ni ŝanĝas ĝin kaj ĝi fariĝas la usona ridulo.gif

nakymatonmies (Xem thông tin cá nhân) 07:08:50 Ngày 01 tháng 7 năm 2015

JacquesdEgalite:Kaj mi pensas, kompreneble, ke la Esperanto estus pli bona lingvafrankao por la Skandinavio.
La ĝermanlingva parto de Skandinavio ne devas havi problemojn kun la angla, ĉar, ne forgesu, la angla grandparte devenis de Old Norse (la antikvnorvega lingvo), do estas multaj lig-fadenoj inter la angla kaj la dana, norvega, sveda.
Sed finno-ugraj lingvoj estas vere aparta universo. Eble tiuj tri landoj - Suomio, Eestio kaj Hungario eĉ devus formi ian finnougran union, kaj kune defendi kaj ellabori siajn lingvoheredaĵojn.

novatago (Xem thông tin cá nhân) 11:00:19 Ngày 01 tháng 7 năm 2015

En Hispanio estas grandega obsedo pri la angla kaj aparte pri la kapablo de la politikistoj por paroli ĝin. Ĉar multaj el ili lernis la francan dum sia juneco, kaj kiam ili iĝis gravaj politikistoj, ili jam aĝis multe pli ol 40 (ofte pli ol 50), ili ne lerte parolas la anglan kaj tial ili estas mokataj kaj rekte atakataj. Laŭ mi, tute absurda afero, ĉar kvankam estas grava afero paroli la anglan, tio ne igos ilin pli bonaj personoj nek pli bonaj politikistoj. Fakte, se la hispana prezidento parolus pli bone la anglan, mi ŝatus ke kun li ĉiam estus interpretisto ĉar li ne kapablas taŭge esprimiĝi en la hispana. Ekzemple, li iam en la hispana diris “la hispanoj estas tre hispanaj, kaj multa* hispanoj” (same sensence en la hispana, kaj en Esperanto). Mi preferas bonaj politikistoj, kiuj ne scipovas la anglan kaj nepre bezonas interpretistojn, al (nunaj) malbonaj politikistoj eĉ se ili parolus perfekte la anglan.

Male al preskaŭ ĉiu en mia lando, mi ne hontas pri la scio de la angla, nek de la politikistoj, nek de la hispanoj ĝenerale ĉar mi kapablas vidi pli amplekse la aferon.

Ĝis, Novatago.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:41:47 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

En la fino de junio mi partoprenis la 51-ajn BET en Tallinn kaj post la BET mi vizitis Tartu dum 2 tagoj. Antaŭ la reenflugo mi vizitis Helsinki, ĉar mia pola amikino neniam estis tie antaŭe.

Demandante diversajn aferojn, kiel pri la vojo mi uzis, kaj en Tallinn kaj Helsinki la anglan lingvon. Mi povus ja ankaŭ uzi la svedan, kiu ja leĝe estas egala al la finna en Finlando, sed kiel vi bone scias ne multaj parolas la svedan, kaj laŭ mia kompreno multaj ankaŭ ne ŝaatas tion. Do mi parolas angle. Kiel dirite tio funkciis tre bone en kaj Estonio kaj Finlando.

Mi kredas ke estas avantaĝo se politikistoj povas bone komuniki en la angla lingvo, ju pli, des pli bone. Same kiel oni aŭdas se iu estas brito, usonano aŭ sud/afrikano oni aŭdas de mia angla lingvo ke mi ne estas anglo, kaj se oni havas tre bonan sperton oni ankaŭ povas konstati ke mi estas svedo.

Mi povas nur juĝi de intervjuoj kiujn mi aŭdis en la sveda radio, kaj mi konstatas ke multaj politikistoj kaj sciencistoj parolas angle plie ol svede. En Pollando la scio de la angla ŝajnas pli malbona ol en la nordaj landoj (inkludite Finlandon (Suomion) kaj Estonion. (Mi legis ke la nomo de la lando venas de ĝermana vorto por sukceno "eist", kio asertas la tipan kazon ke la ĉirkaŭvivantoj donas al vi la nomon.

Nun iu naciisme inklinita svedo povus pensi ke "Sverjo" estus pli politike korekta nomo por mia lando. Fakte tio estas danismo!) Sekve ĉiuj pruntis kaj impotis de aliaj lingvoj.

Noto: Mi konas multajn homojn kiuj alvenis al Svedio en plenkreska aĝo. Ili do parolas la svedan lingvon kiel poloj, balkananoj kaj britoj – nenio stranga en tio.

Kiam la (poldevena) ekonomiisto Marian Radetzki antaŭ kelkaj jaroj proponis ke Svedio devus ŝanĝi al la angla lingvo, li estis forte mokata de certaj medioj, kaj oni speciale mokis lin pro lia sveda lingvo, kiu tamen estis tute komprenebla, kaj por tuta korekteco oni povas dungi spertulojn por skriba komunikado.

Tio estis kelkaj pensoj.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:57:15 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

Estas avantaĝo por lando se gi havas politikistojn kiuj kapablas paroli kompreneble en la angla lingvo. La uzo de interpretistoj ne ĉiam estas bona solvo kaj bedaŭrinde la plej multaj politikistoj en la plej multaj landoj, same kiel la plej multaj ĵurnalistoj ne komprenis ĝis nun la avantaĝojn de esperanto.

Multaj el ni devas fakte lerni la nacian lingvon de niaj landoj ĉar povas esti ke ni parolas ian specialan dialekton infantempe. La naciaj lingvoj ankaŭ ofte estas siaspecaj "esperantoj".

novatago (Xem thông tin cá nhân) 10:39:28 Ngày 05 tháng 7 năm 2015

cellus:La uzo de interpretistoj ne ĉiam estas bona solvo kaj bedaŭrinde la plej multaj politikistoj en la plej multaj landoj
Kompreneble, sed kelkaj fojoj interpretisto estas la plej bona solvo. Tio ne celas diri ke tio estas dezirinda.

Ĝis, Novatago.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 08:32:21 Ngày 06 tháng 7 năm 2015

novatago:
cellus:La uzo de interpretistoj ne ĉiam estas bona solvo kaj bedaŭrinde la plej multaj politikistoj en la plej multaj landoj
Kompreneble, sed kelkaj fojoj interpretisto estas la plej bona solvo. Tio ne celas diri ke tio estas dezirinda.

Ĝis, Novatago.
Unu klarigo pri la neuzo de interpretistoj en ekzemple la parlamento estas ke la diskutoj en la komitatoj ne ĉiam estas tradukataj en ĉiujn lingvojn de la partoprenantoj, kaj se oni do ekzemple diskutis ĉion en la angla lingvo kaj subite devos, antaŭ la parlamento, plene, oni devas retraduki en la svedan, se tio estas la gepatra lingvo de la parolanto, kaj tio povas esti malfacile, tial multaj svedaj politikistoj parolas la anglan ankaŭ en la plenkunsidoj de la parlamento.

cellus (Xem thông tin cá nhân) 15:29:59 Ngày 07 tháng 7 năm 2015

Kiam Stoltenberg fariĝis estro de NATO mi memoras ke norvegaj medioj ankaŭ kritikis lian uzon de la angla lingvo. Ankaŭ kiam la sveda ĉefo de BP rilate al la petrola katastrofo ekster la marbordo de Usono parolis pri @small people@ (li pensis småfolk) kiu anka∫u estas tre aroganta eldira§jo, kaj pro tio li §cerpis multan kritikon, speciale de svedaj medioj.

La kaŭzo de tiaj kritikoj estas certe memoro de la lernejo, kiam oni ŝatis kritiki tiujn kiuj ne bone sukcesis, ne nur pri lingvoj.

Oni povus kun interesaj rezultoj ontroli la anglan lingvon de la kritikantoj mem.

Eble tiaj kritikoj estas rezulto de tio kion la psikologoj nomas projekcion.

Quay lại