"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."
ca, kivuye
Ubutumwa 7
ururimi: Esperanto
noureddin (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 01:50:24
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.
Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.
Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".
Bernadox (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 06:56:03
noureddin:"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."Laŭ mi ĝustaj estas jenaj frazoj:
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.
Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.
Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".
- Vi ne scias kion diri. = Vi ne scias, kion vi diru.
- Li devas decidi kion studi. = Li devas decidi, kion li volas studi.
Ankaŭ ĝusta, sed stile malpli bona - kaj do evitinda - estas:
- Vi ne scias tion, kion vi diru.
Bedaŭrinde ankaŭ mi ne trovis fonton (ekz. PMEG aŭ alian), kiu klarigas kaj konfirmas mian opinion.
nornen (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 07:20:32
Z:videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando [...]
Z:kaj ne scias, kion respondi [...]Li ankaŭ uzas la verbon devi anstataŭ infinitivo.
Z:ĝi tute ne sciis, kion ĝi devas pensi.
Simon_Gauvain (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 10:24:40
EldanarLambetur (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 13:56:45
Por ekzemploj pri i-vortoj anstataǔ u-vortaj frazoj, vidu: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kvazau...
Vinisus (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 15:30:57
noureddin:"Vi ne scias kion diri." vs "Vi ne scias tion, kion vi diru."Mi ne sciis tion, kion vi faris; jen estas tio, kion mi faris.
Mi kredas, ke la dua - kun "tion, kion" - estas la ĝusta, sed mi ne certe scias, ke la unua ankaŭ ĝustas, aŭ ne.
Mi provis serĉi en PMEG, k.a., sed mi ne sukcesis trovi iojn ajn pri la unua frazo.
Vidu la (anglan) diskuton ĉe Duolingo.
Alia frazo (el Duolingo) estas "Li devas decidi kion studi.".
noureddin (Kwerekana umwidondoro) 26 Ruheshi 2015 23:25:43
Nur unu diras, ke la dua - kun "tion, kion" - estas ĝusta.
Du diras, ke ambaŭ ĝustas, sed la unua - "scias kion" - estas pli bona.
Laŭ Zamenhof - Dankon, nornen - , La unua estas ĝusta, sed kun komo - kaj kun "devi" anstataŭ la infinitivo - .
Kaj tiu paĝo de PMEG - Dankon, Simon_Gauvain - , montras ĉi tion:
Nun, mi pli bone komprenas. Dankon denove.
- Li tuj faris tion, kion mi volis. → Li tuj faris, kion mi volis.
- Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. → Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas.
Parenteze, Dankon EldanarLambetur pro la ligilo.