Vort-komenca ŭ-sono, ĉu malfacila por vi?
ca, kivuye
Ubutumwa 13
ururimi: Esperanto
yyaann (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 01:16:10
La japana malpermesas konsonantojn ne sekvatajn de vokalo ( krom la "n" ).
La franca ne akceptas la konsonantogrupon "tl-" vortkomence.
Iuj lingvoj ebligas komenci vortojn per "sp-" aŭ "st-", aliaj devigas aldoni komencan vokalon antaŭe.
Kelkfoje, la reguloj pri son-ordigo en la denaska lingvo influas ankaŭ sur la manieron paroli lernatajn lingvojn. Kelkaj homoj fakte trovas malfacile seniĝi je la denaskaj reguloj pri sonoj, se ne tute maleble.
Dirinte tion, en iuj lingvoj, la ŭ-sono ne eblas en la komenco de vorto. Ĉu estas tiel en via lingvo? Kaj ĉu facile vi povas prononci komencan ŭ en lingvoj, kiuj tion postulas sen aldoni konsonanton antaŭe aŭ ajnamaniere aliigi la sonon?
mbalicki (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 09:42:14
Sed mi ŝategas tiun regulon, pro kiu en Esperanto tiu litero ekzistas nur en silaboj „aŭ” kaj „eŭ”, ĉar tio garantias propran sonon de Espranto (same kiel „kv” kun „gv” en vortoj de la latina, evitado de duoblaj konsonantoj, „c” en vortoj kiuj origine havis „ts”, apriora „-aŭ” finaĵo k.a.).
Urho (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 11:40:15
Vinisus (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 12:43:46
thuyetesperanto (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 14:04:01
mbalicki (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 14:20:52
Urho:Miakomprene, la litero ŭ estas uzata en Esperanto nur en la diftongoj: aŭ, eŭ kaj oŭ.Silabo „oŭ” estas fremda en la normala esperanto (kiel ankaŭ „iŭ” kaj „uŭ”). Iu iam proponas enkonduki vortojn kun „ŭ” en nenormala pozicio, sed tiaj vortoj ne estiĝas tre populara kompare de siaj normalaj, preferindaj sinonimoj, kiujn ili ĉiam havas (*poŭpo ⇉ pobo, *ŭato ⇉ vatto, *Ŭaŝingtono ⇉ Vaŝingtono, *toŭfuo ⇉ tofuo, *sŭahila ⇉ svahila ktp.).
Ekzistas nur unu escepto: la nomo de tiu ĉi litero mem.
Urho (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 16:19:07
mbalicki:Jes, tamen la diftongo oŭ estas ebla, sed tre malofta. Vidu ekzempleUrho:Miakomprene, la litero ŭ estas uzata en Esperanto nur en la diftongoj: aŭ, eŭ kaj oŭ.Silabo „oŭ” estas fremda en la normala esperanto (kiel ankaŭ „iŭ” kaj „uŭ”).
- poŭpo = la malantaŭa parto de ŝipo.
bartlett22183 (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 16:55:17
Kirilo81 (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 19:43:06
Se paroli pri la sono /w/, ĝi tute ne ekzistas en la germana, mia gepatra lingvo, kaj tipaĵo de la germana akĉento en la angla estas prononco de w kvazaŭ v. Mi persone ne havas problemojn ĝin elparoli, krom en lokoj, kie ĝi proksimas al v, ekz. en la pola dawała [da'vawa] "ŝi donadis", kiu estas por mi malfacila.
Tamen, la Esperanta ŭ male al multaj asertoj ne estas la duonvokalo /w/, sed la vokalo u kiel dua parto de diftongo (parenteze, mi ne vidas kialon kondamni oŭ).
Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 21:06:53
Tiu ĉi kurta vokalo destiniĝas por la ŝanĝo de konsonanto V en vortoj kie post V sekvas alia konsonanto (por bela sono).
Ekzemple: traŭmato, Eŭropo, pneŭmatiko, aŭto, pseŭdonimo, Kaŭkazo. Des pli, ĝi ĉiam estas senakcenta sono.
Kaj ankoraŭ finaĵoj -ŭ indikas plurajn adverbojn.
Kaj neniam ŭ povas esti unua litero de Esperanta vorto.
Ĉio!
Why, white, well... estas alia lingvo kun propraj reguloj. Ne miksu Esperanton kun la angla!