K vsebini

IMF kaj Monda Banko Subtenas Instruadon de Angla?

od Demian, 28. junij 2015

Sporočila: 6

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaži profil) 28. junij 2015 12:15:00

Toutefois, au début de la décennie 1990-2000, le ministère de l’Éducation vietnamien remplaça brusquement l’enseignement du russe (et plus minoritairement du chinois) par celui de l’anglais, condition préalable au déblocage des prêts de la Banque mondiale et du FMI, fixée par les États-Unis qui, seuls, disposent du droit de veto au sein de ces deux institutions. Il s’agissait bien sûr d’éradiquer le plus rapidement possible l’influence russe et la remplacer par une influence anglo-saxonne et étasunienne prépondérante dans tous les secteurs de la vie intellectuelle du pays.

Fonto: Vietnam, Laos, Cambodge, Avenir de la Langue français

Entute, en la komenco de dekjaro 1990-2000, la Vietnama Ministrejo de Edukado subite anstaŭigis instruadon de rusa (kaj de la ĉina, kies sciigo eĉ tiam estis malmulta) per la angla. Tio estis farita por plenumi antaŭan kondiĉon, decidita de Usono, kaj esti preta por membriĝo de la Internacia Banko kaj IMF. Usono posedas rajton de neigo en la du organizoj kaj ĝi fiere agas por malestigi rapide ian influon de la rusa kaj ŝanĝigi ĝin per influo anglo-saksona kaj usona en ĉiuj partoj de la intelektuala vivo de Vjetnamujo.

Altebrilas (Prikaži profil) 28. junij 2015 14:23:00

Mi legis la francan artikolon. Ĝi estas komento pri alia artikolo aperinta en la naciisma gazeto "Valeurs Actuelles", bedaŭrinde neatingebla perrete.

La komento plendas pri la malkresko de la influo de franca lingvo en la mondo, pri la klopodoj de la angloparolantaj landoj por trudi sian lingvon kaj pri la netaûgaj reagoj de Francio rilate al tiu situacio.

Dum tiu serĉado, mi trovis tiun dokumenton de Inazo Nitobe, japana diplomato en la tiama SDN (Socio de la Nacioj), antaŭaĵo de UNO, kiu proponis enkonduki esperanton kiel internacia lingvo.

https://archive.org/stream/esperantoasinter00leagr...

Bedaŭrinde, la franca delegito, Hanotaŭ, kaj la ministro pri edukado, Leon Bérard, vigle oponis tion, kaj la propono estis veto-ita.

https://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9on_B%C3%A9rar...

JacquesdEgalite (Prikaži profil) 28. junij 2015 17:02:35

Tio estas vere ŝoka. Ĉiuj sciis, kompreneble, ke tiuj du organizoj estis iloj de Usono por trudi sian influon ĉie, sed estas ŝokega laŭ mi, ke ili trudis la anglan je Azio tia laŭofice.

Stefano888 (Prikaži profil) 07. julij 2015 21:39:08

Kvankam la angla estas mia denaska lingvo, mi konsentas kun Cyrille Hurstel. Kial iu ajn postuliĝu lerni lingvon, kiu ne estas justa?

Solvi la Anglan Konfliktan Nubon

cellus (Prikaži profil) 08. julij 2015 10:41:38

Antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj la tuta sveda nobelaro sciis la francan lingvon. Sed la simpla popolo ne sciis ĝin. Ĝi eĉ ne ĉiam sukcesis lerni la germanoan lingvon, kiam ĝi, en la komenco de la 20-a jarcento eniris la lernejojn kiel la unuan fremdan lingvon.

Dumtempe multaj svedoj, same kiel aliaj eŭropanoj, elmigris al Usono, kaj per de la elmigrintoj la angla lingvo komencis enveni en la svedan socion.

La angla lingvo estas la unua monda lingvo kiu akiriĝas al la tuta popolo. Ne nur por la elito.

Kiam la vjetnamanoj anstataŭigas la rusan kaj ĉinajn lingvojn per la angla, ili agas ĝuste. Kial? Ĉar rigardu kien la elitoj en Ĉinio kaj Rusio sendas siajn infanojn. Ne al rusaj lernejoj aŭ ĉinaj lernejoj, sed al anglaj.

Mi mem lernis la rusan pro tute propra intereso, ĉar mi opiniis – kaj ankoraŭ opinias – ke kiel svedo ĝi estas utila al mi. Sed kiam mi estis en Pollando dum la 70-aj jaroj mi vidis kiel homoj ofte per vola akto mallernis la rusan. Sed al la kursoj de la angla lingvo, kiujn gvidis la baptistoj en Varsovio, estis longegaj vicoj da emuloj. Estis pli da anglemuloj ol kurslokoj! Kaj ili pagis. Pli volonte pagi – kaj pagi kare – por la angla ol lerni la rusan senpage.

Per la trudado de la rusa lingvo oni principe kreis generacion de senmondlingvaj poloj!

Sekve mi tre bone komprenas la vjetnaman decidon, kaj ne komprenas kial mi devas lerni du aŭ tri mondlingvojn, se mi ne havas la kapablon. La angla sufiĉas – kaj esperanto!

nakymatonmies (Prikaži profil) 08. julij 2015 10:53:20

Dolaro $(USD) regas la mondon, sekve la tutmondlingvo estas la usonangla. Ĉio simplas.

Nazaj na začetek