Aller au contenu

Angla Fundamenta Gramatiko

de nornen, 2 juillet 2015

Messages : 35

Langue: Esperanto

nornen (Voir le profil) 3 juillet 2015 00:03:23

mbalicki:Vi povas trakti anglan tradukon kiel la valida, sed tiam vi traktu same ankaŭ la alilingvajn tradukojn.
Mi certe traktas la kvin versiojn de la Fundamenta Gramatiko same. Do se ni vere akceptas la Fundamenton kiel fundon de la internacia lingvo, la /e/ povas esti elporalata [eɪ], [e], [ɛ⁠], [⁠ə], kaj tiel plu.

mbalicki (Voir le profil) 3 juillet 2015 03:00:29

nornen:
mbalicki:Vi povas trakti anglan tradukon kiel la valida, sed tiam vi traktu same ankaŭ la alilingvajn tradukojn.
Mi certe traktas la kvin versiojn de la Fundamenta Gramatiko same. Do se ni vere akceptas la Fundamenton kiel fundon de la internacia lingvo, la /e/ povas esti elporalata [eɪ], [e], [ɛ⁠], [⁠ə], kaj tiel plu.
Ne, certe ne kiel [eɪ̯], nek [ə]. Skribita elparolo estas malpreciza, sed pli ĝenerala regulo estas, ke ĉiun vorton oni legas tiel, kiel oni ĝin skribas, kaj skribas tiel, kiel ĝin legas. Kaj [eɪ̯] estus /ej/ en esperantaj fonemoj, do „ej” en esperantaj literoj.

Zamenhof konas kelkajn lingvojn sed ne estis lingvosciencisto, kaj fonetiko estis tiam ĉe ĝia komenco (Internacia Fonetika Asocio ekzistas ekde unu jaro antaŭ la eldono de la Unua Libro kaj Internacia Fonetika Alfabeto estis kreita unu jaro poste). Tiuj klarigoj nur estas alproksimiĝoj; ĉar kio alia estas „h légèrement aspiré” kaj „h fortement aspiré” en la franca, aŭ „ĥ” klarigita germane kiel „ch”, kiam tiu dulitero povas signifi /x/ (Ach-Laut), sed ankaŭ /ç/ (Ich-Laut).

Laŭfundamente estas elparoli „e” kiel [e ~ e̞ ~ ɛ].

nornen (Voir le profil) 3 juillet 2015 03:07:42

mbalicki:Laŭfundamente estas elparoli „e” kiel [e ~ e̞ ~ ɛ].
Dankon por via respondo.

Mi taksis, ke [ə] ankaŭ estus laŭfundamenta, ĉar en la Germana eldono, Zamenhof prezentas la literon "e" sen plia klarigo. Do, mi pensis, ke estus ĝuste elparoli ĝin kiel ian Germanan "e", kiu en ĉiu neakcentita silabo estas [ə] (kiam ne estas ellasata aŭ sekvata de "r" ).

Pri "ej". Ankaŭ mi prononcas Esprante "ej" kiel [eɪ̯], kvankam ĉi tie en tiu ĉi forumo, en aliaj fadenoj, mi legis, ke oni prononcu "ej" kiel [ej] kaj ne kiel [eɪ̯]. Tamen mi ne sukcesas fari tiun ĉi diferencon.

mbalicki (Voir le profil) 3 juillet 2015 14:18:20

nornen:Mi taksis, ke [ə] ankaŭ estus laŭfundamenta, ĉar en la Germana eldono, Zamenhof prezentas la literon "e" sen plia klarigo. Do, mi pensis, ke estus ĝuste elparoli ĝin kiel ian Germanan "e", kiu en ĉiu neakcentita silabo estas [ə] (kiam ne estas ellasata aŭ sekvata de "r").
Laŭ mia opinio, [ə] estus tro malklara. Vi pravas, ke kelkaj scienculoj nuntempe priskribas [ə] kiel la alifono de /ɛ/ en neakcentitaj silaboj en la germana, sed ankoraŭfoje: fonetiko naskiĝis propre post esperanto, Zamenhof ne estis fonetikisto, do ŝajne ne pripensis ĉiujn alifonojn aŭ ĉiujn akĉentojn.

nornen:Pri "ej". Ankaŭ mi prononcas Esprante "ej" kiel [eɪ̯], kvankam ĉi tie en tiu ĉi forumo, en aliaj fadenoj, mi legis, ke oni prononcu "ej" kiel [ej] kaj ne kiel [eɪ̯]. Tamen mi ne sukcesas fari tiun ĉi diferencon.
Mi legis ie en ĉi tiu forumo, ke estas ia grava malsameco inter [w] kaj [u̯], sed tiun mi tute ne vidas. ridego.gif Mi ĉiam komprenis, ke [w] egalas al [u̯] (do [ʊ̯] estas sufiĉe proksima), kaj [j] egalas al [i̯] (do [ɪ̯] estas sufiĉe proksima). Mi ankaŭ tion vidis tiel, ke oni malsame skribas fonetikaj simboloj, ĉar la deveno de sonoj kaj komprenado de ili estas malsama. Do en esperanto „juna” estas /'ju.na/ (kaj ne /'i̯u.na/), ĉar oni komprenas, ke „j” signifas tie ĉi la apartan konsonanton, kaj „neŭtrala” estas /neu̯.'tra.la/ (kaj ne /new.'tra.la/), ĉar oni komprenas, ke „ŭ” estas parto de vokala glitaĵo; do en la angla „young” estas /jʌŋ/ (kaj ne /i̯ʌŋ/), sed en la finna „öisin” estas /'øi̯.sin/ (kaj ne /'øj.sin/); do en la hispana „bou” estas /bou̯/ (kaj ne /bow/), sed en la pola „mały” estas /'ma.wɨ/ (kaj ne /'ma.u̯ɨ/, nek /'mau̯.ɨ/).

Sed mi ankaŭ aŭdis, ke en esperanto ekzistas la sono /d͡z/ (kiu certe ne ekzistas), aŭ ke „ĝ” /d͡ʒ/ estas la sama kiel „dĵ” /dʒ/ (kio certe ne veras), do bonvolu ne kredi al ĉiuj. ridego.gif

bartlett22183 (Voir le profil) 3 juillet 2015 18:21:07

Ofte mi ja legis, elparoli 'X-on' kiel 'Y-on'. Ĉi tiu estas grandega problemo pri vokaloj. Ekzemple, la vokaloj en la anglalingvo brita havas diferencojn je la vokaloj en la anglalingvo usona. Mi legis in dokumentoj pri Volapük-o, "Elparoli 'X-on' kiel 'Y-on'." Sed la skribisto estas britano, kaj mi estas usonano. Niaj anglalingvaj elparoladoj diferenciĝas, kaj ankoraŭ mi ne konas la elparoladon ĝustan de Volapük-o! La sama problemo aplikas, en dokumentoj esperantaj, se la skribisto kaj la leganto parolas malsamajn dialektojn.

akueck (Voir le profil) 3 juillet 2015 19:39:33

nornen:La Esperantaj vokaloj estas difinitaj en la anglalingva Fundamento Gramatiko tiel ĉi:

(Mi aldonis la britajn IPA-transskribaĵojn laŭ la vortaro Collins.)

Aa, a as in "last" lɑːst
Ee, a as in "make" meɪk
Ii, i as in "marine" məˈriːn
Oo, o as in "not" nɒt
Uu, u as in "bull" bʊl

Tiuj estas fundamentaj gramatikaj reguloj.

Ĉu estas ĝuste prononci "Esperantisto" /esperanˈtisto/ kiel [eɪspeɪɹɑːnˈtiːstɒ]?
Interesan aliron al la solvo prezentas BK I (2015-04), p. 112:

"Se mankas prononc-ekzemplo en la franca, germana, rusa kaj pola versioj, tio signifas, ke la esperanta prononco de litero estas la sama kiel la prononco en tiuj referenc-lingvoj (kaj pro tio plia klarigo per ekzemplo ne necesa)."

Surbaze de tio chi jam forfalas la angla "a" en "make". Restas la ne-kohereco inter almenau la franca kaj pola; krome en la germana estas minimume du variantoj de ties "e"; pri la rusa mi ne scias.

Solvon favore al la pola prononco finfine donas la en BK I (2015-04), p. 178, redonita lingva respondo de Zamenhof:

"LR 67 (1901): 'La elparolado de Esperanto estas tute konforma (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando.'"

nornen (Voir le profil) 4 juillet 2015 03:00:50

akueck:"LR 67 (1901): 'La elparolado de Esperanto estas tute konforma (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando.'"
La internacia lingvo devas esti elparolata kiel nacia elparolo de alia lingvo...
Por ĝuste elparoli la internacian lingvon, oni devas scii kiel la latina lingvo estis elparolata en Pollando antaŭ pli ol cent jaroj.
Serioze, ĉu?

nornen (Voir le profil) 4 juillet 2015 04:23:33

akueck:Interesan aliron al la solvo prezentas BK I (2015-04), p. 112
Plej klare la malĝusta klarigo fariĝas ĉe la germana literkombino [eu], elparolita en la germana [oj] (Europa - [ojropa], Euro -- [ojro], Efeu (hedero) - [efoj]), malsame kiel en la pola (aŭ itala) [eu].
Kio estas tio, kio estas inter angulaj krampoj? Prononco?

Se jese, ĉu vi kaj viaj amikoj elpensis novan prononctransskribon kaj kie estas difinita ĝi?

En la (norma) germana "Efeu" estas prononcata [ˈʔeːfɔʏ̯] kaj ne [efoj].

Bernadox (Voir le profil) 4 juillet 2015 04:49:55

nornen:La Esperantaj vokaloj estas difinitaj en la anglalingva Fundamento Gramatiko tiel ĉi:

(Mi aldonis la britajn IPA-transskribaĵojn laŭ la vortaro Collins.)

Aa, a as in "last" lɑːst
Ee, a as in "make" meɪk
Ii, i as in "marine" məˈriːn
Oo, o as in "not" nɒt
Uu, u as in "bull" bʊl

Tiuj estas fundamentaj gramatikaj reguloj.

Ĉu estas ĝuste prononci "Esperantisto" /esperanˈtisto/ kiel [eɪspeɪɹɑːnˈtiːstɒ]?
Ne, Nornen, tia prononco estas malĝusta.

Bv. rigardi la tabelon en BK I (2015-04), p. 105: La prononco de ĉiu esperanta litero estas difinita per klarigoj en la kvin referenc-lingvoj de la F-to. Se - ekzemple - la angla klarigo ne donas klaran rezulton, ĉu brita aŭ usona "a" en "last", ni devas rigardi la klarigojn en la aliaj lingvoj:

(fr) â (de) a (ru) a (pl) a - problemo solvita: la usona prononco de "last" estas malĝusta, ĉar malkohera kun franca â (ekz. tâche), germana a (laben) k.t.p.

Plia ekzemplo, esperanta e = (fr) é (Émil, traversé), (de) e (Esel), (ru) э k.t.p.

Angla eɪ ne korespondas al la prononcoj en tiuj lingvoj. Ĝi estas malĝusta.

akueck (Voir le profil) 4 juillet 2015 04:57:36

nornen:
akueck:"LR 67 (1901): 'La elparolado de Esperanto estas tute konforma (kompreneble krom la supersignitaj literoj) al la latina elparolado, kiu estas uzata en mia lando.'"
La internacia lingvo devas esti elparolata kiel nacia elparolo de alia lingvo...
Por ĝuste elparoli la internacian lingvon, oni devas scii kiel la latina lingvo estis elparolata en Pollando antaŭ pli ol cent jaroj.
Serioze, ĉu?
Nu:

1) Zamenhof ne estis lingvosciencisto. Li do utiligis simplan manieron, por informi pri la prononco. Siatempe ne estis malfacile eltrovi, kiel oni prononcas la latinan en Pollando. Kaj se gheneralan akcepton koncerne Esperanton akirus tiu prononcmaniero, ghi estus pludonata de generacio al generacio de Esperanto-parolantoj. Tiel ech en la malfavora okazo, ke en 2015 neniu plu scias, kiel oni prononcis la latinan en Pollando cent jarojn antaue, tiu ne-scio jam ne estus problemo.

2) La evoluigado je la Internacia Fonetika Alfabeto (IFA) estis en la komenco, kiam Zamenhof verkis la Unuan Libron. Au li pri IFA ankorau ne konsciis au (se ja) li rigardis alian rimedon pli tauga.

3) Tio, ke Zamenhof specifas ion per helpo de naciaj lingvoj, ne estas io ne-ordinara: La referenclingvoj de la Fundamenta Gramatiko kaj krome tiuj de la radikoj de la Fundamenta Ekzercaro kaj Universala Vortaro estas ja ankau naciaj lingvoj.

4) Kion do vi volas?

Retour au début