Aller au contenu

Angla Fundamenta Gramatiko

de nornen, 2 juillet 2015

Messages : 35

Langue: Esperanto

nornen (Voir le profil) 5 juillet 2015 08:23:23

Andreas,

Dankon, veran dankon pro via respondo. Fine iu legis mian demandon, kaj ne nur citas skribaĵon faritan de li mem.

Ke la hazardo aŭ la statistiko estas netaŭgaj metodoj, pri tio mi samopinias kun vi.
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Hm, mi ne certas pri la vasteco de tiu ĉi eldiro. Ĉu tio signifas, ke se io ne estas oportune esprimita per la Fundamenta materialo (kiel ekz. la realigo de la fonemo /e/ aŭ la uzo de la artikolo "la" ), vi kaj mi povas elekri ni mem niajn esprimmanierojn?
El chio chi lau mi rezultas, ke la launorma prononco de e estas [ɛ].
Mi petas al vi klarigi iom pli vian konkludon kaj la raciojn, kiuj direktis vin al ĝi.

akueck (Voir le profil) 5 juillet 2015 09:00:24

nornen:
Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la "Fundamento de Esperanto", ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Hm, mi ne certas pri la vasteco de tiu ĉi eldiro. Ĉu tio signifas, ke se io ne estas oportune esprimita per la Fundamenta materialo (kiel ekz. la realigo de la fonemo /e/ aŭ la uzo de la artikolo "la" ), vi kaj mi povas elekri ni mem niajn esprimmanierojn?
Teorie jes. Sed bonvole priatentu ankau la sekvan frazon de la Bulonja Deklaracio (ghin mi celis en mia antaua mesagho):

"Sed pro plena unueco de la lingvo al chiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu trovighas en la verko de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ghian spiriton."

nornen:
akueck:El chio chi lau mi rezultas, ke la launorma prononco de e estas [ɛ].
Mi petas al vi klarigi iom pli vian konkludon kaj la raciojn, kiuj direktis vin al ĝi.
Do la 6a frazo de la 4a paragrafo de la Bulonja Deklaracio enludigas LR 67 (1901) de Zamenhof kaj vastasence rekomendas ankau tion, prononci e tiel, kiel Zamenhof tion faris. LR 67 (1901) supozigas min, ke Zamenhof prononcis la e tiel, kiel tion faris la plej multaj homoj en Pollando, do pollingvanoj, prononcis la e de la latina siatempe. La pola e estas kaj estis supozeble ankau en 1901 prononcata [ɛ] (lau Vikipedio). Kio kontrauas al tio, ke ankau la latinan e poloj prononcis kaj prononcas [ɛ]? Nenio. Sekve mi konkludas, ke ankau Zamenhof prononcis e en Esperanto [ɛ]. Krome en lernolibroj kaj konsultverkoj mi ne trovis ion kontrauan.

nornen (Voir le profil) 5 juillet 2015 09:11:55

akueck:

Konsentite.

Kohere argumentite. Persone, mi ja prononcas Esperantan /e/ kiel [ɛ]. Tamen kvankam "estas rekomendate imitadi kiel eble" la stilon de Z, ĉu tio malpermesas la pliajn elparolmanierojn prezentitaj en la F, aŭ tio simple rekomendas ne uzi ilin?
Kio kontrauas al tio, ke ankau la latinan e poloj prononcis kaj prononcas [ɛ]? Nenio.
Eble kontraŭes la fakto, ke la Latina konis almenaŭ du e. Komparu manere kaj legere. Tamen mi ne scias, ĉu la Poloj faris distingon inter ili.

Kirilo81 (Voir le profil) 5 juillet 2015 19:26:04

nornen:Kial oni ne simple akceptas ĉiujn difinojn faritajn de Zamenhof kiel ĝustaj alofonoj de la Esperanta fonemo /e/?
Kaj kiu estu nia racio, por akcepti iujn ([e], [ɛ]) kaj forĵeti aliajn ([eː], [ə], [eɪ̯])?

Alivorte: Zamenhof difinis en la Fundamento kelkajn alofonojn de la fonemo /e/. Kial kelke el ili ĝustas kaj aliaj malĝustas?
Neniu el ili malĝustas, ĉar ili estas Fundamentaj. Sed la elparola normo, kiu estiĝis en la pasintaj jardekoj kaj kiun studis en disertaĵo ekz. Oksana Burkina, konsistas el elekto el la eblaj realigoj, kiun la plejparto de la parolantoj opinias preferinda.
Do, neniu rajtas vin kritiki, se vi pronconas "fera" kiel ['feRa], sed oni tamen rajtas opinii ĝin malpli bela ol ['fEra].

nornen (Voir le profil) 5 juillet 2015 19:43:15

Kirilo81:

Dankon pro via respondo al mia demando.

Mi ne dubas, ke certaj realigoj estas preferataj antaŭ aliaj. Kaj, kiel vi ĝuste legis, mia demando temis pri "ĝusteco" (kio ŝajne lasttempe estas granda temo ĉi tie).
Mi supozis, kaj neniu realigo difinita en la Fundamento povas esti malĝusta aŭ malpermesebla. Ke norme kaj kutime oni preferas iujn kaj malpreferas aliajn, estas alia temo.
Sume, kiuj estas ni por decidi, kiujn Fundamenterojn akcepti kaj kiujn forĵeti?

Mi ĝojas, ke vi samopinias kun mi pri tio, ke neniu el ili malĝustas, kvankam norme oni ne uzas ĉiujn.

Retour au début