Ankaŭ mi estas komencanto
ya Terurĉjo, 28 Januari 2008
Ujumbe: 48
Lugha: Esperanto
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 3:52:48 alasiri
Kiel dirite, mi ne konvinkiĝas de tio. Se mi volas scii informojn pri via hundo, mi jam havas eblojn "kiu estas via hundo?" (por ĝin determini) kaj "kiel estas via hundo?" / "kia estas via hundo?" (por priskribi ĝin aŭ ĝiajn ecojn). Kial aldoni trian por sama efiko?
Eble estas pli bone doni ekzemplon per roboto.
Supozu ke vi havas roboton. Se mi demandas "Kio estas via roboto?", ĉu vi respondus per la *nomo* de la roboto, aŭ per priskribo de la naturo de la roboto, kaj de tio kion ĝi scipovas fari? ("Kio estas ĝi? Nu, mia roboto estas metalaĵo kiu kapablas promeni, purigi la ĉambron, kaj pafi laser-radiojn kaj...")
Mi imagas ke vi respondus per la dua. Tio estas ĉar "Kio", kun verbo "esti", ne respondiĝas (laŭ mia sperto) per propraj nomoj sed per klarigoj. (kio estas leono? leono estas besto. ktp).
Revene al via propono. Supozu ke vi parolas pri via hundo, sed mi misaŭdas tion kion vi diris, kaj mi fuŝe aŭdas "mi ŝatas mian bundon". Mi tuj demandus, "kio estas via bundo?" kaj mi atendus klarigon, ne nomon. Tial, laŭ mi, gravas teni vorton "kio" for de nompetado, ĉar efektive mi ne scius kiel alie formigi tiun demandon. Sed male, eblas peti nomon per "kiu" (aŭ "kiel").
Mi ne volas "detrui" vian argumenton, mi ne estas detruema
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 4:42:28 alasiri
Terurĉjo:Unue, la demando devas esti: "Kian nomon havas vi?" aŭ "Kian nomon vi havas?", kiu ŝajnas al mi pli belsona.Ups. Jes, vi pravas.
Stulta akuzativo.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 5:06:33 alasiri
mnlg:Supozu ke vi havas roboton. Se mi demandas "Kio estas via roboto?", ĉu vi respondus per la *nomo* de la roboto, aŭ per priskribo de la naturo de la roboto, kaj de tio kion ĝi scipovas fari? ("Kio estas ĝi? Nu, mia roboto estas metalaĵo kiu kapablas promeni, purigi la ĉambron, kaj pafi laser-radiojn kaj...")Fakte mi ja tiel respondus. Sed la demando neniam eĉ menciis la vorton "nomo", kaj tial estus ja iom troigi de mi subkompreni, ke vi celis scii la nomon de mia roboto.
Mi imagas ke vi respondus per la dua.
Kaj se mi dezirus scii la nomon de la roboto, ankaŭ mi preferus la formon "Kiel nomiĝas via roboto?" (ĉar ankaŭ mi tre ŝatas "Kiel vi nomiĝas?")
Sed aldemandante kaj "via" kaj "nomo" post "Kio estas" mi plu komprenus, ke la "aĵo", kiu estas mia nomo (ĝi ja estas parolaĵo aŭ skribaĵo, ĉu ne??), estas petata per la demandanto.
Ĉu ne sencas?
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 5:14:10 alasiri
Filu:Fakte mi ja tiel respondus. Sed ankaŭ laŭ fakto, la demando neniam eĉ menciis la vorton "nomo"Mi scias. Mi volis montri al vi, ke "kio estas via hundo?" ne devus respondiĝi per nomo de la hundo, same kiel "kio estas via roboto?" ne povus. Ili ambaŭ respondiĝus per difino de la petata afero ("mia roboto estas metalaĵo", "mia hundo estas besto", ...
Sed aldemandante kaj "via" kaj "nomo" post "Kio estas" mi plu komprenus, ke la "aĵo", kiu estas mia nomo (ĝi ja estas parolaĵo aŭ skribaĵo, ĉu ne??), estas petata per la demandanto...."mia nomo estas simbolo kiu kontribuas al determino de mi")
Helpu min: kiel alie vi demandus por havi tiun respondon? Ni jam scias ke por havi la nomon ni povus jam uzi "kiu" kaj "kiel". Por havi tiun respondon, tamen, estas laŭ mi nur "kio". Mi do konsentas al tio, ke ni lasu vorton "kio" por tiu celo nur.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 5:39:59 alasiri
Ĉu celas oni aŭdi "Bapto" (nomo de la antaŭaludita stranga rito) aŭ "Akvigado de la kapo de bebo" (priskribo de la rito, memevidenta kiam kaj la demandanto kaj la demandato rigardas al la baptado)?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 5:42:42 alasiri
"Kiel ĝi nomiĝas?"
"Kial oni agas tiel?"
Sed se mi demandus "Kio estas ĝi?" mi atendus la saman priskribon, kiun vi tajpis.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 6:09:40 alasiri
Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)
aŭ
Tio estas animiga karno (priskribo de la aĵo)
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
mnlg (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 6:30:27 alasiri
Filu:Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)"homo" estas klarigo, aŭ priskribo, laŭ mi. "Marko" estas nomo (determino).
Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 6:30:45 alasiri
Filu:Kio estas tio?Tio estas homo.
Tio estas homo (nomo de la pridemandita aĵo)
aŭ
Tio estas animiga karno (priskribo de la aĵo)
Tio estas viro.
Tio estas virino.
Tio estas knabo.
Tio estas nekonato.
Tio estas mia instruisto.
Sed, Filu, kara, tiuj ĉiuj estas priskriboj.
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2008 6:50:11 alasiri