K vsebini

Chu"ki'i" estas formo nova?

od akueck, 03. julij 2015

Sporočila: 9

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaži profil) 03. julij 2015 05:13:21

[url= https://twitter.com/eo_esprimoj/status/616796147315662848]Tiu pepo[/url] atentigis min pri "ki'i"; signifo: "far'i kio'n". Lau mi tio chi estas formo nova, chi-okaze en la efektivigo de nova regulo, char:

Ghin oni bezonas, por ke estu klare, chu "ki'i" signifu: "far'i kio'n" au "est'i kia" au "est'i kiu" kaj krome en kiaj okazoj oni povas ellasi ki-vorton kaj transigi ghian funkcion en apartan verban radikon.

Kio lau vi estas tia "ki'i"?

[Posta redakto] Bonvole priatentu ankau [url= https://twitter.com/eo_esprimoj/status/616840331355553792]tiun pepon[/url]. Ghi redonas opini-esprimon de la verkisto.

nornen (Prikaži profil) 03. julij 2015 06:00:30

"Ki'i"? Mi ne konas la vorton ki'.

Kirilo81 (Prikaži profil) 03. julij 2015 09:16:20

Fakte ĝi estas nek formo nek regulo nova, sed nova radiko, ĉar kiu ktp. estas nedisigeblaj, kiel montras la prezento en la Universala Vortaro.
Tamen atentu la jenan Lingvan Respondon de Zamenhof:
Ĉiuj vortoj de la «interrilata tabelo» konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, ne-ni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn «e» kaj «u», kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj «ali-u», «ali-es», «kelk-om», k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per «a» kaj «o», la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva «o» kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla.
Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar: la vortoj «neniigi» kaj «neniiĝi» estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo
Tamen ne veras, ke la finaĵoj en kio kaj kia estas tute identaj al la substantiva resp. adjektiva finaĵoj; ili estas pli malvastsencaj.

akueck (Prikaži profil) 03. julij 2015 10:23:10

Kirilo81:Fakte ĝi estas nek formo nek regulo nova, sed nova radiko
Do lau vi la jamaj reguloj permesas esprimi la ideon "far'i kio'n" per "ki'i". Sekve lau vi "ki'i" estas nova vorto en la senco de la sepa alineo de la Antauparolo kaj ne bezonas ies aprobon. Chu mi komprenas vin ghuste?

Dolz (Prikaži profil) 03. julij 2015 22:04:19

Se "kii" estus parolo kun senco, devus esti: "demandi". Samkiel "tii" = "montri, indiki", "ĉii" = ĝeneraligi,kolektivigi,tutigi. "nenii" = ( esti nenio, esti nenia, esti neniu, ... nuligi, fori, ktp ).

Sed neniel "fari kion"

amigueo (Prikaži profil) 05. julij 2015 15:59:22

Dolz:Se "kii" estus parolo kun senco, devus esti: "demandi". Samkiel "tii" = "montri, indiki", "ĉii" = ĝeneraligi,kolektivigi,tutigi. "nenii" = ( esti nenio, esti nenia, esti neniu, ... nuligi, fori, ktp ).

Sed neniel "fari kion"
mi ŝatas tiun sistemon por doni signifon al
ĉii, kii, tii,

sed laŭ tio, mi ne scias signifon de
ii (ii = kreii = estigi ?)

rimarkinde, tiu sistemo kontraŭas al vortoj jam kutimaj:
neniigi (fari al iu nuligi ion), tii (tiaĵo = montrataĵo)

karambole, "neniiĝi" ne estas problema por la jam kutima vorto.
neniiĝi = nuliĝi

akueck (Prikaži profil) 05. julij 2015 17:40:45

Dolz:Se "kii" estus parolo kun senco, devus esti: "demandi". Samkiel "tii" = "montri, indiki", "ĉii" = ĝeneraligi,kolektivigi,tutigi. "nenii" = ( esti nenio, esti nenia, esti neniu, ... nuligi, fori, ktp ).

Sed neniel "fari kion"
Interesa rezonado. Ghi venigis al mi jenon:

Supoze ke "ki'i" signifu, kiel en la fonto: "far'i kio'n". Tiaokaze estighas konfuzo pri la signifoj de "ki'" plus a-, e-, o- kaj u-finajho:

Chu ekzemple "kiu?" signifu "kiu?" en ties Fundamenta signifo? Au chu "kiu?" signifu: "faru kion?" Kaj analoge statas pri "kia", "kie" kaj "kio". Por kompreni "ki'i", oni bezonas ne nur vortaron, kiu tradukas au priskribas ghin, kiel novan vorton, sed ankau novan regulon malkonfuzantan. Tio chi firmigas mian opinion, ke tiu "ki'i" = "far'i kio'n" estas formo nova. Chiuokaze estas rimarkinde, ke la elpensinto de "ki'i" estas bonlingvisto okulumo.gif

novatago (Prikaži profil) 05. julij 2015 17:48:02

Nu, mi legis la pepaĵon, kaj mi opinias tion abomena. Ĝi simple ne estas komprenebla. Kiam oni faras ion tian, estas ĉar tio evidente estos komprenebla de ĉiu, kiu lernis la bazan gramatikon de la lingvo. Mi ne scias kiel povas evidenti tion, ke kii estas fari kion. Mi pensas ke multaj personoj miskomprenas la frazon “Esperanto estas fleksebla”. Esparanto estas fleksebla, sed ne malrompebla. Tiu absurda signifo de kii rompas Esperanton.

Do, tio ne estas io nova, ĉar tio ne estas Esperanto, sed nur tute fiaska provo.

La sugestoj de Dolz sencas, kvankam mi verŝajne ne uzus ilin.

Ĝis, Novatago.

Kirilo81 (Prikaži profil) 05. julij 2015 19:15:16

akueck:
Kirilo81:Fakte ĝi estas nek formo nek regulo nova, sed nova radiko
Do lau vi la jamaj reguloj permesas esprimi la ideon "far'i kio'n" per "ki'i". Sekve lau vi "ki'i" estas nova vorto en la senco de la sepa alineo de la Antauparolo kaj ne bezonas ies aprobon. Chu mi komprenas vin ghuste?
Jes kaj ne. Por pravigi la vorton kii, povas aserti, ke temas pri nova radiko, laŭ la reguloj de la Fundamento mi, sed mi timas, ke la aŭtoro de la origina kii ne tiel rezonus, sed simple kaj kontraŭ la lingvouzo, kiu ĝis nun tute evitis tian vortfaradan procezon, derivis la vorton de kiu. Kaj tio ja estus regulo nova, kiu aldone lezas la principon de klareco.

Nazaj na začetek