目次へ

Aktivu en TEJO!

tejooficejo,2015年7月3日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

tejooficejo (プロフィールを表示) 2015年7月3日 10:26:39

Ĉu vi jam pensis kiel kunigi fortojn por krei pli por kaj per Esperanto? En TEJO estas multaj tiaj ebloj, rigardu la retpaĝon: http://tejo.org/partoprenu/aktivu/.

tejooficejo (プロフィールを表示) 2015年7月3日 10:31:13

Aŭ jen kelkaj ideoj:
ĉe TEJO disponeblas nova rettrejnado kies temo estas: Subvencipetado – skribu al at@tejo.org se vi interesiĝas aŭ emas mem krei aŭ gvidi trejnadojn;
serĉu vian landan sekcion (http://tejo.org/organizo/strukturo/landaj-sekcioj/) kaj aktivu en ĝi (aŭ se ĝi ne ekzistas, kreu novan; skribu al landa.agado@tejo.org por ricevi helpon);
se vi emas engaĝiĝi, sed ne scias kion fari, skribu al hr@tejo.org.

zielonamamba88 (プロフィールを表示) 2015年12月3日 15:17:17

Estu reprezentanto de TEJO en la Eŭropa Parlamento en EYE 2016*! Entuziasmaj kaj politikemaj junuloj el Eŭropo estas serĉataj por partopreni la plej grandan aranĝon de la Forumo Junulara Eŭropa, la venontan majon en Strasburgo, Francio.

Kandidatiĝu ĝis la 10-a de decembro 2015!

Pli da detaloj trovu ĉe: http://tejo.org/2015/11/politikumu-dum-eye-2016-ki...

* EYE (European Youth Event = Eŭropa Junulara Okazaĵo) estas okazaĵo por 7000 eŭropaj junuloj, kiuj prezentas diversajn junularajn organizojn. La celo de la okazaĵo estas konvinki politikistojn kaj politikajn partiojn doni pli da atento al temoj kiuj gravas por junuloj (kiel edukado, moviĝeblo, senlaboreco, daŭripoveco).

先頭にもどる