Al la enhavo

Kompreni la Novan Mondan Ordon

de ustra, 2015-julio-03

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

ustra (Montri la profilon) 2015-julio-03 17:18:10

Uunavice mi ŝatus emfazi, ke estas mia sola intenco, transdoni al vi informojn, kiujn mi lernis kaj pri kiuj mi certas, ke ili ĝustas (tio estas la plej malfacila tasko dum studado). Mi ne volas prezenti min kiel ĉio-sciulon primokante aliulojn. Tiu emfazo necesas, ĉar la afero estas tikla kaj vekas emociojn.

La Malnova Monda Ordo, la Intertempa Monda Ordo kaj la Nova Monda Ordo

Provante kompreni la Novan Mondan Ordon (NMO) multaj uloj konfuziĝas surbaze de intenca propagando de la amasaj kaj alternativaj komunikiloj. La ĝustan difinon de la NMO donas la tutmondistoj (notu, ke ili ne havas naciecon) mem en la libro "Prospect for America: The Rockefeller Panel Reports" eldonita en 1961.

externalImage.png

Tiu libro donas superrigardon pri la post-mondmilita 2 plano kaj la transiron de la Malnova Monda Ordo al la Nova Monda Ordo.
Ĉi tiu libro prenzentas la jenan difinon de la Malnova Monda Ordo:
externalImage.png

externalImage.png

Do la 13 imperioj estis la Malnova Monda Ordo antaŭ ol la mondmilitoj faligis ilin. Post ilia kolapso, la mondo eniris periodon de ĥaoso, kiu antaŭas la alvenon de la NMO. Tiun tempon de ĥaoso oni povas nomi la Intertempa Monda Ordo. Tio estas la nuna sistemo de Bretton Woods en kiu Usono havas centran rolon pro sia milita kaj ekonomia forto kaj pro la kontrolo de la ĉefa tutmonda rezerva valuto.
Gravas rimarki, ke la Intertempa Monda Ordo ne estas la NMO; ĝi estis destinita daŭri nur iom da tempo (sufiĉe longe por ekspansii la potencon kaj riĉon de Usono por konstrui la NMO-n).

Prospect for America prezentas ankaŭ veran difinon de NMO:
externalImage.png

...kio estas sistemo de regionaj institucioj funkciantaj sub la kontrolo de "internacia institucio de kreskanta aŭtoritato". Mi certas, ke vi povas imagi kiu institucio tio estas...

externalImage.png

externalImage.png

Necesas rimarki, ke NMO bazata sur la Unuiĝintaj Nacioj ne povas esti dominata de Usono. Usono havas nur 1 voĉon inter 193 en la Ĝenerala Asembleo kaj nur 1 voĉon inter 15 en la Konsilio de Sekureco. Ĉiu percepto pri la usona estreco de la UN venas de la post-mondmilita 2 potenco kaj de la dolaro kiel la tutmonda ĉefa rezervvaluto. Sed tiu prestiĝo jam foriris kaj la dolaro estos baldaŭ anstataŭigota per renomota SDR (Special Drawing Rights - specialaj rajtoj de enspezo) kiel tutmonda ĉefa rezervvaluto. Por ke la UN povu supreniĝi kiel centra potenco, oni devis malsuprigi la treege potencan Usonon; kaj Prospect for America estis la konstruplano.

--daŭrigota--

ustra (Montri la profilon) 2015-julio-03 17:18:39

--daŭrigita--

Revenante al misinforma difino de la NMO prezentita de tutmondistaj propagandaj fontoj, oni provas kredigi nin, ke la NMO estas la peno de Usono (kaj ĝia brita krim-aliancano) por starigi "unupolusan" imperion kontrolanta la mondon.

Sed tiu supozita anglosaksa unupolusa NMO neniam ekzistis. Kiel Prospect for America precizigas:

externalImage.png

Tiu supozita de Usono gvidata "unupolusa NMO" estas nenio pli ol golemo elpensita de la tutmondistaj propagando-mastroj por deturni nian atenton de la vera NMO. Dum homoj estas programigataj rigardi okcidenten por la timiga monstro, la efektiva NMO kaŝe proksimiĝas de la Oriento aspektante kiel heroa kavaliro en brila kiraso.

BRICS ne estas opozicio kontraŭ NATO. Fakte ambaŭ estas kontrolataj de la samaj aĉuloj.

Tian ludon oni priskribas kiel Hegela dialektiko, kiu konsistas el tezo, kontraŭtezo kaj sintezo.

tezo: krei problemon (terura Okcidento)
kontraŭtezo: atendi reakcion (kolero kontraŭ Okcidento)
sintezo: prezenti la solvon (BRICS / UN)

Tiel ni troviĝos en la NMO.
La UN estos...
externalImage.png

Jen la UN-aj regionoj:

externalImage.png

Kompreneble oni prezentos la NMO-n kiel ĉielon sur tero kaj la terura Okcidento estos venkita. Sed iom post iom ili daŭrigos ilian agendon. Sciu, ke la Bolŝevikan Revolucion same kiel la supreniron de Mao Zedong plenumis la samaj tutmondistoj. Tiujn komunismajn revoluciojn oni povas taksi kiel teston por la venonta NMO.

Julio 1971 - iama direktoro de Special Studies Project Henry Kissinger sekrete enkondukis Ĉinion en la tutmonda scenejo. Sur la bildo kun ĉina premiero Chou En-Lai (a.k.a. Zhou Enlai)
externalImage.png

Putin kaj Kissinger estas amikoj.

Kiam oni travidas la propagandon, oni povas ekkoni la tutmondistan planon por la proksima estonteco. Tial oni jam povas antaŭdiri la jenajn okazaĵojn (ĉio estas planita, nenio hazardas):

- en Grekio okazos nun militpuĉo kaj la greka defendministro iĝos nova estro
- 8-9-an de Julio okazos BRICS-a renkontiĝo en Rusio kie oni lanĉos ilian Novan Evoluan Bankon (NEB)
- Grekio, la "naskiĝloko de demokratio", fuĝos en la NEB
- tio plivastigos la bildon pri la bona Oriento kontraŭ la malbona Okcidento

--daŭrigota--

ustra (Montri la profilon) 2015-julio-03 17:19:00

--daŭrigita--

- la 4-5-an de Septembro okazos renkontiĝo de G20-aj financministroj
- ili proponos malatenti la usonan obstrukcon ĉe la reformo de la IMF pro la kreskanta tutmonda ekonomia krizo

- 16-17-an de Septembro renkontiĝos FOMC
- tre verŝajne ili plialtigos la interezan kvoton kaj poste sekvos nova Lehmana krizo
- tia krizo estus trafa sceno por la papo, kiu gastos en Usono la 22-an de Septembro
- oni kulpigos la Fed pro la krizo

- 9-11-an de Oktobro la UN-aj IMF kaj Monda Banko renkontiĝos
- ili daŭrigos la mal-Usonigon kaj preteriros la usonan vetoon ĉe la IMF aldonante la ĉinan renminbion al la SDR-a korbo de valutoj
- aŭ ĉe tiu renkontiĝo aŭ pli poste oni enkondukos or-bazon al la SDR por "restaŭri" konfidencon

- 15-16-an de Novembro okazos renkontiĝo de G20
- ili anoncos novan tutmondan programon pri la evoluo de infrastrukturo
- tio estos provo instigi la ekonomion, sed la ĉefa celo estas movi la mondon al UN-a Agendo 21 modelo

2016

- pro la Fed-a "eraro" oni festos Ron kaj Rand Paul en Usono, ĉar ili jam ĉiam estis "kritikistoj" de la Fed kaj antaŭvidis la krizon
- la komunikiloj skribos, ke ambaŭ povintus preventi la krizon

- la Fed dissolviĝos
- Rand Paul estos la nova prezidanto de Usono

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-03 19:08:33

Kara ustra, kie vi predis informon pri la futuro?
Vi tuŝis tre interesan temon, tamen pluraj niaj filistroj ne ekvolos legi kaj streĉi sian cerbon.
Sed mi kun plezuro interesiĝas pri tio ĉi.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-03 19:29:55

Do la greka militpuĉo supozeble devos okazi antaŭ la sekva BRICS-kongreso, t.e. la plej proksimajn tagojn, ĉu? Se tiel, post tute mallonga tempo ĉiuj povos vidi tion.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-04 05:43:19

Nu proksiman prognozon mi kredas. Sed analizi 2016 jaron mi ne kapablas.

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-04 06:01:08

ustra:
BRICS ne estas opozicio kontraŭ NATO. Fakte ambaŭ estas kontrolataj de la samaj aĉuloj.
BRICS estis dekomence projektita kvazaŭ sole ekonomia alianco. Kaj la orienta analogio de NATO nomiĝas CSTO = Collective Security Treaty Organization.

Sed mi komprenas la ideon: se ĉiuj uzas la saman monsistemon, do ĉiu estas parto de la sama spektaklo.

ustra (Montri la profilon) 2015-julio-04 08:36:42

Lakiro:Kara ustra, kie vi predis informon pri la futuro?
Vi tuŝis tre interesan temon, tamen pluraj niaj filistroj ne ekvolos legi kaj streĉi sian cerbon.
Sed mi kun plezuro interesiĝas pri tio ĉi.
Fakte la tuta temo pri la NMO estas treege nekomforta. Bezonas iom da tempo por kompreni la tutan aferon kaj nepre postulas kontesti la propran kredosistemon (nia tuta vivo konsistas el kredoj kiel ekz. kredo je politiko aŭ mono). Vi pravas, ke nur malmultaj pretas dediĉi tempon por studado.
Sed nur per scio, kompreno kaj saĝeco oni povas ĝuste agi en sia vivo kaj medio.

Ĉu en Rusio oni konscias pri la partopreno de "okcidentaj" (efektive ili ne havas naciecon aŭ apartenas al iu geografia direkto) estroj kiel Jacob Schiff en la Bolŝevika Revolucio?
Mi ĵus legis pri ĉiujara procesio de Jekaterinburgo ĝis Ganina Jamo por Aleksandro la 2-a. Ĉu temas sole pri kontraŭkomunisma (do porreligia) signo aŭ ĉu tiuj homoj scias pli pri la Bolŝevika Revolucio ol la oficiala versio de la historio (bedaŭrinde mi ne scias ĉu la okcidenta kaj la rusa oficiala versio samas)?
(La ĉefaj celoj de la unua mondmilito estis forigi la rusan caron, kiu fakte kontraŭis la tutmondistojn, kaj enkonduki komunismon [tre verŝajne kiel testo por la estonteco].)
Mi antaŭdankas vin se vi klopodos respondi al tiuj demandoj.

Lakiro:Nu proksiman prognozon mi kredas. Sed analizi 2016 jaron mi ne kapablas.
Verdire, la dissolviĝo de la Fed kaj la prezidantiĝo de Rand Paul ne vere estas profunda analizo de 2016. Ambaŭ estas nur okazaĵoj de la proksima estonteco. Oni ĝojegos pri Rand Paul, ĉar oni tiom malamegas Clinton kaj des pli Bush. Nur ke ankaŭ Rand Paul estas tutmondista kandidato...

nakymatonmies:Do la greka militpuĉo supozeble devos okazi antaŭ la sekva BRICS-kongreso, t.e. la plej proksimajn tagojn, ĉu? Se tiel, post tute mallonga tempo ĉiuj povos vidi tion.
Jes, vi pravas.

nakymatonmies:BRICS estis dekomence projektita kvazaŭ sole ekonomia alianco. Kaj la orienta analogio de NATO nomiĝas CSTO = Collective Security Treaty Organization.

Sed mi komprenas la ideon: se ĉiuj uzas la saman monsistemon, do ĉiu estas parto de la sama spektaklo.
Vi pravas denove.
La fundamentaj karakterizoj de ŝtato estas:

1. sur sia teritorio ĝi kontrolas la perforton
2. sur sia teritorio ĝi "kontrolas" la financsistemon (almenaŭ oficiale)
3. sur sia teritorio ĝi estigas impostojn

3. oni jam enkondukis tion per la CO2-a mensogo
2. oni nun pretas enkonduki la SDR kiel tutmondan valutrezervon al kiu ĉiu nacia valuto estos ligita
1. tutmonda armeo certe venos baldaŭ (Tio estos stranga afero por filistroj, ĉar por kio oni ankoraŭ bezonas tutmondan armeon, kiam la mondo jam estas unuigita?)

psychoslave (Montri la profilon) 2015-julio-04 09:42:25

Kaj alie, kio pensas vi de la ĉiama ĥaoso? ridulo.gif

nakymatonmies (Montri la profilon) 2015-julio-04 14:57:19

ustra:Mi ĵus legis pri ĉiujara procesio de Jekaterinburgo ĝis Ganina Jamo por Aleksandro la 2-a. Ĉu temas sole pri kontraŭkomunisma (do porreligia) signo aŭ ĉu tiuj homoj scias pli pri la Bolŝevika Revolucio ol la oficiala versio de la historio (bedaŭrinde mi ne scias ĉu la okcidenta kaj la rusa oficiala versio samas)?
Moderna Rusio laŭ difino estas kontraŭsoveta ŝtato, kvankam la Komunisma Partio ne estas malpermesita, male, - eĉ havas lokojn en la parlamento. Tiuj homoj, kiuj partoprenas en tiu procesio, devas esti ortodoksaj kristanoj kaj samtempe tre kontraŭsovetaj. Nikolaj la 2-a kaj lia familio estis sanktigitaj kiel sanktaj martiroj de Rusa Ortodoksa Kirko.
Mi kredas, ke demandu vi tiujn homojn pri bolŝevikoj kaj pri Lenin, ili respondus ke Lenin estis germana spiono kaj bolŝevikoj estis demonoj. Sed ĉu tio estas ankaŭ la oficiala versio? Do Lenin ankoraŭ dormas en la Maŭzoleo, neniu lin tuŝas.

Reen al la supro