Al la enhavo

Ĉu esperanto devas havi kulturo ?

de Dreamspark, 2015-julio-05

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

cellus (Montri la profilon) 2015-julio-08 16:14:20

Vinisus:Jes ja, Esperanto havas riĉan kulturon, nenombreblajn esperantajn librojn originale verkitajn kaj tradutikajn oni trovas en Esperanto-Kluboj kaj PDF en la reto.
Esperanto havas kulturon. La esperanta kulturo estas la sumo de la kulturoj alportitaj per la esperantistoj.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-julio-08 17:32:05

Se oni volas komuniki la vortoj devas havi sencon kaj la senco de la vortoj ja estas ero de kulturo.
Hieraŭ mi estis en dulingva diskutejo (usonangla kaj amerikhispana) loka. Ni rigardis filmon usonan de TED. La parolinto diris inter alia: "It doesn't matter how many friends you have (Ne gravas kiom da amikoj vi havas)." Ĉar mi loĝas en Usono sed mia unua lingvo estas la germana mi komprenis ke la parolantoj celis "konatuloj" per la vorto "friends" kaj ne "veraj amikoj". Ni do priparolis kion oni celas per la vorto "amiko" en la diversaj kulturoj reprezentataj en nia grupo (partoprenantoj el Venezuelo, Brazilo, Usono, Portoriko, Panamo, Kolombio, Honduro, Argentino, Meksiko, ktp). La opinioj variis iomete, sed ni konstatis ke en la usonangla la vorto "friend" havas alian definon ol en la hejmlingvoj de la partoprenantoj.
Do hejme mi rigardis en PIV kaj trovis Esperanto-definon de la vorto.
Se ni vere volas komuniki, ni devas konscii pri la definoj de la vortoj en Esperanto - kaj tiuj vortoj jam enhavas kulturan valoron kiu ŝajne estas pli universala defino ol la difino de diversaj etnaj lingvoj. Jam pere de tio, oni komprenas "Esperanto-kulturon" kaj, jes ja, ĝi certe ekzistas.
Se mi estas parolanta la germanan, mi dirus: "Ich habe vier Freunde auf der Welt" - kaj tio korespondus al la PIV difino - Mi havas kvar amikojn en la mondo. Sed, aliflanke, mi parolas la usonanglan mi povas diri: I have dozens of friends here and abroad, la E-traduko devus esti: Mi havas dekduojn da konatuloj ĉi-lande kaj eksterlande. En la usona senco de "friend" en tiu frazo mi devas uzi "konatulo" (aŭ "konatato" ) ĉar mia rilato kun tiuj homoj ne korespondas al la E-difino de la vorto "amiko".
Kion pensas vi pri tio?

yyaann (Montri la profilon) 2015-julio-10 13:33:28

robbkvasnak:Se mi estas parolanta la germanan, mi dirus: "Ich habe vier Freunde auf der Welt" - kaj tio korespondus al la PIV difino - Mi havas kvar amikojn en la mondo. Sed, aliflanke, mi parolas la usonanglan mi povas diri: I have dozens of friends here and abroad, la E-traduko devus esti: Mi havas dekduojn da konatuloj ĉi-lande kaj eksterlande. En la usona senco de "friend" en tiu frazo mi devas uzi "konatulo" (aŭ "konatato" ) ĉar mia rilato kun tiuj homoj ne korespondas al la E-difino de la vorto "amiko".
Kion pensas vi pri tio?
Ke vi parolas interese kaj sencplene.

Lakiro (Montri la profilon) 2015-julio-10 18:21:05

yyaann:
robbkvasnak:Se mi estas parolanta la germanan, mi dirus: "Ich habe vier Freunde auf der Welt" - kaj tio korespondus al la PIV difino - Mi havas kvar amikojn en la mondo. Sed, aliflanke, mi parolas la usonanglan mi povas diri: I have dozens of friends here and abroad, la E-traduko devus esti: Mi havas dekduojn da konatuloj ĉi-lande kaj eksterlande. En la usona senco de "friend" en tiu frazo mi devas uzi "konatulo" (aŭ "konatato" ) ĉar mia rilato kun tiuj homoj ne korespondas al la E-difino de la vorto "amiko".
Kion pensas vi pri tio?
Ke vi parolas interese kaj sencplene.
Temas pri e-kulturo, sed ne pri kvalito de l'angla.
Angla lingvo, estas tre implika pro la homonimoj.
Kiel la vorto Woman distingiĝas de la vorto Woman?
Kio estas Fall kaj Fall? Arm-arm, can-can, well-well, sound-sound, toast-toast, ktp ktp.

squishy_mage (Montri la profilon) 2015-julio-11 00:17:47

Mi ne pensas ke la demando estas "Ĉu Esperanto devas havi kulturon?" Mi pensas ke pli bona demando estas "Ĉu Esperanto havas kulturon?"

Se kulturo okazas, Esperantejo havas kulturon. Se kulturo ne okazas, Esperantejo ne havas kulturon. Sed ni havas frazerojn kiel "Esperanejo" kaj "Ne krokodilu" ke estas nur Esperanta. Tiuj frazeroj ne venis de niajn naciajn lingvojn, ili okazis kiam Esperantistoj parolis kun aliajn Esperantistojn.

eric_vandenburg (Montri la profilon) 2015-julio-11 10:20:09

Lakiro:Certe Esperanto devas eduki Esperantan kulturon. Tiu ĉi lingvo portas apartan mision laŭ la interkompreno kaj estimo.
Tamen fakte ni vivas dum malfacila periodo en naciaj rilatoj.
Estas nekompreno kaj kolero. De tio devenas nekultura kaj netolerema komunikado de esperantistoj.

Necesas halti kaj ekpensi pri E-kulturo.
Belege!

Reen al la supro