Al la enhavo

Edziĝegaleco en Usono

de orthohawk, 2015-julio-06

Mesaĝoj: 168

Lingvo: Esperanto

orthohawk (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-06 23:01:41

vejktoro:
orthohawk: necesas traktiĝi same
Krom pri la geedzeco.
Vere.

klmn (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 06:45:33

hilex:
vejktoro:
hilex:
vejktoro:
La malsameco, kompreneble, estas ke 'gejeco' aŭ gejuloj estas homoj kaj NE kredo(j). Religio estas kredo;
Religiuloj ne estas kredo, ĉu ne? Estas ideo de gejeco, same estas ideo de religieco. Mi ne vidas diferencon.
Vi ne vidas la malsamecon?

Vere? Vi ludas.
Kaj ĉu vi vidas? Vere? Vi ludas.

Simple mi ion scias. Sed mia scio ĉi tie estus insulto al gejoj.

Krom mia scio, jam estis en ĉi tiu fadeno la ligiloj pri geno de religieco. Ideo de religieco renkontiĝas kun la geno de religieco kaj sekve aperas religiulo. Same ideo de gejeco renkontiĝas kun geno de gejeco kaj sekve aperas gejo. Sekve se homo ne estas raspita per ideo de religieco havante la geno de religieco li ne fariĝas religiulo. Same fariĝas gejo aŭ ne fariĝas.
la religio akceptata plej forte dependas de geografia loko de deveno de persono.
Do diskrimino laŭ religieco egalas al diskrimino laŭ geografia loĝloko aŭ devenloko.

erinja (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 14:45:25

FractalBloom:Religio estas samkiel martelo. Tio estas ke onia rajto ĉirkaŭiri svingante martelon finiĝas tie kie komenciĝas mia vizaĝo. Oni ne irus en alian kirkon dum la meso kaj plendus pri ties ceremoniaj malsamaĵoj, ĉu?
Jes, prave. Mi estas ortodoksa judo kaj en mia religio, "geedziĝo" inter judo kaj ne-judo ne povas ekzisti; ĝi simple havas nenian juran ekziston en la juda leĝo. Mi mem ne edziniĝus al ne-judo. Sed tio ne signifas ke mi devus malpermesi al aliaj personoj tiun rajton! Mia religia leĝo ne devus uziĝi por formi nacian leĝon, kiu estas por homoj de ĉiuj religioj kaj de neniu religio. Tio estas teokratio kaj mi ne volas loĝi en tia lando.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-07 16:14:37

Dum la UK en Lillo LSG elektis min kiel novan redaktoron de Forumo, la bulteno de LSG. Unu el la celo de LSG estas plibonigi la imagon de ĉielarkanoj en Esperantio. Aliflanke, la LSGanoj volas scii kion oni skribas/diras pri ni. Mi provos fari koncizan raporton pri tiu diskuto por la bulteno.

ustra (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-20 16:46:43

La geja paro Dolce & Gabbana forte rifuzas gejan edziĝon.
Miaopinie ili montras multe da rezono. Tion oni trovas ne ofte en publiko.

Sylver (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-21 18:53:04

Ili ne estas la reĝoj de samseksemuloj, kaj ili ne parolas por multaj aliuloj. Multaj de familioj vivas en samseksemulojn hejmojn, kun infanoj, kaj ili kreskas ĵus kiel bone tiel iu. Estas nenio nova pri tiu, nur la opinioj de homoj pri kio aliuloj faras en ili mem domojn.

Kie mi logxas, la legxon estis jam elektis per la logxantoj por permesi gxeedzigo de samseksemuloj. nenio pli malbona estis okazis pro tiu. Estas tute ne grava por argumenti plu pri tio. Ni jxus vivas niajn vivojn, atentanta niaj propraj aferoj.

(bonvolu pardoni miajn erarojn, mi estas komencanto.)

Lakiro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-21 19:03:20

Sylver:(bonvolu pardoni miajn erarojn, mi estas komencanto.)
Jes, mi nenion komprenis. ridulo.gif

vejktoro (Montri la profilon) 2015-aŭgusto-23 03:00:05

ustra:La geja paro Dolce & Gabbana forte rifuzas gejan edziĝon.
Miaopinie ili montras multe da rezono. Tion oni trovas ne ofte en publiko.
Kaj ili ne devas edziĝi. Aŭ vi, vi ne devas edziĝi. Mi ne devas....

Reen al la supro