去目錄頁

Europa Esperanto-Unio kaj la krizo

akueck, 2015年7月8日

讯息: 5

语言: Esperanto

akueck (显示个人资料) 2015年7月8日下午2:36:51

Bonvole legu tiun Tviter-konversacion. La komenca pepo estas en la franca; tial jen mia traduko:
"Ni savu Europon, ni adoptu Europan lingvon komunan, ni helpu al la Europanoj forghi al si Europan identecon."

Io analoga estas en tiu Tviter-konversacio; komenca pepo:
"La greka krizo, kiu fakte estas Europa krizo, rivelas, ke Europo bezonas lingvon komunan, por farighi unuigita ..."

Al miaj efektivaj demandoj Europe Espéranto ne respondas. Eviti klarajn kaj sincerajn respondojn estas miasperte trajto de multaj politikistoj (kaj tial homoj ne fidas je ili).

Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?

Lakiro (显示个人资料) 2015年7月8日下午3:34:56

En kio estas krizo?

akueck (显示个人资料) 2015年7月8日下午4:06:49

Lakiro:En kio estas krizo?
Bonan matenon!

Altebrilas (显示个人资料) 2015年7月9日下午5:54:09

akueck:

Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?
Ĝi ŝajnas forlasita.

akueck (显示个人资料) 2015年7月9日下午7:07:12

Altebrilas:
akueck:

Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?
Ĝi ŝajnas forlasita.
Se ghi estas forlasita, mi nun povas bone imagi la kialon:

Mian simplan demandon, chu ili kredas, ke EU-funkciuloj emos lerni Esperanton, ili ne respondis; pli precize: Ili prezentis ideologian kachon. Ankau mian alian demandon, t. e.: "Chu en EU kun Esperanto anstatau la angla, kiel lingvafrankao, estus draste malpli da krizo?", ili ne respondis (reage al ankau tio ili prezentis nur ion ideologian).

La respondeculo de tiu Tviter-konto agas tute tiel, kiel - lau "Esperanto sen mitoj" - ne agu tiuj, kiuj volas akceli Esperanton.

回到上端