Tin nhắn: 5
Nội dung: Esperanto
akueck (Xem thông tin cá nhân) 14:36:51 Ngày 08 tháng 7 năm 2015
"Ni savu Europon, ni adoptu Europan lingvon komunan, ni helpu al la Europanoj forghi al si Europan identecon."
Io analoga estas en tiu Tviter-konversacio; komenca pepo:
"La greka krizo, kiu fakte estas Europa krizo, rivelas, ke Europo bezonas lingvon komunan, por farighi unuigita ..."
Al miaj efektivaj demandoj Europe Espéranto ne respondas. Eviti klarajn kaj sincerajn respondojn estas miasperte trajto de multaj politikistoj (kaj tial homoj ne fidas je ili).
Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?
Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 15:34:56 Ngày 08 tháng 7 năm 2015
akueck (Xem thông tin cá nhân) 16:06:49 Ngày 08 tháng 7 năm 2015
Lakiro:En kio estas krizo?Bonan matenon!
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 17:54:09 Ngày 09 tháng 7 năm 2015
akueck:Ĝi ŝajnas forlasita.
Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?
akueck (Xem thông tin cá nhân) 19:07:12 Ngày 09 tháng 7 năm 2015
Altebrilas:Se ghi estas forlasita, mi nun povas bone imagi la kialon:akueck:Ĝi ŝajnas forlasita.
Tial al mi ankau Europe Espéranto, evidente Tviter-konto de Europa Esperanto-Unio, faras malbonan impreson. Kian impreson ghi faras al vi?
Mian simplan demandon, chu ili kredas, ke EU-funkciuloj emos lerni Esperanton, ili ne respondis; pli precize: Ili prezentis ideologian kachon. Ankau mian alian demandon, t. e.: "Chu en EU kun Esperanto anstatau la angla, kiel lingvafrankao, estus draste malpli da krizo?", ili ne respondis (reage al ankau tio ili prezentis nur ion ideologian).
La respondeculo de tiu Tviter-konto agas tute tiel, kiel - lau "Esperanto sen mitoj" - ne agu tiuj, kiuj volas akceli Esperanton.