본문으로

Demando pri esperanta gramatiko

글쓴이: OneOrEight, 2015년 7월 8일

글: 13

언어: Esperanto

nornen (프로필 보기) 2015년 7월 9일 오후 9:20:13

akueck:
nornen:
akueck:"Rikardo shatas paroli pri tio, studi Esperanton."
Tamen mi ĝis nun neniam aŭdis aŭ legis "pri tio, fari ion".
Ghenerale: Okaze de Esperanto tio, ke certa vortigo neniam estis uzata, ne nepre signifas, ke la koncerna vortigo estas malghusta Esperanto.

Speciale: Jen ekzemploj:
a) "'Temas ankau pri tio, informi instruistojn kaj lernantojn pri tiaj iniciatoj', diras ..."
(fonto).
b) "Tiel la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedajho"
(fonto).

Mi ne sukcesas konstati, ke tia vortigo estas malghusta Esperanto. Estas menciinde, ke okaze de "anstatau" kaj "por", kiel prepozicio, tia "tio" ne estas bezonata.
Dankon por la ekzemploj. Mi ne intencis aserti, ke tia konstruaĵo estas malĝusta, mi nur konstatis, ke mi ne konis ĝin. Nun mi konas ĝin kaj ĉiu-tage oni lernas ion novan.

sudanglo (프로필 보기) 2015년 7월 10일 오후 1:38:38

Pri + infinitivo estas malofta, sed oni provas trovi ekzemplojn de tiu uzo en la Tekstaro

Alico ne havis momenton en kiu pensi pri haltigi sin antaŭ ol ŝi trovis sin falanta

estas evidente treege teda laboro, ĉar temas pri kolekti spurojn, kompari listojn ..

La ideo pri aktivigi FEJO-n naskiĝis dum la “biero-kaj-babilado”-aj vesperoj de la Helsinka klubo

ĉu temas pri regi, ĉu pri esti regata?

Ili diras ke temas pri kompreni la bonon

DuckFiasco (프로필 보기) 2015년 7월 10일 오후 5:23:14

Ĉi tiun temon la PMEG plenplene traktas, kaj se vin ne forpelas gramatikeca lingvo, bonvolu legi pli ridulo.gif
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/i-verboj/kun_ro...

다시 위로