К содержанию

Mi estas bone

от nornen, 8 июля 2015 г.

Сообщений: 24

Язык: Esperanto

nornen (Показать профиль) 9 июля 2015 г., 22:09:39

En la verkoj de Zamenhof mi sukcesis trovi tiujn tipajn ekzemploj de adverboj malantaŭ est', estante la subjekto konkretaĵo:

[...] ĉu ŝi estas tie ĉi?
Ĉiam la infanoj estis kune [...]
Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren.
Ĝi estas for!

Inter tiuj adverboj estas lokaj adverboj (montrantaj lokon) kaj la verbo estas signifas troviĝi, kaj la adverbo kune.

Mi ne povis trovi adverbon, kiu esprimas kvaliton de la subjekto, kiel ekzemple koloron, grandecon, materialon, ktp.

Tiu malsameco estas semantika, tamen ankaŭ la semantiko estas gramatikero.

Ĉu iu konas Z'an citaĵon aŭ citaĵon de alia verkisto, kiu uzas ne-lokan adverbon je maniero paralela al "Mi estas bone."?

(Trovitaĵoj ĝis nun: kune)

----

Se fakte "mi estas bona" atribuas kvaliton al la subjekto, tamen "mi estas bone" priskribas la staton de la subjekto, kiel ni legu tiujn frazojn?

La patro estas sana. - Ĉu tiu frazo signifas, ke la patro estas sana persono, kiu ĉiam manĝas sane kaj enlitigas frue? Ĉu oni uzu "La patro estas sane" por diri, ke nuntempe la patro ne suferas ian malsanecon?

La mano de Johano estas pura. - Ĉu tio signifas, ke la mano de Johano havas la ĉiaman kvaliton de pureco? Ĉu oni prefereble uzu "La mano de Johano estas pure" por diri, ke li ĵus lavis la manojn?

Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. - Ĉu tio signifas, ke la pano de la alparolato estas ĝenerale malpli freŝa? Aŭ ke lia pano nun havas malpli freŝan staton ol la pano de la parolanto?

----
Ĉu estus ĝuste samlogike:
"La malgrande hundo nomiĝas Rekso." = la hundo estas ido kaj ankoraŭ kreskos
"La malgranda hundo nomiĝas Spajko." = la hundo estas hundo de malgranda hundraso

DuckFiasco (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 0:28:21

Sed ĉiuj el tiuj ĉi ekzemploj havas prepozician radikon. Ni devas konsideri la naturon de la radikon koncernatan, kiu regos la sekvan vortfaradon. Prepozicioj ŝajnas aparteni al iom speciala klaso, ĉar ili povas plenumi a-vortan rolon, e-vortan, kaj eble aliaj.

Ĉu ne estas pli simple diri, ke adverbigo de prepozicioj post "esti" montras lingvan apartaĵon ol tute memstaran uzon de adverboj? La samspeca distingo en la hispana lingvo troviĝas amplekse kaj ofte. Sed vi nek legos nek aŭdos "Mi estas sane."

* La PMEG subtenas ĉi tion:
e-vortoj por verboj kaj sub-frazoj: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...

* Ĉi tie staras: "Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron" http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...

"Mi estas bone" ne estas ebla ĉar ne plu temas pri maniero sed stato, kies rolon a-vorto plenumas. Tion la PMEG diras, kaj mia sperto kun la lingvo.

Jen mia opinio, almenaŭ.

nornen (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 1:31:43

DuckFiasco:Sed ĉiuj el tiuj ĉi ekzemploj havas prepozician radikon. Ni devas konsideri la naturon de la radikon koncernatan, kiu regos la sekvan vortfaradon. Prepozicioj ŝajnas aparteni al iom speciala klaso, ĉar ili povas plenumi a-vortan rolon, e-vortan, kaj eble aliaj.

Ĉu ne estas pli simple diri, ke adverbigo de prepozicioj post "esti" montras lingvan apartaĵon ol tute memstaran uzon de adverboj? La samspeca distingo en la hispana lingvo troviĝas amplekse kaj ofte. Sed vi nek legos nek aŭdos "Mi estas sane."

* La PMEG subtenas ĉi tion:
e-vortoj por verboj kaj sub-frazoj: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...

* Ĉi tie staras: "Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron" http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...

"Mi estas bone" ne estas ebla ĉar ne plu temas pri maniero sed stato, kies rolon a-vorto plenumas. Tion la PMEG diras, kaj mia sperto kun la lingvo.

Jen mia opinio, almenaŭ.
Dankon por via klara kaj detala respondo. Mi samopinias kun vi.

nornen (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 7:39:20

tommjames:
amigueo:ĉu oni povas kompreni ke "bone" signifas ke la infanoj estas bonaj nun sed ne ĉiam, ilia boneco ne estas stabila stato? mi ne fokusas la situacion, sed la staton de la infanoj.
En mia kompreno "bone" tie ne koncernas la bonecon de la infanoj (ĉu nun aŭ iam ajn), sed ke ili estas en bona stato aŭ situacio (nenio ĝenas ilin, ili estas kontentaj, distrataj, ktp), kaj ke tial ili ne ĝenos nin.
Amigueo alvenis al la sama konkuldo kiel vi.

Kirilo81 (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 8:46:33

nornen:En la verkoj de Zamenhof mi sukcesis trovi tiujn tipajn ekzemploj de adverboj malantaŭ est', estante la subjekto konkretaĵo:

[...] ĉu ŝi estas tie ĉi?
Ĉiam la infanoj estis kune [...]
Kio estis malsupre, flugis supren, kio estis supre, falis malsupren.
Ĝi estas for!

Inter tiuj adverboj estas lokaj adverboj (montrantaj lokon) kaj la verbo estas signifas troviĝi, kaj la adverbo kune.

Mi ne povis trovi adverbon, kiu esprimas kvaliton de la subjekto, kiel ekzemple koloron, grandecon, materialon, ktp.
Jes, kaj anstata cerbumi, kiel povus funkcii "mi estas bone" (tiaj frazoj ne ekzistas, krom ĉe Varankin, kiu estas konata por lingvaj fuŝoj), oni demandu sin, kiam aperas adverbo anstataŭ adjektivo post esti.
Tute klare estas ĉe lokindikoj, ĉar "ili estas ekstere" respondas ne la demandon "Kiaj ili estas?", sed "Kie?", do -e estas senchava.*
Do la ununura okazo vere klarigenda estas kune. Mi ne povas diri, al kiu demando respondas "la infanoj estis kune", ĉu "Kiaj?", "Kie?" aŭ "Kio?"? Laŭ PMEG kune signifas "samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu kun la alia", do ĝi havas kvazaŭ prononoman valoron. Ĉiuokaze temas miaopinie pri speciala okazo, de kiu oni ne ĝeneraligu.

*Posta aldono:
La sama principe validas por kvantoj: Tio estas multe ("Kiom?" ), sed ŝajne ne por tempopunktoj, ĉar al la demando "Kiam?" oni ne respondas per esti, sed per iu alia verbo (mi kontrolis en Tekstaro kun ĝustatempe/a kaj frue/a).

tommjames (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 9:22:00

DuckFiasco:"Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron" http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/fina...
Maniero de ago, sed "esti" estas unika speco de ago. Ĉiukaze PMEG parolas pri kio estas "normala", ne pri kio estas deviga. Povas esti ke la uzo en la ekzemplo de sudanglo estas nekutima, sed ĉu tio estas forta argumento kontraŭ ĝi? Laŭ mi la pli grava afero estas la komprenebleco. Nekutimaĵo ne ĉiam estas nekompreneblaĵo.

Kirilo81 (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 9:37:18

tommjames:Laŭ mi la pli grava afero estas la komprenebleco. Nekutimaĵo ne ĉiam estas nekompreneblaĵo.
Sed ĝuste pridubas mi, ĉu la frazo "la infanoj estas bone, ili ne ĝenos" estas komprenebla je tiu nuanco, kiun celas sudanglo. Por mi ĝi intuicie sonas kiel eraro, kaj mi neniel esprimus la enhavon tiel, sed uzus aliajn vortigojn kiel "kun la infanoj ĉio estas en ordo" k.s.

akueck (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 13:05:12

DuckFiasco:
"Mi estas bone" ne estas ebla ĉar ne plu temas pri maniero sed stato, kies rolon a-vorto plenumas.
Hm. Sed al la demando: "Kie vi estas?", mi ja povas respondi en ghusta Esperanto: "Mi estas bone", chu ne? Bone = en la bono.

Kirilo81 (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 13:10:26

akueck:Hm. Sed al la demando: "Kie vi estas?", mi ja povas respondi en ghusta Esperanto: "Mi estas bone", chu ne? Bone = en la bono.
Mi dubas, ĉu la analogio funkcias. La loka adverbo funkcias kutime nur kun vortoj, kiuj estas loko aŭ montras ĝin (urbo, hejmo, supre, en), kaj nura -e apenaŭ sufiĉas por elvoki tion sen aldona prepozicio (enbone) aŭ kunteksto (mi situas bone).

sudanglo (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 13:20:20

Bone, homoj. Ĉu tio estas tute, nun? (ĉu vi finis?)

Pardonu, mi devus diri 'ĉu tio estas tuta' (ha ha)

Наверх