Berichten: 12
Taal: Esperanto
Breto (Profiel tonen) 9 juli 2015 18:11:29
robbkvasnak:Fakte Esperanto jam havas iun formon ne ekzistanta ofte en okcidentaj lingvoj: Mi malfeliĉas = mi estas malfeliĉa. Kiam homoj lernas la "plenan Esperanton" ili vidas ke ĉiuj demandoj jam havas respondon. Nia kara Z profunde pripensis ĉion antaŭ pli ol 126 jaroj. Ni nur devas lerni apliki la plenan Esperanton - kaj tio estas klopodenda ago. La plena Esperanto ne venas post unu nokto aŭ eĉ post multaj jaroj. Tial ni bezonas lertajn aŭtorojn en multaj kampoj kaj fakoj. Oni ankoraŭ malkovras la trezorojn kaŝitajn en la multaj niveloj de nia lingvo.Bonvolu pardoni min, Robb, ĉar mia Esperanto restas malrapida kaj ekhaltema, do eble mi plene miskomprenis vian respondon. Tion dirite, post du legoj de via prozo (kaj malgraŭ mia ŝato de tiu imago kiun vi pentris), mi malsukcesis por kompreni tiel, kiel ĝi rilatas ĉi tiun fadenon aŭ ĝian temon. Kiu diris ke Esperanto iel ajn mankas ion ajn?
Esperanto similas al la tabulpleto aŭ paledo de koloroj de pentristo. La pentristo havas penikojn, skrapilojn, brosojn, siajn fingrojn, tukpecojn ktp kaj povas miksi la kolorojn kaj meti ilin sur kanvason. Ĉiu pentristo havas alian stilon. La pentraĵoj neniam samas, eĉ de la sama pentristo.
Do mia konsilo: ellernu tiom eble Esperanton. Legu verkojn en ĝi. Probu verki en ĝi. Inventu ĉion eblan kun la eroj de klasika Esperanto (Anna Löwenstein estas bona ekzemplo). TIAM, kaj nur TIAM pensu pri tio, kio viaopinie mankas en Espernato. Mi kredas ke vi trovos ke mankas malmulto - ke multaj ideoj jam estis plenumitaj.
mbalicki (Profiel tonen) 9 juli 2015 18:47:30
Breto:Tio estas nur la litero „k” kun la vosteto de litero „j”. Tiun projekton mi mem kreis, laŭ la inspiro de la originala greka mallongigo, ĉar el la greka havas ni esperante vorton „kaj”.mbalicki:Kaj tiel manskribante mi preferas mallongigi esperantan „kaj” ne kiel „k.” (certe ne kiel „k”), sed kiel la unika ligaĵo „”.Kie devenis tiun signon? Mi neniam vidis ĝin antaŭe, sed ĝi aspektas tre interese.
Latine oni volis skribi et (esp.: kaj) pli rapide kaj pli mallonge, do iuj elpensis metodoj skribi ĝin kiel la unu signo:
Simile greke oni ne volis la tutan και (esp.: kaj), do iuj elpensis skribi ĝin kiel nur la unua litero „κ” kun la aldonita linieto sube: „Ϗ, ϗ, ϗ̀, ⳤ”
Do, simile al la greka, mi decidis uzi tiun signon, kiel la mallongigo de „kaj”, ĉar ne plaĉas al mi uzi enigman solan literon „k”, kaj logika „k.” estas nur unu ĥaraktro pli mallonga ol la tuta „kaj”. Sed, certe, mia metodo funkcias nun manskribite aŭ komputile nur per la bildo.