Skip to the content

Demandoj pri Mallongigoj, ĝeneralaj kaj specifaj pri "esti"

by Breto, July 8, 2015

Messages: 12

Language: Esperanto

Breto (User's profile) July 8, 2015, 9:43:57 PM

(Mi jam bedaŭras ĉi tiun fadenon.)

Klarigo 1: Laŭ mi, mi ankoraŭ estas komencanto. Mi bonvenigos afablan korektadon pri mia Esperanto. (Bonvolu noti la substrekon.)

Klarigo 2: La jenaj estas honestaj demandoj, kaj ne estas proponoj aŭ reformoj! Mi ne povas sufiĉe emfazi tion. Ĝin inspiris tiu alia fadeno en la angla forumo, kiu nun iĝis grandegan amason fuŝardan. Mi ŝatus, se ĉi tiu fadeno povus resti interparoladon ĝentilan kaj racian.

Mi komprenas, ke iuj vortoj povas mallongiĝi per streketo "-". Ekzemple: Doktoro > D-ro, Sinjoro > S-ro. Eĉ Esperanton mi vidis tiel, kiel "E-on". Do jen la ĝenerala demando: Kie devenis tiu mallongiga maniero? Mi ne povis trovi ĝin en la dek ses reguloj de la Fundamento.

Jen la dua, pli specifa demando: Ĉu iu ajn vorto povus mallongiĝi tiel (se komprenebla per kunteksto)? Ekzemple, ĉu "estas" iĝus "e-as" aŭ eĉ "e-s", se ĝia signifo estas kuntekste klara? Aŭ ĉu tia mallongigo malĝustas? Kial aŭ kial ne? Kiuj estas la reguloj pri mallongigoj per streketo?

Rujo (User's profile) July 8, 2015, 11:00:56 PM

Breto:
Mi komprenas, ke iuj vortoj povas mallongiĝi per streketo "-". Ekzemple: Doktoro > D-ro, Sinjoro > S-ro. Eĉ Esperanton mi vidis tiel, kiel "E-on". Do jen la ĝenerala demando: Kie devenis tiu mallongiga maniero? Mi ne povis trovi ĝin en la dek ses reguloj de la Fundamento.
Pri mallongigoj iru al Vikipedio.

mbalicki (User's profile) July 9, 2015, 12:02:47 AM

Ne ekzistas precizaj reguloj pri interpunkcio en esperanto, do kompreneble oni povas uzi interpunkcion de sia denaska lingvo. Ankaŭ mallongigoj devas esti traktata kiel la parto de interpunkcio, ĉar ni ne havas regulojn, sed nur rekomendojn devenantaj de Zamenhof kaj aliaj bonaj esperantistoj.

Breto:Mi komprenas, ke iuj vortoj povas mallongiĝi per streketo "-". Ekzemple: Doktoro > D-ro, Sinjoro > S-ro. Eĉ Esperanton mi vidis tiel, kiel "E-on". Do jen la ĝenerala demando: Kie devenis tiu mallongiga maniero? Mi ne povis trovi ĝin en la dek ses reguloj de la Fundamento.
Tio estas la tradicio de skribadaj mallongigoj (lat. abbreviatio) uzitaj en la malnovepoko kaj mezepoko (unue en la latina kaj poste en la greka kaj la malnovnordlana). Ekzistis tiam tri metodoj de tio: suspendo (lat. abbreviatio per suspensionem), kuntiro (lat. abbreviatio per contractionem) kaj signoj de mallongigo (lat. signum abbreviationis).

Suspendo estas kiam oni skribas nur kelkajn komencajn literojn de vorto kaj forlasas skribado de ceteraj (do oni suspendas skribadon). Oni markis, ke ne skribas oni aliajn literojn aŭ per tripunkto „…”, aŭ per longa streko „—”, aŭ per ia signo de mallongigo, sed nuntempe kutime oni markas tion per punkto „.”. Tiel latine „requiescat in pace” estiĝas R.I.P., angle „Reverend” estiĝas „Rev.” kaj esperante „ĉirkaŭ” estiĝas „ĉ.”.

Kuntiro estas kiam oni skribas nur komenco kaj fino de vorto (tiel estas pure, tamen foje oni uzas malpuran kuntiron, kiam oni skribas ankaŭ iaj literoj el la mezo de vorto). Unue oni markis tiun forlason per longa streko „—”, sed en multaj lingvoj nun oni markas tion neniel. Ŝajne en esperanto oni volas skribi nedubasence, do oni skribas streketon en la loko de forlasitajn literojn. Tiel aŭ alie: angle „doctor” estiĝis „d—r” kaj nuntempe estiĝas „dr” (malgraŭ iuj mallogike skribas „dr.” kun punkto) kaj esperante „Sinjoro” estiĝas „S—ro” aŭ „S-ro”.

Breto:Jen la dua, pli specifa demando: Ĉu iu ajn vorto povus mallongiĝi tiel (se komprenebla per kunteksto)? Ekzemple, ĉu "estas" iĝus "e-as" aŭ eĉ "e-s", se ĝia signifo estas kuntekste klara? Aŭ ĉu tia mallongigo malĝustas? Kial aŭ kial ne? Kiuj estas la reguloj pri mallongigoj per streketo?
Teorie, iu ajn vorto. Sed oni nepre memoru bone, ke tro multe da mallongigoj aŭ mallongigoj nenormalaj estigas lingvon malfacila kaj nekomprenebla.

PS Pardonu, ke mi iam uzas neesperantan fonton, sed ne ĉiam mi ion ajn eblis trovi.

amigueo (User's profile) July 9, 2015, 12:27:36 AM

kuntiriĝoj de esperanto estas luda defio:

mi estas = mE = mas = m'as
vi estas = vE = vas = v'as
li estas = lE = las = l'as
ŝi estas = ŝE = ŝas = ŝ'as
oni estas = oE = oas = o'as
ĝi estas = ĝE = ĝas = ĝ'as
ni estas = nE = nas = n'as
ili estas = iE = ias = i'as

nur ludo!

mbalicki (User's profile) July 9, 2015, 12:37:33 AM

amigueo:kuntiriĝoj de esperanto estas luda defio. nur ludo!
Eble provu vian ludon en la „Pri ĉio cetera” parto de tiu ĉi forumo. Estas tie multe da aliaj ludoj, sed mi opinias ke via ne havus multajn partoprenantojn. lango.gif

orthohawk (User's profile) July 9, 2015, 12:37:55 AM

Breto:(Mi jam bedaŭras ĉi tiun fadenon.)
hehe

Breto:Klarigo 1: Laŭ mi, mi ankoraŭ estas komencanto. Mi bonvenigos afablan korektadon pri mia Esperanto. (Bonvolu noti la substrekon.)

Klarigo 2: La jenaj estas honestaj demandoj, kaj ne estas proponoj aŭ reformoj! Mi ne povas sufiĉe emfazi tion. Ĝin inspiris tiu alia fadeno en la angla forumo, kiu nun iĝis grandegan amason fuŝardan. Mi ŝatus, se ĉi tiu fadeno povus resti interparoladon ĝentilan kaj racian.

Mi komprenas, ke iuj vortoj povas mallongiĝi per streketo "-". Ekzemple: Doktoro > D-ro, Sinjoro > S-ro. Eĉ Esperanton mi vidis tiel, kiel "E-on". Do jen la ĝenerala demando: Kie devenis tiu mallongiga maniero? Mi ne povis trovi ĝin en la dek ses reguloj de la Fundamento.
Mallongigoj aperis en tempo kiam ne ekzistis komputilo aŭ eĉ maŝinskribilo. Ĉion oni skribis mane. Nuntempe ni ne efektive bezonas mallongigi vortojn. Tio dirita, "S-ro" k. a. (kaj aliaj) ankoraŭ estas elparolataj kiel la plena vorto: oni skribas/legas "S-ro" sed diras "Sinjoro" ktp.

Do, la mallongigoj kiel la sekvantaj:

Breto:Jen la dua, pli specifa demando: Ĉu iu ajn vorto povus mallongiĝi tiel (se komprenebla per kunteksto)? Ekzemple, ĉu "estas" iĝus "e-as" aŭ eĉ "e-s", se ĝia signifo estas kuntekste klara? Aŭ ĉu tia mallongigo malĝustas? Kial aŭ kial ne? Kiuj estas la reguloj pri mallongigoj per streketo?
en realeco ne necesas, sed se (kaj tio estas granda "se" ) oni bezonas uzi la mallongigo (kiel ĉi tie en Lernu, kie oni havas nur limigitan nombron da (de?) literoj) mi supozas se la kunteksto klarigas kiu verbo estas intencata/ita. sed mi konsiderus ĉi tiun uzon kiel poezia uzo: ne uzu ĝin en ĉiutaga komuniko.

mbalicki (User's profile) July 9, 2015, 1:58:11 AM

Mi ĵus ekkonsciis, ke mi ne klarigis pri la tria metodo de mallongigoj:

Signo de mallongigo estas unika signo (kutime: litero iom modifita aŭ litero kun aldonitaj simboloj), kiu anstataŭas iun silabon. Tiel: latine „et” estiĝas „&”, greke „και” estiĝas „ϗ”. Kaj tiel manskribante mi preferas mallongigi esperantan „kaj” ne kiel „k.” (certe ne kiel „k”), sed kiel la unika ligaĵo „externalImage.png”.

Breto (User's profile) July 9, 2015, 4:00:22 PM

Dankon, ĉiuj, por la ligiloj kaj klarigoj!

Dankon ankaŭ por ne ŝanĝiĝi al tiaj monstraj fidevotuloj kiuj formordus mian kapon pro miaj demandoj. okulumo.gif

(Mi ne certas, ke la angla frazeto "to bite one's head off" povas kompreneble tradukiĝi, sed espereble la signifo estas klara.)

mbalicki:Kaj tiel manskribante mi preferas mallongigi esperantan „kaj” ne kiel „k.” (certe ne kiel „k”), sed kiel la unika ligaĵo „externalImage.png”.
Kie devenis tiun signon? Mi neniam vidis ĝin antaŭe, sed ĝi aspektas tre interese.

erinja (User's profile) July 9, 2015, 4:24:43 PM

Skribaj mallongigoj estas tute diversa temo de lingvaj mallongigoj. Oni uzas ilin pro pigreco aŭ pro manko de literoj aŭ spaco (ekz. dum oni sendas telegrafon aŭ moderne, tekst-mesaĝon).

Do "l'arbo" estas lingva mallongigo, oni efektive prononcas tion "larbo", kaj laŭ la fundamento oni rajtas fari tiun mallongigon. Tamen "s-ro" prononciĝas normale, "sinjoro", kaj ne kiel "sro".

Kiel oni diras, por tiaj skribaj mallongigoj oni estas limigita laŭ komprenebleco. "E-o" kaj "E-istoj" estas mallongigoj facile komprenataj ĉar esperantistoj ofte diskutas Esperanton kaj aliajn esperantistojn. Tamen se mi skribus pri "k-oj", mi pensas ke vi ne komprenus pri kio mi parolas (Komputiloj, ĉu ne?? aŭ eble kamaradoj, se mi skribas en komunisma junulara gazeto?).

En sms-mesaĝado, en rapida skribado de notoj por si mem, oni povus havi multajn neformalaĵojn. Mi mem uzas "k" por "kaj" en tiaj cirkonstancoj (ŝajnas al mi pli facile skribi la vorton "kaj" ol skribi tiun komplikan simbolon por la signifo!) Pli malpli kiel okazas nacilingve, ĉu ne? Oni povus skribi "+" por signifi "kaj", kaj en neformala noto por si mem estas senprobleme, sed oni ne skribus tion en eseo, kaj kredeble ankaŭ ne en skribaĵo de reta diskuto, krom se oni estas elstare mallaborema!

robbkvasnak (User's profile) July 9, 2015, 5:11:01 PM

Fakte Esperanto jam havas iun formon ne ekzistanta ofte en okcidentaj lingvoj: Mi malfeliĉas = mi estas malfeliĉa. Kiam homoj lernas la "plenan Esperanton" ili vidas ke ĉiuj demandoj jam havas respondon. Nia kara Z profunde pripensis ĉion antaŭ pli ol 126 jaroj. Ni nur devas lerni apliki la plenan Esperanton - kaj tio estas klopodenda ago. La plena Esperanto ne venas post unu nokto aŭ eĉ post multaj jaroj. Tial ni bezonas lertajn aŭtorojn en multaj kampoj kaj fakoj. Oni ankoraŭ malkovras la trezorojn kaŝitajn en la multaj niveloj de nia lingvo.
Esperanto similas al la tabulpleto aŭ paledo de koloroj de pentristo. La pentristo havas penikojn, skrapilojn, brosojn, siajn fingrojn, tukpecojn ktp kaj povas miksi la kolorojn kaj meti ilin sur kanvason. Ĉiu pentristo havas alian stilon. La pentraĵoj neniam samas, eĉ de la sama pentristo.
Do mia konsilo: ellernu tiom eble Esperanton. Legu verkojn en ĝi. Probu verki en ĝi. Inventu ĉion eblan kun la eroj de klasika Esperanto (Anna Löwenstein estas bona ekzemplo). TIAM, kaj nur TIAM pensu pri tio, kio viaopinie mankas en Espernato. Mi kredas ke vi trovos ke mankas malmulto - ke multaj ideoj jam estis plenumitaj.

Back to the top