К содержанию

Serĉilo ne funkcias por mi

от Christa627, 10 июля 2015 г.

Сообщений: 2

Язык: Esperanto

Christa627 (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 0:26:04

Mi volis trovi antaŭan fadenon, do mi serĉis unu vorton, senrezulte. Do mi serĉis rilatan vorton, same senrezulte. Do, mi provis la plej oftan vorton, kiun mi povis pripensi. Certe tiu vorto troviĝas. Do, evidente estas ia teĥnika eraro, aŭ en mia poŝtelefono, aŭ en la retejo.

nornen (Показать профиль) 10 июля 2015 г., 1:34:15

La samo okazas ĉe mi kaj -mi supozas- ĉe ĉiuj.

Google migrigis sian serĉmaŝinon CSE (custom search engine) de google.com/cse al cse.google.com.

Ŝajne tiu ĉi retejo daŭre uzas la malaktualan kaj nun ne plu funkciantan URL'on. Tamen tio estas nur konjekto.

Ĉu tio estas unu el la unuaj naskdoloroj de la nova lernu, aŭ unu el la unuaj mortdoloroj de la malnova lernu?

----
Nerilate: Mi ĵus legis iom de la js-kodon de lernu, kaj mi lernis denove, ke ne estas aĵo pli konstanta ol provizoraĵo:

lernu.net/js/funkcioj.js:// Tiun ĉi funkcion ni povos iam forpreni - eble en Februaro 2008

Наверх