본문으로

LA INTERNA ZAMENHOFA IDEO ESTAS LA SAMA OL LA INTERNA IDEO DE LA RELIGIOJ.

글쓴이: Francisko1, 2008년 1월 30일

글: 21

언어: Esperanto

Paulinho (프로필 보기) 2010년 7월 25일 오후 10:16:48

La interna zamenhofa ideo estas la sama ol la interna ideo de la religioj...

Mi konsentas...

Laŭ mi, vera religio estas konstruado de pontoj tra la homoj kiel faris Damien de Molokai...

Esperanto esta belega ponto... Sekve....

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 7월 25일 오후 10:27:01

Por onĉjo Zam la plej grava afero ne estis la lingvo internacia "esperanto" (li eĉ konsilis ke oni adoptu alian lingvon se tiu estos oficialigata) sed la homaranismo kiu estas iu neŭtrala religio kaj kiu hodiaŭ estus rigardata kiel naiva fantaziaĵo...

R2D2! (프로필 보기) 2010년 7월 31일 오후 8:13:09

Senegaùlo:Por onĉjo Zam ...
¿Onĉjo Zam? Ne temas pri Usono!

Glaux (프로필 보기) 2010년 8월 1일 오후 12:17:30

Vi tute pravas. Laŭ Zamenhof, esperanto estis ilo por Homaranismo. En sia Parolado en la 2a Universala Kongreso (Ĝenevo 1906) li laŭte kaj klare kontraŭiĝis kontraŭ la ideo "esperanto, nur lingvo". Li diris : "ni indigne dissŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por esperanto, ni neniiĝos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

Sed ĉu homaranismo estas religio? Mi ne scias. Eble. Tio dependas de la adoptita difino de la vorto "religio". Persone, mi ekopinias ke Homaranismo (kaj ĝia interna ideo) estas la ununura neŭtraleco de esperanto. Sed bedaŭrinde, la Kongreso de Bulonjo decidis ke esperanto estis "nur lingvo", malplena konkaĵo kiun oni rajtas plenigi per kio ajn. Jen la "neŭtraleco" de la nuna movado: esperanto kiel kia ajn lingvo.

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 8월 2일 오후 1:37:56

Konsiderinte ke en ĝi estis dio (suprema spirita ulo), paradizo (la neŭtrala mondo sen nacioj nek militoj), profeto/kreinto (Zamenhof) kaj evangelio/rimedo (esperanto), vi povas taksi ĝin religio...

"A la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion / sub la sankta signo de l'espero..."

Laŭ mi religioj ne estas nur striktasence sed ankaŭ marksismo, jakobinismo, esperantismo kaj aliaj...

dobri (프로필 보기) 2010년 8월 3일 오후 6:51:17

Senegaùlo:Konsiderinte ke en ĝi estis dio (suprema spirita ulo), paradizo (la neŭtrala mondo sen nacioj nek militoj), profeto/kreinto (Zamenhof) kaj evangelio/rimedo (esperanto), vi povas taksi ĝin religio...

"A la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion / sub la sankta signo de l'espero..."

Laŭ mi religioj ne estas nur striktasence sed ankaŭ marksismo, jakobinismo, esperantismo kaj aliaj...
Dume mi opiniis min ateisto. Nun videblas, ke mi tamen estas religiano.

zan (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오전 9:37:00

Kiam mi komencis lerni Esperanton, ŝajnis al mi, ke Esperanto similas al religio. Kompreneble Esperanto ne havas sian propran Dion(aŭ diojn), kvankam en "La Espero" oni kantas "sankta...". Tamen komence ŝajnis al mi, ke ĉiuj esperantistoj kredas pravecon de Zamenhof kaj rigore unuiĝas sub la ideo de "homaranismo". Pro tio mi sentis, ke esperantistoj similas al religianoj, sekve, Esperanto similas al religio. Nun mi scias, ke tio estas mia erara kompreno. Esperantistoj malsamas unu al alia. Iliaj opinioj eĉ pri Esperanto devas esti malsamaj. Iuj, kiuj dubas la utilecon de Esperanto, ankaŭ uzas Esperanton. Tio interesas min. rideto.gif

Glaux (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오전 11:58:51

Respondo al Zan: persone, mi lernis esperanton kaj eksciis multe pli poste pri ĝiaj religiaj aspektoj. Mi unue aliĝis al la komuna bulonja opinio pri neŭtraleco laŭ kiu esperanto estus "nur lingvo", malplena ujo al kiu oni povus elverŝi kion ajn laŭplaĉe, ultime eĉ "Mein Kampf". Sed nun, post legado de la "Parolado en la 2a Universala Kongreso", Ĝenevo, 28a de aŭgusto 1906, mi pli bone komprenas Zamenhofon, kaj ekopinias ke se esperanto estas ja nur lingvo kiel kia ajn alia lingvo, ĝi nur povos daŭre ripeti la homaraĉon kiun Zamenhof celis plibonigi. Sen la iela ĉeesto de la interna ideo en esperanto, tiu lingvo ne estas pli interesa ol kia ajn alia lingvo. Kompreneble, mi ne konsentas kun la naivaj detaloj de homaranismo (pri la universaligebleco de la nocio de Dio, ekzemple). Sed bulonjismo ŝajnas nun al mi skizofrenia vojo en kiu oni celas "neŭtraligi" la lingvon, kaj samtempe survestigi al ĝi diskretan moralon kiu rekte devenas de... homaranismo, sed de homaranismo pli kaj pli sendanĝera.

Senegaùlo (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오후 4:42:22

dobri:
Senegaùlo:Konsiderinte ke en ĝi estis dio (suprema spirita ulo), paradizo (la neŭtrala mondo sen nacioj nek militoj), profeto/kreinto (Zamenhof) kaj evangelio/rimedo (esperanto), vi povas taksi ĝin religio...

"A la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion / sub la sankta signo de l'espero..."

Laŭ mi religioj ne estas nur striktasence sed ankaŭ marksismo, jakobinismo, esperantismo kaj aliaj...
Dume mi opiniis min ateisto. Nun videblas, ke mi tamen estas religiano.
Religii estas anstataŭi la realan mondon (infera) per alia fantazia mondo (supera)...
La evangelio ne religiis (nur la disĉiploj tion faris) ĉar la regno de Dio ja estis la reala nuno...

Glaux (프로필 보기) 2010년 8월 4일 오후 11:20:14

Francisko1:KONSIDERANTE LA RELIGIOJN LAŬ ĜIA PLEJ SUPERA SIGNIFO
Kio estas tiu "plej granda signifo"?

다시 위로