Sadržaj

Barata Ĉefministro Parolis 17 Lingvojn

od Demian, 10. srpnja 2015.

Poruke: 2

Jezik: Esperanto

Demian (Prikaz profila) 10. srpnja 2015. 04:54:33

Antaŭ kelkaj minutoj, kunlaboranto el Suda Barato diris al mi, ke eksa Barata Ĉefministro P. M. Narsimha Rao estis poligloto. Mallonga serĉado sur interreto montras, ke li pravas. Laŭ lia vivskizo sur la oficiala, registara retejo de barataj ĉeministroj li tradukis inter marata, telugua, kaj hinda. Laŭ angla gazeto The Telegraph, li parolis anglan, germanan, francan, kaj hispanan. Barata gazeto The Deccan Herald aldonas urduan al la miksaĵo. Laŭ la

La kunlaboranto asertas, ke Rao parolis 30 lingvojn. Tio eble estas troiĝo. Laŭ gazeto The Hindu, li parolis 17 lingvojn. La Franca Vikipedio kredigas legantojn, ke Rao scipovis konversaci 13 lingvoje. La Angla Vikipedio aldonas liston kun tiuj ĉi nomoj:

urdua (hindustana)
angla
araba
bengala
franca
germana
guĝarata
hinda (hindustana)
hispana
marata
orija
persa
tamila
telugua

Kvankam mi ne scias, kiom lingvojn li posedis, mi pensas, ke estas rimarkinde por estro de iu nacio gajni kapablon paroli multajn lingvojn.

Kion vi pensas? Ĉu vi scias pri gepolitikistoj, kiu konversacias kelklingve?

huberte (Prikaz profila) 10. srpnja 2015. 18:41:44

Mi opinias, ke vi pravas, White knight!
Dek sep lingvoj! Estas eksterkutima.

Natrag na vrh