目次へ

Telikeco/netelikeco kaj perfektivo/imperfektivo

michaleo,2015年7月12日の

メッセージ: 35

言語: Esperanto

tommjames (プロフィールを表示) 2015年7月18日 12:16:21

sudanglo:Kiel Z komentis en Lingvaj Respondoj estas diferenco inter la muso kuris la sub la liton kaj la muso kuris al sub la lito.
Z diris ke la akuzativo povas havi la ideon de atingo de celo, ne ke ĝi ĉiam havas aŭ devas havi. Klare "kuris al la domo" estus pli bona ol "kuris en la domon" se li neniam efektive atingis la domon, sed la fakto ke ekzistas pli bonaj esprimomanieroj ne signifas ke la pridiskutata formo estas tro stranga.

Tempodivalse (プロフィールを表示) 2015年7月18日 13:02:31

-->kuris en la domon = бежал в дом

^ En la rusa ekvivalento, l'akuzativo forte implikas ke li atingis la domon kaj finis sian moviĝon ene de la domo. Tamen, se ni volas tute klarigi tion, ni povas diri:

--> enkuris en la domon = вбежал в дом

^ La prepozicia afikso ne permesas dusencon.

-->kuris al la domo = бежал к дому

^ Ĉi tie, li ne eniris la domon; li nur alproksimiĝis (ne estas memevidente tamen, ĉu li atingis la eksteron de la domo, ĉu li eĉ ne finis l'alproksimiĝadon).

Mi interpretus ĉi tiujn frazojn en Esperanto same kiel en la rusa; kaj al mi ĉiam ŝajnis, ke tio estas la norma (ĝusta) kompreno - mi apenaŭ ekdubis. Ĉu estas alie?

Miland (プロフィールを表示) 2015年7月18日 21:01:01

michaleo:
.. Estas E-istoj, eble la plimulto, por kiuj (4) estas kontraŭdiro: (4) Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Por tiuj lingvouzantoj, “kuri en la domon” .. nepre signifas, ke Roberto atingis la domon.
Mi feliĉe konsentas kun tiu plimulto. Ne eblus Roberto kuri en la domon, se li ne stingus la enon; li nur kurus al la domo.

Prifajfindas "telikeco" miaopinie, se ĝi nek estas en la PIV, nek havis influon en la E-a komunumo.

michaleo (プロフィールを表示) 2015年7月19日 0:42:02

Miland:
michaleo:
.. Estas E-istoj, eble la plimulto, por kiuj (4) estas kontraŭdiro: (4) Roberto kuris en la domon, sed falis kaj ne atingis la domon.
Por tiuj lingvouzantoj, “kuri en la domon” .. nepre signifas, ke Roberto atingis la domon.
Mi feliĉe konsentas kun tiu plimulto. Ne eblus Roberto kuri en la domon, se li ne stingus la enon; li nur kurus al la domo.

Prifajfindas "telikeco" miaopinie, se ĝi nek estas en la PIV, nek havis influon en la E-a komunumo.
Telikeco aŭ netelikeco de verbo ne estas io konstanta kaj parte dependas de kunteksto. Verdire ne eblas anticipi ĉiujn eblajn uzojn de iu vorto. Sed konscie aŭ nekonscie vortoj estas uzataj telikece aŭ netelikece kaj tio estas fakto, ne imagaĵo.

tommjames (プロフィールを表示) 2015年7月19日 17:29:11

michaleo:konscie aŭ nekonscie vortoj estas uzataj telikece aŭ netelikece kaj tio estas fakto, ne imagaĵo
Jes mi konsentas. Ĉu aŭ ne la koncepto estas vaste konata en Esperantujo, ĝi estas valora lingvistika koncepto kiu ne prifajfindas nur pro manko al PIV. Oni povas bone paroli Esperanton sen zorgi pri tiaj aferoj, sed la sama direblas pri multe da lingvistikaj ideoj.

Ke "kuris en la domon" nepre enhavas la ideon de atingo (kaj ke, sekve, estus klara kaj nekontestebla eraro uzi tiun esprimon kiam atingo ne okazis) estas laŭ mi nur ekstremismo. Oni povas diri ke la atingo estas la plej ofta kaj natura implico, kaj sekve ke la esprimo estas "defaŭlte telika", sed miaopinie tio neniel malpermesas netelikan uzon, kiel tiu pridiskutata. Ĝi eble estas ĉe la rando de akceptebla uzo, sed laŭ mi ĝi estas facile pravigebla (kaj jam pravigita).

先頭にもどる