Al la enhavo

Ĉielon!

de Trevster35, 2015-julio-13

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Trevster35 (Montri la profilon) 2015-julio-13 11:43:25

Mi min demandas kial la "n" ekzistas en la vorto "Ĉielon!".

Rujo (Montri la profilon) 2015-julio-13 11:55:43

Ĉu vi povas citi frazon?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-13 12:33:54

Anstataŭigo de prepozicio ekz-e mi klamas al "Ĉielo"; mi klamas Ĉielon; aŭ mi vokas "Ĉielon." mallongigo= Ĉielon!

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-julio-13 12:45:10

"klami = plurvoĉe krii"

Vinisus:mi klamas
Mi gratulas pro via eksterordinara talento! okulumo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-13 15:27:40

Kirilo81:"klami = plurvoĉe krii"

Vinisus:mi klamas
Mi gratulas pro via eksterordinara talento! okulumo.gif
Mi dubas! Ĉu temas pri laŭdo aŭ mokado? ridulo.gif Ne forgesu: "Bonan tagon", "Koran dankon"...

Miland (Montri la profilon) 2015-julio-14 07:54:59

Trevster35:Mi min demandas kial la "n" ekzistas en la vorto "Ĉielon!".
Ŝajnas instigo al religiaj homoj prepari aŭ strebi al Ĉielo. Ĉielo do estas la rekta objekto de ilia agado, kvankam la verbo ne estas eksplicita. Pro tio, oni uzas la akuzativan finaĵon "n".

Kirilo81 (Montri la profilon) 2015-julio-14 08:28:04

Vinisus:Mi dubas! Ĉu temas pri laŭdo aŭ mokado?
Nur vere malforta kaj amikeca mokado, ĉar estas kontraŭdiro inter "plurvoĉe", kiu implicas kelkajn personojn, kaj singulara "mi". okulumo.gif

Reen al la supro