目次へ

Ĉielon!

Trevster35,2015年7月13日の

メッセージ: 7

言語: Esperanto

Trevster35 (プロフィールを表示) 2015年7月13日 11:43:25

Mi min demandas kial la "n" ekzistas en la vorto "Ĉielon!".

Rujo (プロフィールを表示) 2015年7月13日 11:55:43

Ĉu vi povas citi frazon?

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年7月13日 12:33:54

Anstataŭigo de prepozicio ekz-e mi klamas al "Ĉielo"; mi klamas Ĉielon; aŭ mi vokas "Ĉielon." mallongigo= Ĉielon!

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2015年7月13日 12:45:10

"klami = plurvoĉe krii"

Vinisus:mi klamas
Mi gratulas pro via eksterordinara talento! okulumo.gif

Vinisus (プロフィールを表示) 2015年7月13日 15:27:40

Kirilo81:"klami = plurvoĉe krii"

Vinisus:mi klamas
Mi gratulas pro via eksterordinara talento! okulumo.gif
Mi dubas! Ĉu temas pri laŭdo aŭ mokado? ridulo.gif Ne forgesu: "Bonan tagon", "Koran dankon"...

Miland (プロフィールを表示) 2015年7月14日 7:54:59

Trevster35:Mi min demandas kial la "n" ekzistas en la vorto "Ĉielon!".
Ŝajnas instigo al religiaj homoj prepari aŭ strebi al Ĉielo. Ĉielo do estas la rekta objekto de ilia agado, kvankam la verbo ne estas eksplicita. Pro tio, oni uzas la akuzativan finaĵon "n".

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2015年7月14日 8:28:04

Vinisus:Mi dubas! Ĉu temas pri laŭdo aŭ mokado?
Nur vere malforta kaj amikeca mokado, ĉar estas kontraŭdiro inter "plurvoĉe", kiu implicas kelkajn personojn, kaj singulara "mi". okulumo.gif

先頭にもどる