Vivi sen mono, ktp
af grindelwald, 13. jul. 2015
Meddelelser: 9
Sprog: Esperanto
grindelwald (Vise profilen) 13. jul. 2015 20.47.07
Lastatempe mi pensas pli pri ĉi tiu vivmaniero. Multaj homoj estas tro dependaj kaj enŝuldigas sin nenecese, tiel kreas povran kvaliton de vivo.
Nun estas pli facile ol iam vivi sen mono, sen kalkuloj, sen ŝuldoj. Mi pensis, ke ĉar pluraj esperantistoj estas "verdaj", eble iom da ili vivas tiamaniere.
Ĉiukaze, mi scivolas kion vi pensas pri ĝi. Ĉu vi pensas, ke vi povus vivi tiamaniere? Aŭ eble vi konas iun, kiu jam vivas tiamaniere. Diru al mi viajn pensojn!
Vinisus (Vise profilen) 13. jul. 2015 20.59.29
ustra (Vise profilen) 13. jul. 2015 21.32.17
Verŝajne ne ĉiu scias, ke ni (kutime) rajtas enkonduki nian propran monsistemon. Tiaj monsistemoj estas regione limigitaj. Ne nur Grekio havas tiajn alternativajn sistemojn. Sed la pasinteco montras, ke kiam ajn alternativaj monsistemoj sukcesis kaj kreskis, la estroj intervenis kaj haltigis la bone funkciantan alternativon.
Mi pensas, ke la plej saĝa alternativo fakte estas ĉesi uzi monon.
Epovikipedio (Vise profilen) 13. jul. 2015 21.59.54
nornen (Vise profilen) 13. jul. 2015 22.35.10
Se vi naskiĝis malriĉa, kaj ne posedas tereron, do kie vi semos, kie vi ĉasos, el kio vi generos energion?
Ĉi tie en Gvatemalo, la plejparto de la homoj naskiĝas, vivas kaj mortas en malriĉeco. Ili ne havas la rimedojn por decidi ne dungi sin kaj vivi "off the grid". Tia ĉi vivmaniero, same kiel vegetarianismo, veganismo, ktp, estas ŝatokupoj de riĉuloj.
Vinisus (Vise profilen) 13. jul. 2015 22.47.19
grindelwald (Vise profilen) 14. jul. 2015 01.46.57
nornen:Tiu "Living off the grid" ŝajnas al mi afero, kiun nur povas fari riĉaj homoj.Vi pravas, iagrade. Sed mi pensas ke povas esti ekvilibro. Kvankam ili estas iom malriĉaj, ili ankaŭ vivas sendepende. Ili estas riĉaj en iom da aĵoj kaj malriĉaj en aliaj. Ekzemple, ili povas kreskigi iliajn proprajn legomojn, sen kemiaĵoj. Kelkfoje, ili havas teron kaj neniam devas pagi lupagon. Eĉ ili povas konstrui iliajn proprajn hejmojn malmultekoste, per trovitaj materialoj. Plejparte ili jam vivas sendepende, ĉar la registaro ne ĝenas ilin.
Se vi naskiĝis malriĉa, kaj ne posedas tereron, do kie vi semos, kie vi ĉasos, el kio vi generos energion?
Ĉi tie en Gvatemalo, la plejparto de la homoj naskiĝas, vivas kaj mortas en malriĉeco. Ili ne havas la rimedojn por decidi ne dungi sin kaj vivi "off the grid". Tia ĉi vivmaniero, same kiel vegetarianismo, veganismo, ktp, estas ŝatokupoj de riĉuloj.
Mi konsentas ke la nuna monsistemo ne sufiĉas, kaj oni uzas ĝin por kontroli la homojn. La malnova sistemo estis bazita en palpeblaĵoj, kiel oro, ktp. Miaopinie, ĝi estis pli bona. Ni devas reveni al tiu sistemo, kaj mi pensas ke "living off the grid" estas la plej proksima al tiu realeco.
Mi ne estas riĉa, sed mi eĉetos eŭropan, karibian aŭ afrikan landon por meti aŭ kargujan domon aŭ karavanon, kaj inviti aliulojn resti tie. La sola problemo estas, ke fine la registaro ne permesos nin fari tiun se estas multaj homoj vivante tiamaniere. Ili ĉiam volos regi nin, sangigi nin de ĉio, kion ni havas, eĉ nian falsan liberecon.
ustra (Vise profilen) 15. jul. 2015 08.24.49
Ĉu ne?
Altebrilas (Vise profilen) 15. jul. 2015 11.30.05