본문으로

Vivi sen mono, ktp

글쓴이: grindelwald, 2015년 7월 13일

글: 9

언어: Esperanto

grindelwald (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 8:47:07

Angle ĝi nomiĝas "living off the grid", kiu baze signifas ke oni ne dependas je utilecaj kompanioj ktp, kaj sendepende generas onian propran elektron, gason, eĉ manĝaĵon. Ekzistas multaj videoj en Youtube, kiuj montras homojn farante ĉi tiun, kaj kiel.

Lastatempe mi pensas pli pri ĉi tiu vivmaniero. Multaj homoj estas tro dependaj kaj enŝuldigas sin nenecese, tiel kreas povran kvaliton de vivo.

Nun estas pli facile ol iam vivi sen mono, sen kalkuloj, sen ŝuldoj. Mi pensis, ke ĉar pluraj esperantistoj estas "verdaj", eble iom da ili vivas tiamaniere.

Ĉiukaze, mi scivolas kion vi pensas pri ĝi. Ĉu vi pensas, ke vi povus vivi tiamaniere? Aŭ eble vi konas iun, kiu jam vivas tiamaniere. Diru al mi viajn pensojn! ridulo.gif

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 8:59:29

Oni diras, ke sen mono eĉ en la ĉielo la vivo fariĝus penega, ĉefe kiam oni estas maljuna. Memoru, ke la tempo pardonas neniun. ridulo.gif

ustra (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 9:32:17

Nia nuna mondo (feliĉe ne nia tero!) funkcias nur per timo. Estas timo, kiu tenas nian falsan socion kune. Sen timo oni ne povas kontroli la amasojn. Ekster ĉia dubo estas mono ĉefa ilo por disvastigi timon kaj por kontroli nin. La nuna monsistemo estas profunde malica.

Verŝajne ne ĉiu scias, ke ni (kutime) rajtas enkonduki nian propran monsistemon. Tiaj monsistemoj estas regione limigitaj. Ne nur Grekio havas tiajn alternativajn sistemojn. Sed la pasinteco montras, ke kiam ajn alternativaj monsistemoj sukcesis kaj kreskis, la estroj intervenis kaj haltigis la bone funkciantan alternativon.

Mi pensas, ke la plej saĝa alternativo fakte estas ĉesi uzi monon.

Epovikipedio (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 9:59:54

Ni devas trovi alternativan sistemon de komerco en kiu la profitoj ne povos okazi. Ni devas ankaŭ trovi kun kiu ni komercos. Manĝaĵoj? Kuponoj? Eble la alternativaj sukcesaj sistemoj helpos.

nornen (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 10:35:10

Tiu "Living off the grid" ŝajnas al mi afero, kiun nur povas fari riĉaj homoj.

Se vi naskiĝis malriĉa, kaj ne posedas tereron, do kie vi semos, kie vi ĉasos, el kio vi generos energion?

Ĉi tie en Gvatemalo, la plejparto de la homoj naskiĝas, vivas kaj mortas en malriĉeco. Ili ne havas la rimedojn por decidi ne dungi sin kaj vivi "off the grid". Tia ĉi vivmaniero, same kiel vegetarianismo, veganismo, ktp, estas ŝatokupoj de riĉuloj.

Vinisus (프로필 보기) 2015년 7월 13일 오후 10:47:19

En Pindoramo loko de nia planedo kie mi naskiĝis nuntempe nomata Brazilo, la tiama indianaro vivadis sen mono kaj feliĉa. Tiam alvenis la portugaloj en Pindoramon, la indiĝenoj akceptis ilin kun malfermitaj brakoj, sed ili ne venis por amikeco, verdire ili venis kun kanonoj kaj liaj krucoj, kiam ili vidi nian oron iliaj kanonoj elkraĉis fajron ĉio en nomo de Jesuo.

grindelwald (프로필 보기) 2015년 7월 14일 오전 1:46:57

nornen:Tiu "Living off the grid" ŝajnas al mi afero, kiun nur povas fari riĉaj homoj.

Se vi naskiĝis malriĉa, kaj ne posedas tereron, do kie vi semos, kie vi ĉasos, el kio vi generos energion?

Ĉi tie en Gvatemalo, la plejparto de la homoj naskiĝas, vivas kaj mortas en malriĉeco. Ili ne havas la rimedojn por decidi ne dungi sin kaj vivi "off the grid". Tia ĉi vivmaniero, same kiel vegetarianismo, veganismo, ktp, estas ŝatokupoj de riĉuloj.
Vi pravas, iagrade. Sed mi pensas ke povas esti ekvilibro. Kvankam ili estas iom malriĉaj, ili ankaŭ vivas sendepende. Ili estas riĉaj en iom da aĵoj kaj malriĉaj en aliaj. Ekzemple, ili povas kreskigi iliajn proprajn legomojn, sen kemiaĵoj. Kelkfoje, ili havas teron kaj neniam devas pagi lupagon. Eĉ ili povas konstrui iliajn proprajn hejmojn malmultekoste, per trovitaj materialoj. Plejparte ili jam vivas sendepende, ĉar la registaro ne ĝenas ilin.

Mi konsentas ke la nuna monsistemo ne sufiĉas, kaj oni uzas ĝin por kontroli la homojn. La malnova sistemo estis bazita en palpeblaĵoj, kiel oro, ktp. Miaopinie, ĝi estis pli bona. Ni devas reveni al tiu sistemo, kaj mi pensas ke "living off the grid" estas la plej proksima al tiu realeco.

Mi ne estas riĉa, sed mi eĉetos eŭropan, karibian aŭ afrikan landon por meti aŭ kargujan domon aŭ karavanon, kaj inviti aliulojn resti tie. La sola problemo estas, ke fine la registaro ne permesos nin fari tiun se estas multaj homoj vivante tiamaniere. Ili ĉiam volos regi nin, sangigi nin de ĉio, kion ni havas, eĉ nian falsan liberecon.

ustra (프로필 보기) 2015년 7월 15일 오전 8:24:49

living off the grid = vivi kabean vivon

Ĉu ne?

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 7월 15일 오전 11:30:05

Miaopinie, tio eblos kiam la ekonomia sistemo kolapsos. Estas granda diferenco rilate al la krizo de 1929, ĉar nun preskaŭ ĉiuj spezoj estas registritaj ie en memoro de iu komputilo. Tiam oni povos decidi pri alia disdono de la produktaĵojn, tiumaniere ke ĉiu rehavu justan parton de sia antaŭa riĉaĵo kaj estu instigata daŭre labori...

다시 위로