შინაარსის ნახვა

Bildoj de Plutono

Bruso-ისა და 13 ივლისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 18

ენა: Esperanto

aceawan (მომხმარებლის პროფილი) 14 ივლისი, 2015 19:23:18

Tiuj bildoj nepre estas interesaj.

Aliaj bildoj de plutono

Bruso (მომხმარებლის პროფილი) 14 ივლისი, 2015 20:00:59

Plutono kaj Karono

Plutono estas ruĝa kiel Marso. Ĝis nun ni ne konis tion.

klmn (მომხმარებლის პროფილი) 15 ივლისი, 2015 10:32:26

Jes, impresas teknologia avantaĝo de NASA.
Ni ĉiuj havas eblecon travivi tre interesan periodon.

Urho (მომხმარებლის პროფილი) 16 ივლისი, 2015 14:06:51

Ĉu la nomo estas Ĥarono (← Χάρων)?

P.S.
Oj, oj! — Bonvolu vidi ĉi tiun fadenon →

Vinisus (მომხმარებლის პროფილი) 16 ივლისი, 2015 18:20:22

Malgraŭ tiom da malkovro ĉiutage sin prezenta antaŭ la sciencistoj tri ŝajnas ne transireblaj vojoj t. e. la ekstrema grandeco,la ekstrema malgrandeco kaj la ekstrema komplekseco. Eĉ se oni sukcesus trakuri la spacon, kun la ĉirkaŭ rapido de 300 000 kilometroj en sekundo samkiel la lumo.

MikhailMarkeyev (მომხმარებლის პროფილი) 17 ივლისი, 2015 04:50:37

"New Horizons" iĝis la 5a kosm-aparato, kiu estas fluganta eksteren la Suna Sistemo. La unuaj estis Pioneer-1, Pioneer-2, Voyager-1 k Voyager-2.

Rujo (მომხმარებლის პროფილი) 17 ივლისი, 2015 07:09:05

Vinisus:Malgraŭ tiom da malkovro ĉiutage sin prezenta antaŭ la sciencistoj tri ŝajnas ne transireblaj vojoj t. e. la ekstrema grandeco,la ekstrema malgrandeco kaj la ekstrema komplekseco. Eĉ se oni sukcesus trakuri la spacon, kun la ĉirkaŭ rapido de 300 000 kilometroj en sekundo samkiel la lumo.
Sendube, luma rapido tute ne taŭgas por kosmaj aferoj.

Edigxepe (მომხმარებლის პროფილი) 17 ივლისი, 2015 18:03:45

La flugo de Novaj Horizontoj al (kaj preter) Plutono estas gravega, admirinda provaĵo. Ĝi estas atingita per la malfacila, daŭrigita laboro de la grupo de scientistoj kaj inĝenieroj el multaj landoj... fakte, tiuj atinguloj alvenis al sukceso preskaŭ sole por la kunlaboro.

FHTAGN (მომხმარებლის პროფილი) 18 ივლისი, 2015 04:11:13

senutilaj elspezoj, kiuj nenion donas aŭ profitas

ზემოთ დაბრუნება