До змісту

La Plutona preterflugo kaj la litero Ĥ

від Bruso, 14 липня 2015 р.

Повідомлення: 36

Мова: Esperanto

HaleBopp (Переглянути профіль) 16 липня 2015 р. 21:27:40

Tempodivalse:Kial ni estu absolutistoj?
Ĉar lingvo kiu intencas esti facila, devas esti regula. Ĉar mi deziras precizan lingvon, interalie por traduki nedubeble medicinajn vortojn, sen la samaj fuŝajoj kiujn etimologio enkondukis en la Francan (ekzemple oni diras "chirurgien" (elparolata ŝirurjien) sed "chiropracteur" (elparolata kiropraktor), kun sama ortografio, sama greka deveno, sed malsama elparolo!).
Kaj se mi deziras serĉi en la vortaro Esperantan tradukon de la vorto "choriorétinite". Ĉu mi serĉu en la litero K, aŭ Ĥ? Teda afero.

Tempodivalse:Klarigite, mia pozicio estas: Kie estas forta precedento aŭ aprobo por nur unu formo (kiel okaze de "orkestro" ), mi uzas tiun formon. Kie estas pluraj akceptitaj aŭ aprobitaj formoj, aŭ kie ne estas ankoraŭ precedento, mi preferas la ĥon por pli rekte montri la etimologion, kaj por eviti trooftecon de la ko.
Kaj do? Ĉu oni kreu novan klason de substantivoj, kiuj finiĝu per "i" por eviti la trooftecon de la vokalo o?

La transliterumo de la greka chi per ĥ intencas respekti la etimologion. Sed la pli antikvaj grekoj ne elparolis la χ kiel ĥ. Do tio ne plene estas respektema.
Kaj estas tiom multaj esperantaj vortoj en kiuj chi-transliterumo donis nur k-formon (aŭtoktono, ankoraŭ ekzemple), ke la nura rezulto kiu povos estiĝi el tia situacio estos konfuzemo.

Pro ĉio-ĉi, mia pozicio estas mala, mi ĉiam elektos la k-formon, kiam tio eblas (almenaŭ por ne plu suferi provante elparoli "ĥronologio" okulumo.gif ).

Breto (Переглянути профіль) 16 липня 2015 р. 22:51:12

Ni nomigu ĝin "Plutonluno-1"! Neniu ko, neniu ĥo, neniu problemo!

Parenteze: Ĉu "kolero" kaj "ĥolero" ne estas malsamaj vortoj? Mi estis kolera antaŭe, sed mi ne kredas ke mi iam ajn estis ĥolera. Kuracisto verŝajne dirus ion.

Tempodivalse (Переглянути профіль) 16 липня 2015 р. 23:06:07

Ĉar lingvo kiu intencas esti facila, devas esti regula.
Bedaŭrinde, Esperanto ne sukcesis atingi 100%-an regulecon koncerne etimologion. Ekde la komenco, multaj vortoj ne montras tutprecize la devenon, kaj estas ŝajne kaprizaj diferencoj - rigardu nur en la Universalan Vortaron: por ekzemplo, arĥitektur/, sed kronik/. Tio eble estas difekto, sed ĉe pli larĝa perspektivo ĝi estas sufiĉe bagatela kaj ne vere ŝarĝas la lingvon.

Fakte, ni ambaŭ rajtas uzi aŭ la kon aŭ la ĥon ĉie, kie estas aprobitaj aŭ precedenthavaj ambaŭ literumoj, kiel en la paroj: ĥemio/kemio, ĥameleono/kameleono, ĥimero/kimero, ĥaoso/kaoso, monarĥo/monarko, arĥitekturo/arkitekturo, ktp.

En aliaj situacioj, kie nur unu literumo estas akceptebla - ĉu la ĥo, ĉu la ko (orkestro, skemo, - sed ĥolero, ĥoro), ni uzu tiun literumon.

Se al vi malplaĉas tiom la ĥo, vi rajtas laŭeble uzi la ko-variantojn; kaj aliuloj rajtas daŭre utiligi la pli malnovan ĥo-formon. Iom da flekseblo ne lezos. Temas pri propra estetika prefero; mi nur donis eksplikon, kial mi (subjektive) preferas la ĥon.

Kirilo81 (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 08:46:41

Neniu planlingvo povas esti etimologie kohera, se ĝiaj fontolingvoj estas tute nekoheraj, kiel en la okazo de E-o.
Multe pli gravas la nuntempo kaj la sinkrona funkciado ol iu etimologio - tion mi diras kiel historia lingvisto.

Tangi (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 10:22:51

Mi ne komprenas pro kio ni devas krei novajn vortojn kun tio sono. Havi du+ sonojn por "H" povus esti normo por lingvaj semitaj, sed tute ne estas normo por lingvaj slavaj, latinidaj, asiaj ktp.
Ecx la rusoj mem ne povas distingi vortojn 'hxoro' kaj 'horo'!

COUARAIL (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 11:27:53

Tempodivalse (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 13:24:15

Ecx la rusoj mem ne povas distingi vortojn 'hxoro' kaj 'horo'!
Ili (komence) ne povas tial, ke la ho ne renkontiĝas en la rusa fonemaro. Poste ili alkutimiĝas. Ankaŭ mi havis dum longa tempo problemojn elparolante la hon, kaj distingante ĝin de la ĥo, sed iom post iom la orelo lernas. Estas same kun ĉiu lernata lingvo.

Notu ankaŭ la duan punkton en ĉi tiu listo, kiu eksplikas neofte pripensatan sed nemalgravan avantaĝon de la ĥo:
La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas grava por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Ekz-e:

a) Ekzistas svarmo da internaciaj terminoj derivitaj el la greka χολη (ĥole) = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp; kaj ekzistas tuta serio da internaciaĵoj derivitaj el la greka κολλα (kolla) = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, koloido, kolostro k.a. En glikoĥola acido oni pli facile rekonas «glycocholic acid»angle, ol en la komika glikokola acido.

...

marcuscf (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 17:45:52

Tempodivalse:Notu ankaŭ la duan punkton en ĉi tiu listo, kiu eksplikas neofte pripensatan sed nemalgravan avantaĝon de la ĥo:
La distingo inter k kaj ĥ, responda al la greka-latina distingo inter c kaj ch, estas grava por rekoneblo kaj nekonfuzeblo de la scienca terminaro. Ekz-e:

a) Ekzistas svarmo da internaciaj terminoj derivitaj el la greka χολη (ĥole) = galo: ĥolato, ĥoleata acido, ĥolecisto, ĥoledoĥo, ĥolesterolo ktp; kaj ekzistas tuta serio da internaciaĵoj derivitaj el la greka κολλα (kolla) = gluaĵo: kolageno, kolodio, kolofono, koloido, kolostro k.a. En glikoĥola acido oni pli facile rekonas «glycocholic acid»angle, ol en la komika glikokola acido.

...
Ho, mi estis preskaŭ konvinkita, sed poste mi decidis legi la aliajn mesaĝojn kaj rimarkis ke etimologio fakte ne ĉiam sukcesas atingi tiom da kohereco. Krome, se oni vere dezirus forpeli Ĥ-on (kio estus kontraŭfundamenta), oni povus uzi senĉapelan H-on en tiaj situacioj (mi nur konas la okazon de horo/ĥoro/koro kie tio ne eblas, sed de longe ekzistas la vorto koruso por ĥoro).

Se ion valoras mia persona prefero, mi uzas ĉiam K-on kiam tio eblas, kaj pro facileco de prononco, kaj pro facileco de tajpado, kaj pro aspekto (kelkaj komputilaj tiparoj prezentas ĥ-on tre malbele, kvazaŭ h + ¨, ĉar h jam estas pli alta ol multaj literoj, kaj foje mankas spaco por aldoni ^ al ĝi), kaj fine pro tio ke, inter du tendencoj simile pravaj, mi emas elekti la malpli kompleksan.

bartlett22183 (Переглянути профіль) 17 липня 2015 р. 18:28:21

COUARAIL:Iom pri la litero ĥ
Kiel mi skribis antaŭe en ĉi tiu fadeno, me ne komprenas la kontraŭargumetojn kontraŭ 'ĥ'. Je mi, ĝi estas simpla kaj facila sono, kaj ĝi reprezentas pli ĝuste la originojn de vortoj, kiuj devenas el la greka. Ne estas problemo! ridulo.gif Vivu 'ĥ'!

HaleBopp (Переглянути профіль) 18 липня 2015 р. 06:25:01

bartlett22183:Je mi, ĝi estas simpla kaj facila sono, kaj ĝi reprezentas pli ĝuste la originojn de vortoj, kiuj devenas el la greka. Ne estas problemo! ridulo.gif Vivu 'ĥ'!
Do provu diri ĥromosomo aŭ ĥlorofilo. Kaj se vi ne sukcesas, vi povos konsoliĝi pensante ke almenaŭ vi konas ilian etimologion… Kaj vi ja estos ankoraŭ pli feliĉa pensante, ke la antikvaj grekoj mem ne elparolis ĥ por tiu litero. Vivu etimologio!

Назад до початку