Mergi la conținut

La Plutona preterflugo kaj la litero Ĥ

de Bruso, 14 iulie 2015

Contribuții/Mesaje: 36

Limbă: Esperanto

Bruso (Arată profil) 14 iulie 2015, 20:40:16

La kosmosondilo New Horizons preterflugas la planedon Plutonon - kaj la lunojn de Plutono.

La plej granda luno estas Karono - aŭ Ĥarono.

Karono aŭ Ĥarono?

La nomo estas de la greka vorto χάρων. Ĉu tio estas bona kialo uzi la literon ĥ? Ĉar ĝi estas transliterumo de la greka litero χ ("ĥi" laŭ PMEG)?

mbalicki (Arată profil) 14 iulie 2015, 21:25:47

Tio estas bonega uzo de ĥo.

Estas ĝi en esperanto ja tiel, por ke montri devenojn de vortojn, kiuj enhavas literojn „χ” (greke), „ח” (hebree), „х” (ruse) aŭ similajn alilingve. Tiu skribomaniero (kun ĥo) estas pli internacia, ĉar multaj lingvoj ankaŭ markas iel tiajn devenojn (aŭ nur skribe, aŭ skribe kaj elparole): do angle, france, germane, latine, pole kaj ruse la luno nomiĝas (kiel ankaŭ la mitologia demono) „Charon”.

Kirilo81 (Arată profil) 15 iulie 2015, 08:06:00

Ankaŭ mi opinias la formon Ĥarono preferinda, ĉar pli internacia skribe kaj parole.

Roberto12 (Arată profil) 15 iulie 2015, 08:35:19

Se tago alvenas kiam mi parolos pri tiu luno, mi uzos la nomon Karono, ĉar mi luktas kun Ĥ.

HaleBopp (Arată profil) 15 iulie 2015, 11:26:45

Jen bonega demando!

En Vikipedio, 31 trafoj por "Karono", kontraŭ 21 por "Ĥarono".
En PIV, oni nur trovas "Karono", por la mitologia personaĵo.
Revo mencias ambaŭ, sed preferas "Ĥarono" pro etimologiaj argumentoj, samkiel ĝi konsilas uzi la vorton "ĥolesterolo" anstataŭ "kolesterolo".

Efektive, kelkaj esperantistoj pensas, ke estas tre bona afero ĉiufoje traduki la grekan literon χ per la esperanta litero ĥ, dum κ (kapo) donas k.
Ĉar la nomo de tiu luno elvenas de la antikva greka "χάρων", kompreneble la esperantigita nomo devus esti "ĥarono".
Sed tiajn etimologiajn aferojn oni devas konsideri neabsolute. Unue ĉar la litero ĥ estas pli kaj pli malaperanta pro ĝia elparola malfacileco, el internacia vidpunkto. Kaj due, tiuj kiuj skandaliĝas pro la tradukto de χ per k, tute ne estas ĝenataj de tio ke la grekaj literoj teto (θ) kaj taŭo (τ) estas tradukitaj esperanten per nur unu litero (t = to). Kaj simile por ε/η aŭ ο/ω. Do tio estas iom stulta.
Trie, kolesterolo elvenas de la greka "χολη" do ni diru "ĥolesterolo", bone… Sed ankaŭ la vorto "kolero" elvenas de la greka "χολη". Do ni ankaŭ diru "ĥolero" aŭ "mi estas ĥolerema" anstataŭ "mi estas kolerema" pro etimologia reguleco. Stulte, ĉu ne?

Unuvorte, vi klare povas diri kiel vi volas, aŭ Karono, aŭ Ĥarono, sed miaflanke, mi ja preferas la vorton "Karono", kvankam mi lernis la antikvan Grekan kaj mi multe interesiĝas pri etimologio, kaj ankaŭ kvankam mi havas nenian elparolan malfacilecon pri la ĥ ĉar mi lernis la hispanan infanaĝe.

Esperanto estas ankoraŭ juna lingvo. Certe tempo alportos solvon al tiu polemiko. Do vi mem elektu kaj evoluigu la lingvon!

Tempodivalse (Arată profil) 15 iulie 2015, 12:37:26

La ĥo ne jam formortis! Fakte, laŭ miaj observoj, ĝi iom revenis post periodo de larĝa malpopulareco. Memoru ankaŭ ke tute forigi ĝin el la alfabeto estus malfacile pro certaj oftuzaj vortoj, ekz. ĥolero, ĥoro, ĉeĥo ...

Se propra nomo ne havas oficiale aprobitan ekvivalenton, kaj alie ne ekzistas klara precedento por nur unu varianto, do miaopinie ke oni rajtas, Esperantigante ĝin, laŭeble sekvi la sonojn uzatajn en la fontlingvo. Certe, okaze de la greka, kelkaj sonoj estas nerekreeblaj, sed aliaj, kiel la Ĥ, ja trovas ekvivalenton Esperantan.

Roberto12 (Arată profil) 15 iulie 2015, 12:50:27

HaleBopp:Kaj due, tiuj kiuj skandaliĝas pro la tradukto de χ per k, tute ne estas ĝenataj de tio ke la grekaj literoj teto (θ) kaj taŭo (τ) estas tradukitaj esperanten per nur unu litero (t = to). Kaj simile por ε/η aŭ ο/ω. Do tio estas iom stulta.
Ja. Mi opinias: kaj ĥo kaj teto, aŭ neniu el ili!

Bruso (Arată profil) 15 iulie 2015, 13:26:44

HaleBopp:tiuj kiuj skandaliĝas pro la tradukto de χ per k, tute ne estas ĝenataj de tio ke la grekaj literoj teto (θ) kaj taŭo (τ) estas tradukitaj esperanten per nur unu litero (t = to). Kaj simile por ε/η aŭ ο/ω.
Nu, ni ne povas uzi literon (ekz. θ), kiu ne ekzistas en Esperanto. Sed ĥ ekzistas, eĉ se iuj homoj deziras ne.

Simon_Gauvain (Arată profil) 15 iulie 2015, 13:42:52

HaleBopp:Unue ĉar la litero ĥ estas pli kaj pli malaperanta pro ĝia elparola malfacileco, el internacia vidpunkto.
Tiu sono ne estas aparte malfacila, kaj certe ne el vidpunkto internacia! Ĝi ekzistas en la lingvoj rusa, germana, araba, hispana, ĉeĥa, ĉina... eble vi devus kolorigi mapon por bone vidi kiom internacia ĝi estas!

Roberto12:Se tago alvenas kiam mi parolos pri tiu luno, mi uzos la nomon Karono, ĉar mi luktas kun Ĥ.
De jaroj mi baraktas por elparoli la literon R, do ĉu mi devas rezigni pri ĝi kaj prononci alian literon anstataŭe? Aŭ ĉu mi simple plu laboru?

En PMEG, Bertilo Wennergren diras:
La vera kaŭzo, ke Ĥ estas malfacila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.

Konklude, por ke ĥ ĉesu aspekti malfacila, ni uzu ĝin kiom eble plej ofte.

Tempodivalse (Arată profil) 15 iulie 2015, 14:00:31

ĥameleon/, ĥimer/, ĥirurg/, ĥaos/, ĥemi/, ĥamsin/, ĥan/, ĥord/, ĥoral/, ĥoler/ ...

Nemalmulte da vortoj povas uzi la ĥon (eĉ se en kelkaj situacioj oni povas anstataŭigi ĝin per ko).

Mi uzas ĝin laŭeble, ĉar la ko jam estas troofta.

Înapoi mai sus