ورود به محتوا

Eta interpunkcia demando pri apostrofoj

از Tempodivalse, 18 ژوئیهٔ 2015

پست‌ها: 20

زبان: Esperanto

Bernadox (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2016،‏ 17:11:11

Mi nun aldonis jenon al mia Berlina Komentario pri la Fundamento, vol. 1 (BK I, elŝutebla tie ĉi), kio aperos en la venonta eldono:

94 Post la apostrofita artikolo „l’“ sekvas spaceto. La formo „l’“ ne estas skribita rekte al la sekva vorto, kiel estas la regulo en iuj aliaj lingvoj, i.a. en la franca (kp. ekz. la nomon de la iama prezidanto de l’ Akademio Rollet de l’Isle).
95 La lingvo-versioj estas malunuecaj: Ĉiuj havas la ekzemplon „de l’ mond’o“ (aŭ mond|o aŭ mond/o), sed nur en la angla de l’ estas disigita de mond’o, dum en la aliaj ne. Tia kompostado de la apliko-ekzemplo fare de francoj en Parizo tamen ne estas konforma al la regulo mem. R 16.2 unuece preskribas, ke la apostrofo anstataŭas nur la „a“ de „la“, ĉio alia restas netuŝita kaj do ankaŭ la spaceto post l’ estas konservata, same kiel ĝi estas uzata post la. Same cetere estas pri apostrofita „o“, vd. la ekzemplon (nur) en la rusa Gramatiko: dom’o [spaceto] → dom’ [spaceto], do dom’ [spaceto] granda, ne *dom’granda.
96 El la ekzemplo en kvar referenc-lingvoj ne sekvas io alia. Kvankam ili aperas en la teksto de R 16, ili ne apartenas al la regulo mem, sed estas nur (eraraj) aplikoj klarig-celaj de la regulo „La a de la artikolo povas esti iafoje forlasata kaj anstataŭata de apostrofo pro belsoneco“. Indiko, ke ili havu kroman funkcion ol ekzemplarigi tion, ne ekzistas. Male, la vortumo „ekz.“ en ĉiuj lingvo-versioj tuj post la regulo „povas estis anstataŭata“ montras, ke ili montru (nur) la anstataŭadon. Ĉefe ili ne enhavas iun implicitan (kaŝitan) kroman regulon „anstataŭigante la „a“ de „la“ per apostrofo, ankaŭ forlasu la sekvan spaceton“, implicita regulo kiu estus aldonenda al la eksplicita regulo.
97 Tion konformas ankaŭ la paraleligo en UV: „l’, la - article défini (le, la, les) ...“. El ĝi sekvas, ke „l’“ kaj „la“ estas du formoj de la sama vorto, havantaj samajn interago-regulojn kaj do kondutas tute same.
98 Tia regulo („se vi interŝanĝas du elementojn, faru ankaŭ ŝanĝon aliloke“) fine ankaŭ estus fremda al la bazaj sistemo kaj principoj („spirito“ – BD 4.6) de Esperanto. En ĉiuj aliaj okazoj oni interŝanĝas nur unu elementon kontraŭ alia, sen ke tiu havus konsekvencon por triaj elementoj aŭ reguloj (ekz. la vorto akv- ne ŝanĝas sian formon, egale ĉu oni kunmetas ĝin kun la vortoj –o aŭ –a k.t.p.).
99 Rezulte nur la uzado kun spaceto post l’ (disigo de la sekva vorto) estas „ĝusta“ laŭ la normoj de FdE. La uzado sen spaceto ne estas „ankaŭ akceptebla“, sed lingve erara.

akueck (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 5:53:53

Bernadox:Mi nun aldonis jenon al mia Berlina Komentario pri la Fundamento, vol. 1 (BK I, elŝutebla tie ĉi), kio aperos en la venonta eldono
Kaj kial ne eblas interpreto analoge al jena - intertempe tamen nuligita! - okazo de neesprimita licenco:

Akademio de Esperanto:
RIM.IV. La nomo Zamenhof komence estis uzata kun apostrofo (ekzemple en la “Unua Libro”); en la Fundamento (fine de la Antaŭparolo) ĝi aperas sen apostrofo, tiel same kiel la virnomo Vaŝington (12, 19). Dume oni trovas en la U.V., ĉe an/, la urbonomon Nov-Jork sen apostrofo, sed en la ekzercaro (37, L. 1) troviĝas Nov-Jorko, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de substantivoj, licenco, laŭ kiu ĉe propraj nomoj povas esti forlasata ne nur la finaĵo de l’ substantivo, sed ankaŭ la apostrofo mem.”(Fonto: Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, p. 12.)
?

Bernadox (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 12:11:49

akueck:Kaj kial ne eblas interpreto analoge al jena - intertempe tamen nuligita! - okazo de neesprimita licenco: ...?
70 Por apliki normon analogie (laŭsence) du kondiĉoj devas esti plenumitaj. Unue eksplicita normo pri la demando ne ekzistas (normo-manko). Due la analogie aplikebla normo laŭ sia strukturo kaj regula enhavo donas rezulton, kiu senc-have estas transigebla por solvi la demandon, pri kiu ne ekzistas normo.
71 Ambaŭ kondiĉoj estas plenumitaj por la demando, ĉu internacie kutimaj simboloj (el matematiko, muziko, internaciaj normoj k.t.p.) estas uzeblaj en „ĝusta“ Esperanto. Eksplicita normo ne ekzistas en la Fundamento. R 15 parolas pri „vortoj“, kiujn la plimulto de la (fremdaj) lingvoj prenis el unu fonto. Simboloj ne estas „vortoj“ en la senco de tiuj lingvoj kaj do ne en la senco de R 15. Ilin tamen, same kiel vortojn, la „plimulto de lingvoj prenis el unu fonto“. Estas senc-have apliki la ideon de R 15 ankaŭ al ili.

Laŭ mi ne ekzistas iu normo-manko pri la demando, ĉu uzi spaceton post "de l' " aŭ ne. Neniu normo-manko, neniu spaco por analogio.

Sed eble vi volas konkretigi vian ideon?

akueck (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 15:25:09

Bernadox:
Sed eble vi volas konkretigi vian ideon?
Jes, volonte, char lau mi tio estu pritraktita en BK. Jen koncize:

Kazo A:

Preskribo: El Reguloj 2 kaj 16 sekvas: Substantivo havu au o-finajhon au - anstataue - apostrofon, t. e. neniu manko je normo pri tio.
Escepto: En la Fundamenta Ekzercaro tamen estas du okazoj de "nek o-finajho nek apostrofo che substantivo", nome "Vashington" kaj "Nov-Jork".
Deduktita licenco: El tiuj malmultaj ekzemploj autoritata centra institucio deduktas lauan licencon. (Tio, ke ghi intertempe estas nuligita de AdE - efektive kontraunorme! -, nun ne estu pritraktata.)

Kazo B:

Preskribo: El Regulo 16 sekvas, ke anstatau la "a" de "la" povas esti apostrofo; pri la posta spaceto estas dirata nenio, t. e. spaceto restu, t. e. neniu manko je normo pri tio.
Escepto: En la Fundamenta Gramatiko tamen estas kvar okazoj de "neniu spaceto inter la apostrofo kaj sekva vorto", nome "de l'mond'o" k. c.
Deduktebla licenco: Vidu malsupre.

Demando:

Se nun che kazo A licenco estas deduktebla, kial ne ankau che la analoga kazo B?

Tia "kazo B"-licenco povus teksti analoge al la "kazo A"-licenco tiel:

En la franca, germana, rusa kaj pola versioj de la 16a Regulo de la Fundamenta Gramatiko aperas neniu spaceto inter la apostrofo de la artikolo "l'" kaj la sekva vorto. Sed en la tiurilata angla versio aperas spaceto, kie ne povas temi pri preseraro. Fakte temas pri neesprimita licenco al la 16a Regulo pri apostrofado de la artikolo, licenco, lau kiu che la artikolo povas esti forlasata ne nur la "a", sed ankau spaceto post la apostrofo.

Bernadox (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 19:54:35

Ni malsame opinias pri la ĝusta interpreto de la kvar ekzemploj por "de l' sen spaceto" en R 16, Andreas.

Mi pensas, ke temas pri simplaj pres-eraroj pro neglekto.
Vi pensas, ke temas pri intence prezice tiel skribitaj formoj. El la kvar trafoj, vi deduktas regulon ("licencon" ), kiun vi volas aldoni al la eksplicita regulo de R 16.

Mi donis plurajn argumentojn por mia kompreno, ke temas pri pres-eraroj pro neglekto, vd. supre.
Mi ne bone komprenas, kiujn argumentojn vi donis por via kompreno, ke temas pri intenca elekto skribi la ekzemplojn en precize tiu formo, krom la nura fakto, ke ili aperas en tiu formo (pri tiu punkto ni konsentas).

La demando de Zamenhofo - Zamenhof' [kun apostrofo] - Zamenhof [sen apostrofo] estas tute alia afero, sen iu rilato al nia demando de "de l' [spaceto]". Tial kompreneble eblas, ke oni pro la malsamaj cirkonstancoj kaj faktoj venas al alia rezulto. Komuna al ambaŭ demandoj estas, ke oni principe ja povas dedukti implicitan (kaŝitan) regulon el ekzemplaj aplikoj de tiu regulo (t.n. modeloj). Pri tio ni konsentas.

Sed la demando ja estas: ĉu pres-eraro aŭ implicita regulo? Por pres-eraro mi vidas - kiel montrite - plurajn argumentojn, por implicita regulo eĉ ne unu - kaj vi ĝis nun ne atentigis pri iu ajn.

Bernadox (نمایش مشخصات) 9 مهٔ 2016،‏ 20:09:12

Ankoraŭ plia argumento por pres-eraro:

Kiel konate la "apostrofita la" svarmas en la Dua Libro de 1888, aperinta en Varsovio. Kaj tie sen iu dubo kaj tre konsekvence kaj senescepte ĉiam estas spaceto malantaŭ de l', vd. mem.

Kaj tio estas precize tio, kion R 16 volas, sed kion la francaj kompostistoj fuŝis, pelitaj de sia franca kutimo ellasi la spaceton. Tute simple ...

akueck (نمایش مشخصات) 10 مهٔ 2016،‏ 6:10:43

Bernadox:Ni malsame opinias pri la ĝusta interpreto de la kvar ekzemploj por "de l' sen spaceto" en R 16, Andreas.

Mi pensas, ke temas pri simplaj pres-eraroj pro neglekto.
Vi pensas, ke temas pri intence prezice tiel skribitaj formoj. El la kvar trafoj, vi deduktas regulon ("licencon" ), kiun vi volas aldoni al la eksplicita regulo de R 16 [...]

Sed la demando ja estas: ĉu pres-eraro aŭ implicita regulo? Por pres-eraro mi vidas - kiel montrite - plurajn argumentojn, por implicita regulo eĉ ne unu - kaj vi ĝis nun ne atentigis pri iu ajn.
Tio, kio subtenas la interpreton, ke ne temas pri preseraro, estas, ke la spaceto mankas en nepre kvar(!) el kvin versioj.

Chiuokaze estus valore por BK, se ghi almenau mencius tiun interpreton. Se al ghi vi ne alighas, vi ja povas refuti ghin en BK - neniu povos plendi, ke BK ignoris ghin.

Bernadox (نمایش مشخصات) 10 مهٔ 2016،‏ 13:36:22

akueck:Tio, kio subtenas la interpreton, ke ne temas pri preseraro, estas, ke la spaceto mankas en nepre kvar(!) el kvin versioj.

Chiuokaze estus valore por BK, se ghi almenau mencius tiun interpreton. Se al ghi vi ne alighas, vi ja povas refuti ghin en BK - neniu povos plendi, ke BK ignoris ghin.
Samaj francaj kompostistoj, kvarfoje la sama eraro - ne tro surprize. Mi mencios la interpreton kaj rifutos ĝin, dankon, Andreas.

akueck (نمایش مشخصات) 29 مهٔ 2016،‏ 15:04:50

Bernadox:
Samaj francaj kompostistoj, kvarfoje la sama eraro - ne tro surprize. Mi mencios la interpreton kaj rifutos ĝin, dankon, Andreas.
Eble ja estas pretervido niaflanke pro jena lingva respondo de Zamenhof pri la uzado de la interpunkcioj:

Zamenhof_eksterfundamente_en_lingva_respondo:
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.
Mi konstatas jenon:

1) La Fundamento ne entenas klarvortajn regulojn pri la uzado je la interpunkcia*) signo spaceto, chu kombine kun la interpunkcia signo apostrofo, chu ne kombine kun ghi; trovighas nur modeloj. Ekzemploj:
a) En kvar(!) el la kvin lingvoversioj de la Fundamenta Gramatiko ne estas spaceto post la ekzemploj pri "l'" en Regulo 16.
b) En la Fundamenta Ekzercaro aperas spaceto antau kaj dupunkto kaj punktokomo (krom se tie staras interpunkcia signo). Ekzemplo:
"... ni ricevas vortojn montrajn : kia, kial, ..." (Fundamenta Ekzercaro § 30).
*) Lau ghenerala kompreno spaceto kaj apostrofo estas interpunkciaj signoj.

2) Koncerne 1a) estas spekulativa tio, ke temas pri ne intencitaj, do fushaj, ellasoj je spaceto. Nepre povas esti, ke temas pri intencita, sed ne klarvorte priskribita ilustrado je tio, ke post la apostrofo de "l'" ankau spaceto ne estas necesa.

3) Pro 2) trafas do la situacio "duba detalo" (vidu supre la lingvan respondon).

4) Sekve tio, apliki en Esperanto ekzemple la franclingvan interpunkcion, nome neniun spaceton inter "l'" kaj la sekva vorto, estas sankciita de la citita lingva respondo kaj tial ne rigardenda kiel malghusta Esperanto.

nornen (نمایش مشخصات) 1 ژوئن 2016،‏ 17:17:10

akueck:
Zamenhof_eksterfundamente_en_lingva_respondo:
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia lingvo pli-malpli tiaj samaj, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj; sekve ĉiu povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj detaloj la uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed ĉar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis ankoraŭ la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por tiuj ĉi detaloj. En tiuj ĉi dubaj detaloj ĉiu povas uzi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj ĉi negravaj detaloj difinitajn regulojn.
Estus iom konfuzige se la Grekoj uzus sian interpunkcion, ĉu ne;

Eble estus utile、se oni nur uzus la interpunkciojn de la kvin lingvoj de la 「Fundamenta Gramatiko」。

بازگشت به بالا