Till sidans innehåll

Eta interpunkcia demando pri apostrofoj

av Tempodivalse, 18 juli 2015

Meddelanden: 20

Språk: Esperanto

Tempodivalse (Visa profilen) 18 juli 2015 00:52:02

En tekstoj kun elizitaj artikoloj, mi vidas du variantojn de interpunkcio:

1: l' apostrofo (kun spaco)
2: l'apostrofo (sen spaco)

Kiu el ĉi tiuj du variantoj estas pli konsilinda? Mi emas al la dua, ĉar ĝi iel aspektas pli "nature" (en romancaj lingvoj la spaco estas forigita kun apostrofo), tamen la plej fruaj tekstoj tendencas al la unua.

DuckFiasco (Visa profilen) 18 juli 2015 02:49:55

La malmulto da tio, kion mi vidis ekzemple en poezio, ja havas la spaceton "l' aŭroro", ĉar ĝi nur montras forigon de normale elparolata sono pro kialoj ritmaj, stilaj, ktp.

tommjames (Visa profilen) 18 juli 2015 06:43:05

La formo kun la spaco estas pli kutima (PMEG diras "Normale oni skribas l’ kiel apartan vorton (kun posta spaceto)" ), do se iu volas paroli plej 'norman' Esperanton, do la spaco estas pli konsilinda. Tamen ankaŭ mi preferas la formon sen spaco, kaj kiom mi scias ne estas regulo ke oni ne povas tiel skribi, do mi ofte ellasas ĝin.

m_v (Visa profilen) 18 juli 2015 08:34:43

Mi pli senca trovas la unuan varianton pro jeno:

La artikolo “la” kutime elizieblas, aŭ se ĝi troviĝas post prepozicio finiĝanta per vokalo (ĉe l’, de l’, pro l’, pri l’ ktp) aŭ se sekvas vorto komenciĝanta per vokalo (l’ apostrofo, l’ ebrio ktp).

Se oni volus skribi la ĉi-lastajn sen spaco (do: l’apostrofo, l’ebrio), tiam oni devus ankaŭ skribi tiel, se antaŭe troviĝas prepozicio (de l’apostrofo, pro l’ebrio). Aliflanke tamen en okazoj, kie la artikolo eliziiĝas nur pro la antaŭa prepozicio kaj ne pro sekvanta vokalo, oni ne devus rajti forlasi la spacon (de l’ homaro anstataŭ de l’homaro), ĉar la manko de spaco ja montras, ke esprimoj kiel l’ebrio estas apartaj elparolaj unuoj; tio ne trafas ĉe l’homaro ĉar aparte ĝi normale ne estas elparolebla.

Kaj se oni pro tiuj ĉi kialoj skribus unuflanke de l’apostrofo, sed aliflanke de l’ homaro, tio en teksto aspektus kvazaŭ senkonsekvence.

Tial mi preferas uzi ĉiam la spacon, do de l’ apostrofo kaj de l’ homaro.

akueck (Visa profilen) 18 juli 2015 09:41:19

Tempodivalse:En tekstoj kun elizitaj artikoloj, mi vidas du variantojn de interpunkcio:

1: l' apostrofo (kun spaco)
2: l'apostrofo (sen spaco)

Kiu el ĉi tiuj du variantoj estas pli konsilinda?
En miaj presitaj ekzempleroj de la "Fundamento de Esperanto" (ili estas de malsamaj eldonejoj) estas spaceto inter "de l'" kaj "mond'o" en la teksto angla de Regulo 16 de la Fundamenta Gramatiko. Mankas tia spaceto tamen en la respektiva regulteksto franca, germana, rusa kaj pola!

Chu tio chi eble estas interpretebla kiel la licenco, ke la spaceto inter "l'" kaj la sekva vorto povas esti eliziata? Au chu pri ghusta Esperanto decidas la malplej permesa versio, do chi-okaze la angla? Mi ne scias, kiel oni solvu tian prinorman demandon. Bernardo? Kirilo?

Tempodivalse (Visa profilen) 18 juli 2015 13:18:05

En miaj presitaj ekzempleroj de la "Fundamento de Esperanto" (ili estas de malsamaj eldonejoj) estas spaceto inter "de l'" kaj "mond'o" en la teksto angla de Regulo 16 de la Fundamenta Gramatiko. Mankas tia spaceto tamen en la respektiva regulteksto franca, germana, rusa kaj pola!
Ho! Tion ĝis nun mi neniam rimarkis!

La versioj de la Fundamenta Gramatiko ĉe la retejo de l'Akademio (kiujn mi preferas, ĉar mi ne havas paperan kopion) ankaŭ montras neunuformecon: ĉe la rusa versio mankas la spaceto, sed ĝi ĉeestas en la kvar aliaj versioj!

Redakto! En la Gramatiko trovebla ĉe Vikifontaro, mankas la spaceto en la versioj rusa, pola, kaj germana, sed inkluziviĝas en la germana kaj angla!

Tre stranga afero, ĉar ambaŭ ĉi tiuj fontoj estas sufiĉe fidindaj. Ĉu ni interpretu la plurecon kiel indikon, ke ambaŭ variantoj estas pravigeblaj?

Tempodivalse (Visa profilen) 18 juli 2015 17:20:28

m_v:Mi pli senca trovas la unuan varianton pro jeno:
Dankon pro via komentario. Mi konsentas ke konsonantaj formoj kiel l'homaro aspektas strange pro prononcaj kialoj. Tamen mi notu, ke en kelkaj versioj de la Fundamenta Gramatiko la spaceto mankas eĉ tie (rimarku la provizatan ekzemplon de la 16-a regulo: de l'mondo). Cetere, iuj beletraĵoj ne metas spaceton - "de l'princo", kiel oni vidas en la frua traduko de Princo Serebrjanij.

En ajna okazo, mi neniam elizas artikolon starantan antaŭ konsonanto. Mi ĝin elizas nur antaŭ la vokalo "A", kaj foje antaŭ aliaj vokaloj kiam artikolo staras post la prepozicio "de" - do, de l'eterneco, de l'arto, sed: de la homoj, de la vokaloj.

Kompreneble, mia proza elizado estas ne tre norma, tamen mi estas tiel alkutimiĝinta al latinidaj lingvoj (kie artikola elizado estas ofte deviga), ke mi aŭtomate faras la samon en Esperanto, kaj eĉ sentas min ete nekomforta skribante formojn kiel "de la artikolo".

m_v (Visa profilen) 18 juli 2015 18:30:40

Tempodivalse:Mi emas al la dua, ĉar ĝi iel aspektas pli "nature" (en romancaj lingvoj la spaco estas forigita kun apostrofo), tamen la plej fruaj tekstoj tendencas al la unua.
Mi volas aldoni, ke en kelkaj aliaj, nelatinidaj lingvoj post eliziita artikolo ja sekvas spaceto (en la greka ekzemple: τα άλογα [la ĉevaloj] → τ’ άλογα). Do argumenti per ŝajna natureco por senspacetismo (bela neologismo, ĉu ne? ridego.gif) estas, laŭ mi, iom latinidocentrisma.

Tempodivalse:Kompreneble, mia proza elizado estas ne tre norma, tamen mi estas tiel alkutimiĝinta al latinidaj lingvoj (kie artikola elizado estas ofte deviga), ke mi aŭtomate faras la samon en Esperanto, kaj eĉ sentas min ete nekomforta skribante formojn kiel "de la artikolo".
Tamen pripensu, ke tia eliziado povas okazigi prononcajn ambiguecojn:
la rumana lingvo kaj l’ arumana lingvo
Tiuj ĉi du esprimoj sonas tute same, kvankam temas pri du diversaj lingvoj.

Rujo (Visa profilen) 18 juli 2015 23:52:43

Tempodivalse:En tekstoj kun elizitaj artikoloj, mi vidas du variantojn de interpunkcio:

1: l' apostrofo (kun spaco)
2: l'apostrofo (sen spaco)

Kiu el ĉi tiuj du variantoj estas pli konsilinda? Mi emas al la dua, ĉar ĝi iel aspektas pli "nature" (en romancaj lingvoj la spaco estas forigita kun apostrofo), tamen la plej fruaj tekstoj tendencas al la unua.
Eble ambaŭ estas ĝustaj. Ŝajnas al mi, per granda penado, ke estas tie ĉi ia teorio pri stila altireco, tio estas, foje la prepozicio altiras la eliziitan artikolon, foje la posta vokalo altiras ĝin. Kiam neeblas precizigi tion, senhezite, la apostrofon oni metus ien ajn.

akueck (Visa profilen) 19 juli 2015 08:00:29

Tempodivalse:
En miaj presitaj ekzempleroj de la "Fundamento de Esperanto" (ili estas de malsamaj eldonejoj) estas spaceto inter "de l'" kaj "mond'o" en la teksto angla de Regulo 16 de la Fundamenta Gramatiko. Mankas tia spaceto tamen en la respektiva regulteksto franca, germana, rusa kaj pola!
Ho! Tion ĝis nun mi neniam rimarkis!

La versioj de la Fundamenta Gramatiko ĉe la retejo de l'Akademio (kiujn mi preferas, ĉar mi ne havas paperan kopion) ankaŭ montras neunuformecon: ĉe la rusa versio mankas la spaceto, sed ĝi ĉeestas en la kvar aliaj versioj!

Redakto! En la Gramatiko trovebla ĉe Vikifontaro, mankas la spaceto en la versioj rusa, pola, kaj germana, sed inkluziviĝas en la germana kaj angla!

Tre stranga afero, ĉar ambaŭ ĉi tiuj fontoj estas sufiĉe fidindaj.
El jura vidpunkto la redonoj en elektronika formo ne estas validaj. Tiom, kiom ili redonas la paperlibran Fundamenton ghuste, ili taugas nur kiel akceptebla ilustrajho de chi lasta.

Tempodivalse:Ĉu ni interpretu la plurecon kiel indikon, ke ambaŭ variantoj estas pravigeblaj?
Unue ni devas ekzameni, chu povas esti preseraro. Fakte estas kvar versioj, nome chiuj krom la angla, en kiuj mankas la spaceto en la koncerna ekzemplo. Eble la spaceto en la angla versio estas la preseraro okulumo.gif Aliflanke esprimas la regultekstoj, ke nur la "a" de la artikolo - kaj ne ankau la sekva spaceto - povas esti eliziita. Lau mi tre ne klara afero. En tia dub-okazo ni akceptu ambau eblojn kiel ghustajn, chu ne? Au kiu konvinka kontrau-argumento estas?

Tillbaka till toppen