Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ludo [jes...du...]

de huberte, 2015-julio-19

Mesaĝoj: 518

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-27 15:41:34

Ju pli mi admiras la naturon, des pli mi estas feliĉa.

Kelli (Montri la profilon) 2016-januaro-29 19:14:08

Ju pli mi estas feliĉa, des pli mi akceptas la aliulojn kiel ili reale estas.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-januaro-29 20:17:49

Ju pli mi akceptas la aliulojn, kiel ili reale estas, des pli bone estas nia kunvivado.

Kelli (Montri la profilon) 2016-februaro-04 11:33:36

Ju pli bone estas nia kunvivado, des pli vone mi konscias pri la veraj aferoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-04 13:38:22

Ju pli bone mi konscias pri la veraj aferoj, des pli mi timas la estontecon.

Kelli (Montri la profilon) 2016-februaro-04 19:05:21

Ju pli mi timas la estontecon, des pli mi miskomprenas la signifon de la vivo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-04 19:47:52

Ju pli mi miskomprenas la signifon de la vivo, des pli la fino de mia vivo alproksimiĝas.

Kelli (Montri la profilon) 2016-februaro-05 18:00:31

Ju pli vi diras, ke la fino de via vivo alproksimiĝas, des pli mi vidas, ke restas iom da juneco en vi.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-februaro-05 18:16:48

Ju pli mi vidas, ke restas iom da juneco en vi, des pli mi kuraĝigas vin.

Kelli (Montri la profilon) 2016-februaro-05 20:05:15

ridulo.gif

ju pli mi kuraĝigas vin, des pli mi malkovras interesajn aferojn.

Reen al la supro