Till sidans innehåll

Fare?

av disgustus, 19 juli 2015

Meddelanden: 71

Språk: Esperanto

Tempodivalse (Visa profilen) 20 juli 2015 17:33:59

Uzado fare de nur malmultaj homoj per si mem ne estas valida argumento pri tio, esti ghusta au malghusta.
Certe. Tamen, la uzateco de iu formo povas diri multon pri tio, ĉu formo estas uzinda aŭ evitinda. Se tiom malmulte da homoj uzas iu (nefaka) formo, ke ĝi estas nerekonebla por granda majoritato de Esperantistoj, tio estas forta malrekomendo kontraŭ la uzado de tiu formo. Kaj far estas nerekonebla por multaj, tial ke ĝi ne uziĝas (la sama problemo ĉeestas por neologismoj kiel ĵogi, adolto ktp).

Sekve - de praktika perspektivo, estas pli konsilinde eviti far. Ĝi kaŭzas troan konfuzon, eĉ sendepende de Fundamentaj problemoj.

Vinisus (Visa profilen) 20 juli 2015 17:52:26

3 trovoj en Por pli efika informado
la gazetoj por publikigode nia teksto sen ŝanĝoj fare de la ĵurnalistoj.”
Se temas pri artikoloj liverataj al la gazetoj fare de la informaj fakoj de niaj organizaĵoj aŭ de
vas servi kiel modelo por aranĝado de ekspozicioj fare de la landaj organizaĵoj aŭ lokaj grupoj. Jen
2 trovoj en Lingvistikaj aspektoj de Esperanto
ignifoj, kiu povas esti uzata por homa komunikado fare de la anoj de iu homa socio...”). Ĉar ekzistas
esprimas la ideojn ‘al’ aŭ ‘por’, kaj ablativo, ‘fare de, for de, per, kun’); kaj la pola havas sep
1 trovo en Ne nur leteroj de plumamikoj
te kontentigan prezentadon de esperanta komedieto fare de bonaj profesiaj geaktoroj, kiuj nur studis
1 trovo en Kien fluas roj’ Castalie
s alian eksperimenton. Jen priskribo de pentraĵo, fare de moderna mongola pentristo Mjatavyn Cembedor
1 trovo en Ombro sur interna pejzaĝo
Al la hipotezo pri fantazifrakaso fare de viroj, mi havas kroman tekston entirkeste:
1 trovo en Fajron sentas mi interne
Tiu ĉi teksto estas nematura, ĉar la pensinstigoj fare de instruostoj kaj samaĝuloj malabundis. Ĝi of
3 trovoj en La majstro kaj Margarita, fragmentoj
eksciti la popolon kontraŭ Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pr
, ke mi ne povas ludi en la etoso de fi-persekuto fare de la enviuloj! — La kato sin levis, kaj la ŝa
e tion, — rikanetante diris Voland, — ke subaĉeto fare de tiu stultulino Frida estas, memkomprene, ne
7 trovoj en La Respubliko
praĵoj komprenu kiel penetron en la racian kosmon fare de la psiko — jen mia opinio kiun vi tiel ferv
manĝoj kaj sportoj kaj atento al multaj ekzercoj, fare de la gardistaro, ĉio ĉi imitos la originalan
— aliancano konsistanta el riproĉoj kaj malaprobo fare de liaj patro kaj familianoj, revolucio kaj ko
la popolo provante eskapi el la fumo de sklaviĝo fare de liberaj homoj nur falus en fajron de sklavi
de liberaj homoj nur falus en fajron de sklaviĝo fare de sklavoj. Anstataŭ sian iaman trograndan kaj
tria, post la reĝa homo, se ni identigas regadon fare de la plejbonulo kaj regadon fare de reĝo.”
entigas regadon fare de la plejbonulo kaj regadon fare de reĝo.”
5 trovoj en Mortula ŝipo
kaj tiel lernis, kiel sentiĝas tiuspeca traktado fare de la propraj klaskamaradoj.
. Eĉ male, sen la obstina defendo de la individuo fare de Max Stirner la sekva frazo verŝajne ne estu
minacoj, ke oni ja rekompencos la tro fruan vekon fare de la vaĉintoj, kun la dormemaj homoj en la ka
rista oficejo, kiu eksterlande estis reprezentata fare de konsulejoj, oni samtempe establis oficejon,
ankris en ekstera rodo kaj transprenis la kargon fare de malpezaj ŝipoj kaj boatoj. La ŝipestro cert
76 trovoj en Artikoloj el Monato
vivo estis la kreado, en 405, de armena alfabeto fare de Mesrop Maŝtoc kun subteno de katolikoso Sah
kun iama soldato, jen perfidon de malnova amikino fare de ŝia iama sa...

akueck (Visa profilen) 20 juli 2015 18:31:01

Tempodivalse:
Uzado fare de nur malmultaj homoj per si mem ne estas valida argumento pri tio, esti ghusta au malghusta.
Certe. Tamen, la uzateco de iu formo povas diri multon pri tio, ĉu formo estas uzinda aŭ evitinda. Se tiom malmulte da homoj uzas iu (nefaka) formo, ke ĝi estas nerekonebla por granda majoritato de Esperantistoj, tio estas forta malrekomendo kontraŭ la uzado de tiu formo.
Vi nun enludigas internaciecon, do Regulon 15. Se "far" estus internacia, ghi estus ghusta Esperanto kaj uzebla ech sen aprobo.

Tempodivalse:Kaj far estas nerekonebla por multaj, tial ke ĝi ne uziĝas (la sama problemo ĉeestas por neologismoj kiel ĵogi, adolto ktp).
Chu per "neologismo" vi celas "novan vorton" en la senco de la 7a alineo de Antauparolo?

Au chu per "neologismo" vi celas "formon novan" en la senco de la 8a alineo de la Antauparolo? (Ion tian Zamenhof komprenis kiel neologismon.)

Au chu per "neologismo" vi celas "internacian vorton" en la senco de Regulo 15?

Vi rimarkas, ke, tuj kiam la esprimo "neologismo" endiskutighas, la afero farighas ne-klara kaj kauzas redemandojn.

Tempodivalse (Visa profilen) 20 juli 2015 18:51:12

Vi nun enludigas internaciecon, do Regulon 15. Se "far" estus internacia, ghi estus ghusta Esperanto kaj uzebla ech sen aprobo.
Ve! Miskomprenoj abundas. Mi intencis diri:

Se tiom malmulte da Esperantistoj uzas iu (nefaka) formo en Esperanto, ke ĝi estas nerekonebla por granda majoritato de Esperantistoj, tio estas forta malrekomendo kontraŭ la uzado de tiu formo.

Mi priparolis ne internaciecon, sed internan rekoneblecon. Estas malrekomendo kiam io (ĉu nova vorto, ĉu formo nova) daŭre malsukcesadas eniri komunuzan Esperanton, kiel en la okazo de far, ĵog/i, adolt/o interalie, kaj restas nekomprenebla por tiom multe da Esperantistoj.

Sed mi deflankiĝis de la ĉefa punkto, kiun mi volis emfazi: La metodo, per kiu kreiĝas la senfinaĵa far, ĥaosigus la vortfaradon. Tio per si mem problemigas far. Mi simple volis argumenti, ke ni povas de kelkaj perspektivoj malakcepti far: kaj pro ties malakcepto fare de la parolantaro, kaj (ĉefe) pro dubinda Fundamenteco.

akueck (Visa profilen) 21 juli 2015 05:00:35

Tempodivalse:
Se tiom malmulte da Esperantistoj uzas iu (nefaka) formo en Esperanto, ke ĝi estas nerekonebla por granda majoritato de Esperantistoj, tio estas forta malrekomendo kontraŭ la uzado de tiu formo.
Se iu vorto estas ghusta Esperanto, la ofteco de la uzado dependas de tio, kiel ofte la vorto estas oportuna kaj konata.

Ekzemple mi ghis nun ekster prilingvaj diskutoj kaj preparado je vortaro neniam bezonis au audis la Fundamentan vorton "lojt'o". Mi audacas konjekti, ke nur tre malmultaj Esperanto-parolantoj (re)konas ghin. Sed tial mi ne rigardas ghin kiel malrekomendindan.

sudanglo (Visa profilen) 21 juli 2015 10:40:10

la ofteco de la uzado dependas de tio, kiel ofte la vorto estas oportuna
Prave. Kaj ne-malmultaj trovis 'far' oportuna. Se iu ne trovas ĝin tia, tiu ne uzu ĝin.

Cetere 'far' estas aldono al la stoko de unu-elementaj vortoj en Esperanto - tiuj, kiuj ne postulas finaĵon.

(Tiel, ĝi ne pravigas la fortranĉo de la finaĵo de vortoj kiuj nur povas esti vortoj kun finaĵo.)

Simile, 'alies' ne estas kunmetita vorto, sed solstariva radiko, kies formo oportune faciligas la komprenon.

Mi rimarkis ke estas subtila diferenco inter 'per' kaj 'pere de', kaj 'en' kaj 'ene de'.

Ĉu eble iam evoluiĝos ne-ekzakta egalo inter 'far' kaj 'fare de', aŭ ĉu jam ekzistas?

tommjames (Visa profilen) 21 juli 2015 13:05:51

akueck:Chu vi ankorau prijughas, ke "far" en la signifo de "fare de" ne estas erara?
Jes. Evitinda, sed ne erara (krom ĉe pasivaj participoj). Se ĝi estus erara, la Akademio ja estus tion dirinta, sed anstataŭe ili diris "neniu povas do pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR". Se ĝi estas malĝusta, kial ili ne rifuzis ĝin?

akueck:Se jes, vi devas ankau koncedi, ke ekzemple jena frazo ne estas erara:

"Konsider la baldau okazonta kongreso chio jam nun estas bone preparita koncern la akcepto de kongresanoj far la urbestro dank shi."
Tio estas non sequitur. La ĉi-supra estas frazo, ne individua vorto, do ĝian "ĝustecon" oni malsame taksu. Se frazo enhavas multajn evitindajn vortojn, estas multe pli facile argumenti ke ĝi estas "erara", ol argumenti ke unu vorto, aŭ kelkaj apartaj vortoj, estas eraraj.

La aserto estu ke se mi ne taksas 'far' erara, mi do ankaŭ ne taksu la aliajn tiaspecajn vortojn ('konsider', 'koncern' ktp.) eraraj. Kaj al tio mi diras ke mi ne taksas ilin baze eraraj. Kiom mi scias, ekzistas neniu regulo ke Esperanto ne povas alpreni al sia vortstoko novan senfinaĵan vorteton, se la parolantaro ekuzas ĝin. Se tia regulo ekzistas, bonvolu citi ĝin.

Se vi difinas "malĝusta" kiel "ne havas eksplicitan kaj specifan aprobon de la Akademio", mi do proponus ke vi akiru malpli ekstremisman difinon.

Maksimume oni povus taksi tiujn vortojn eraroj pro tio ke ili neniam uziĝas kaj estas tute fremdaj al uznormoj en la lingvo. Sed oni ne povas diri samon pri 'far', kiu havas tradicion de uzado, eĉ se nur apenaŭa.

Tempodivalse:la listo de vortoj, kiuj povas stari sen vortfinaĵo, estas limigita
Diras kiu? Kaj sub kia aŭtoriteco?

Tempodivalse:se oni provus apliki la logikon de far al aliaj radikoj, estiĝus tuta ĥaoso.
Tiu argumento estas nur la glit-dekliva logika trompo. La perceptata bezono kaj ŝanco de amasa akcepto por ĉiu eventuala nova vorto estas malsamnivela kaj unika. Ne eblas diri ke se ni allasas 'far' ni do elŝlosus la inundobarilon.

akueck (Visa profilen) 21 juli 2015 13:23:40

sudanglo:
la ofteco de la uzado dependas de tio, kiel ofte la vorto estas oportuna
Prave. Kaj ne-malmultaj trovis 'far' oportuna.
Vi forgesis citi la gravan premison: "Se iu vorto estas ghusta Esperanto,"

sudanglo:Cetere 'far' estas aldono al la stoko de unu-elementaj vortoj en Esperanto - tiuj, kiuj ne postulas finaĵon.

(Tiel, ĝi ne pravigas la fortranĉo de la finaĵo de vortoj kiuj nur povas esti vortoj kun finaĵo.)
Tian logikon mi ne komprenas.

akueck (Visa profilen) 21 juli 2015 13:37:32

tommjames:Se ĝi estus erara, la Akademio ja estus tion dirinta, sed anstataŭe ili diris "neniu povas do pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR". Se ĝi estas malĝusta, kial ili ne rifuzis ĝin?
Prava demando. Mi ne scias. Sed finfine decidas tio: Ne sufichas, ke iu formo nova ne estas ne rizufita de autoritata centra institucio, sed devas esti, ke ekzistas almenau tolerdeklaro, kiel ekzemple okaze de "konvers'i".

tommjames:La aserto estu ke se mi ne taksas 'far' erara, mi do ankaŭ ne taksu la aliajn tiaspecajn vortojn ('konsider', 'koncern' ktp.) eraraj. Kaj al tio mi diras ke mi ne taksas ilin baze eraraj. Kiom mi scias, ekzistas neniu regulo ke Esperanto ne povas alpreni al sia vortstoko novan senfinaĵan vorteton, se la parolantaro ekuzas ĝin. Se tia regulo ekzistas, bonvolu citi ĝin.
La koncernaj radikoj aperas kun streketo en la Universala Vortaro. Tio signifas, ke ili postulas finajhon au sekvan kunmetitan radikon. Tial oni ne povas diri ekzemple "rilat io", sed devas diri "rilat'e al io" au "rilat'e io'n". Analoge statas pri "far'e de".

tommjames (Visa profilen) 21 juli 2015 14:25:39

akueck:La koncernaj radikoj aperas kun streketo en la Universala Vortaro. Tio signifas, ke ili postulas finajhon au sekvan kunmetitan radikon.
Kial ili nepre postulas finaĵon? Kiu regulo aŭ akademia dekreto konfirmas tion?

Estas multaj ofte uzataj vortoj kiuj uziĝas sen finaĵo sed kiuj aperas kun streko en la vortaro, ekzemple sufiĉe da ekkriaj vortoj (listigitaj en PMEG). Ĉu ankaŭ tiuj uzoj estas eraraj viaopinie?

Tillbaka till toppen