შინაარსის ნახვა

Fare?

disgustus-ისა და 19 ივლისი, 2015-ის მიერ

შეტყობინებები: 71

ენა: Esperanto

Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 08:21:34

akueck:Laŭ almenau mi io tia jam ne estas nur nova vorto, sed nova regulo, do vastasence formo nova postulanta oficialan aprobon.
Mi ne estas certa, ke ĉiuj komprenas, kion vi celas per la fakaj esprimoj "nova vorto", "nova regulo" kaj "formo nova", Andreas, nome alineon 8 de la Antaŭparolo al la Fundamento. Pro tio jen ankoraŭfoje la teksto (detalojn kiel kompreni ĝin vd. en BK I):

8. Alineo 8: [„Formoj novaj“]
[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vortoregulo
en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan
formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi
paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Kun la tempo la formo nova iom post
iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas
en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi
arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj
kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la
certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto
neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam
perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [A 8.3].

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 08:41:39

Bernadox:Hm, Tommjames, eĉ viaj insultoj ne estas spritaj.
...Diras la homo kiu konstante parolaĉas sensencaĵon pri mia lingvonivelo. Simple ne eblas vin taksi serioza.

Bernadox:Uzo de tiaj superfluaj latinaĵoj estas forta indiko, ke Esperanto restis fremda al vi ĝis nun, ke vi ankoraŭ ne hejmas en ĝi.
Tute ne. Mi delonge uzis tiajn terminojn, kaj ankaŭ la sufiĉe disvastiĝinta "kontraŭ-homa", sed en mia propra sperto tiuj terminoj ne ĉiam klare montras la specifan logik-trompon, do mi uzas la pli rekoneblan latinan terminon por klareco. Do jen plia malsukceso en via bizara kampanjo riveli min kiel komencanto.

Bernado:Propono: Lernu, ne insultu!
Silentu, hipokritulaĉo.

Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 10:36:01

tommjames:kontraŭ-homa
-> legu: "kontraŭhoma" (sen streketo)

tommjames:sed en mia propra sperto
-> legu: "sed laŭ mia propra sperto"

tommjames:Silentu, hipokritulaĉo.
-> pli trafa: "fihipokritulo", ĉar Tommjames ja celas moralan, do internan econ. Sed kion li volas diri per "hipokritulo", do homo "ne sincera, ŝajniganta aŭ prezentanta ne posedatajn meritojn" (PIV 2005)? Male, mi ja tre sincere rekomendas, ke lernantoj ne imitu la malmodelan lingvaĵon de Tommjames, ĉar ĝi simple enhavas tro da gramatikaj kaj stilaj malglataĵoj.

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 12:40:50

Bernadox:mi ja tre sincere rekomendas, ke lernantoj ne imitu la malmodelan lingvaĵon de Tommjames, ĉar ĝi simple enhavas tro da gramatikaj kaj stilaj malglataĵoj.
Se vi volas ke oni sekvu viajn rekomendojn, mi povas rekomendi ion al vi: ne agadu kiel idioto, ĉar vi ne estas idioto. Vi hontigas vin mem per tia fikonduto.

Mi esperas ke la fadeno tuj revenos al sia temo.

Do, vi aŭ via samklikano bonvolu respondi al mia antaŭa demando:

tommjames:Se radikoj kiuj aperas kun streketoj en la vortaro devas havi finaĵon por uziĝi "ĝuste", kiel vi asertas, kial do vi ne kondamnas la interjekciojn, kies radikoj aperas kun streketoj en la vortaro sed uziĝas senfinaĵe? Se tiuj vortoj estas "sankciitaj", kiel vi diris, nu tio nur montras ke la postulo de finaĵo estas senbaza.
Mi aŭdacus diri ke la sinceraj legantoj verŝajne volus legi sincerajn opiniojn pri tio. Mi petas ke vi ne ignoru la aferon, kaj ke vi ne denove turniĝu al la argumentum ad hominem kaj malafabla kalumniado.

DuckFiasco (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 13:20:04

Ĉu oni koleriĝu pri eta malofta vorto? La serĉado de malgrandaj eraroj en la afiŝoj de aliaj ne montriĝas bonkora al mi. La diskuto ne plu utilas.

La respondo por scivolemaj lernantoj:
* "fare de" estas la plej ĝenerala, ĉar ĝi ne precizas verba tempo
* "farita/farata/farota de" ankaŭ estas ebla, se oni havas sufiĉe da informo
* "far" kiel memstara prepozicio estas neofta mallongigo, kiu ne estas aprobita "formale" kaj eble ne kompreneblas al certaj parolantoj, kvankam oportuna aŭ eleganta. Mi mem ne uzus ĝin, ĉar mi parolas Esperanton por kompreniĝi kun laŭ eble la plej granda nombro da personoj.

Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 14:47:21

akueck:Kion signifu: "... ne estas rekte erara"? Chu erara? Au chu ne erara?
Ĉu ĉio devas esti aŭ tute blanka aŭ tute nigra? Eble tiu mondrigardo eksplikas, kial ni ne povas interkonsenti: vi ne volas agnoski la ĉeeston de necerteco.

Ĉu en aliaj lingvoj ne estas formoj aŭ uzoj kiujn oni ne povas tutaplombe juĝi absolute ĝustaj aŭ malĝustaj? Estante antaŭlonga studanto de diversaj lingvoj, mi scias ke estas multo en la sfero de lingvoj troviĝanta en la tiel nomata "griza zono".

Bernadox:-> legu: "kontraŭhoma" (sen streketo)
-> -> legu: "sed laŭ mia propra sperto"
-> pli trafa: "fihipokritulo"
@Bernadox, miaopinie ne helpas al via pozicio, ke vi instruigas aliajn kompetentulojn pri iliaj vortelektoj, kiam ties malĝusteco aŭ evitindeco fakte estas dubinda. El viaj citaĵetoj, mi ne nomus eĉ unu korektinda. La komento pri la streketo aparte ŝajnas stranga - estas antaŭlonge akceptita normo apartigi radikojn per streketoj por pli da klareco, okaze de malpli kutimaj kunmetaĵoj.

Bernadox:Tiajn aferojn, Tempodivalse, vi facile trovas en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 2 (BK II), kiun vi ŝajne ne konsultis:
Vi diras tion, kvazaŭ estis mia devo konsulti la Komentarion. Fakte mi legis neetan parton de la Komentario, kaj ja havas grandan respekton por ĝi.

Sed nun ni tute forlasis la komencan temon.

Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 14:53:07

DuckFiasco:Ĉu oni koleriĝu pri eta malofta vorto? La serĉado de malgrandaj eraroj en la afiŝoj de aliaj ne montriĝas bonkora al mi. La diskuto ne plu utilas.

La respondo por scivolemaj lernantoj:
* "fare de" estas la plej ĝenerala, ĉar ĝi ne precizas verba tempo
* "farita/farata/farota de" ankaŭ estas ebla, se oni havas sufiĉe da informo
* "far" kiel memstara prepozicio estas neofta mallongigo, kiu ne estas aprobita "formale" kaj eble ne kompreneblas al certaj parolantoj, kvankam oportuna aŭ eleganta. Mi mem ne uzus ĝin, ĉar mi parolas Esperanton por kompreniĝi kun laŭ eble la plej granda nombro da personoj.
Bonaj punktoj; bone mallongigite. Dankon. Ĉi tiun voĉon de seriozeco ni bezonis.

Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 15:40:48

Tempodivalse:Vi diras tion, kvazaŭ estis mia devo konsulti la Komentarion.
Nu jes, kompreneble. De serioza diskutanto mi atendas, ke li konsultas laŭ la demando almenaŭ PIV kaj PMEG, okaze ankaŭ PAG. Se temas pri demandoj, kiuj koncernas la F-ton, li aŭ ŝi kompreneble konsultu BK, ĉar io pli detala pri tiu temo nuntempe ne ekzistas. En diskuto ni ja ne ĉiam volas rekomenci ĉe nulo, ĉu?

Bernadox (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 15:51:47

Tempodivalse:@Bernadox, miaopinie ne helpas al via pozicio, ke vi instruigas aliajn kompetentulojn pri iliaj vortelektoj, kiam ties malĝusteco aŭ evitindeco fakte estas dubinda.
Ĉu vi iam reviziis tekstojn antaŭ publikigo en libroj aŭ periodaĵoj, Tempodivalse? Cetere mi miras, ke vi atribuas tian oceanon de lingvaj kaj stilaj mallertaĵoj al kompetentulo. Nu bone, ni lasu tion. Ĉar temas pri forumo por lernantoj, mi ĝojus, se ĉiuj iom pli zorgu pri klara, stile bona Esperanto.

Ankoraŭ pri "far": Jes, laŭ mi akceptebla konkludo - oni laŭeble evitu ĝin. Fine ni do atingis la staton de diskuto, kiun atingis la Akademio en 1913, kiam Grabowski proponis "par" en la sama funkcio kiel niaepoka "far". Kiu interesiĝas pri la malnova diskuto, povas legi ĝin en Oficiala Gazeto Esperantista.

tommjames (მომხმარებლის პროფილი) 24 ივლისი, 2015 16:29:20

Bernadox:Ĉu vi iam reviziis tekstojn antaŭ publikigo en libroj aŭ periodaĵoj, Tempodivalse?
Ho ve, jen denove argumentum ad hominem. Ŝajnas ke vi ne volas defendi vian efektivan argumenton (kaj ne surprize - viaj 'korektoj' de miaj lingvaj 'eraroj' estas nepre ridindaj), vi nur volas endubigi la kompetencon de la partoprenantoj. Plene senhonora kaj frivola konduto.

akueck, ĉu vi ŝatus provi respondi al mia demando? Via samklikano ŝajne ne kapablas. Mi rediros ĝin:

tommjames:Se radikoj kiuj aperas kun streketoj en la vortaro devas havi finaĵon por uziĝi "ĝuste", kiel vi asertas, kial do vi ne kondamnas la interjekciojn, kies radikoj aperas kun streketoj en la vortaro sed uziĝas senfinaĵe? Se tiuj vortoj estas "sankciitaj", kiel vi diris, nu tio nur montras ke la postulo de finaĵo estas senbaza.
Mi estas sincere scivolema pri tiu afero, kaj mi ja estus danka pri ajna sincera respondo. Verdire, mi trovas iom strange ke pasis tiom da tempo kaj ankoraŭ neniu volas serioze pritrakti la aferon. Ĝi ŝajnas al mi demando sufiĉe kerna de la argumento, ke ĝi meritas esti traktita honeste, ne ignorita prefere de kalumnioj de argumentum ad hominem.

ზემოთ დაბრუნება