Vai all’indice

Fare?

di disgustus, 19 luglio 2015

Messaggi: 71

Lingua: Esperanto

akueck (Mostra il profilo) 24 luglio 2015 19:02:56

Tempodivalse:
Ĉu ĉio devas esti aŭ tute blanka aŭ tute nigra?
La ne akceptita tekstparto menciita en la oficiala Akademia komunikajho estas:
"La uzo de FAR en la sama funkcio estas ankau akceptebla. Ekz-e, la akcepto de la kongresanoj far la urbestro."

Mi nun adicias unu kaj unu, t. e.: Se tio, ke la koncerna uzo de "far" estas akceptebla, ne estis akceptita, la sekvo estas, ke tiu uzo ne estas akceptebla. Tio, ke "neniu povas do pretendi, ke la Akademio rifuzis la prepozicion FAR ..." ne nuligas la dokumentitan ne-akcepteblecon. (Analoge neniu povas pretendi, ke la Akademio rifuzis "okaz'is kongres'o'n en Berlin'o'n" kiel ghustan Esperanton - la teksto tamen estas malghusta Esperanto.)

tommjames (Mostra il profilo) 24 luglio 2015 20:27:06

akueck:Se tio, ke la koncerna uzo de "far" estas akceptebla, ne estis akceptita, la sekvo estas, ke tiu uzo ne estas akceptebla.
Tio estas vera nur se oni akceptas la premison, ke uzo ne havanta interkonsenton estas defaŭlte neakceptebla. Sed la problemo estas, ke tiu premiso ne estas akceptinda.

Ĉu vi havas respondon pri tio, ĉu vi taksas 'halt!', 'help!', 'krak!', 'ek!' ktp eraraj? Tiuj estas "streketaj" radikoj uzitaj sen finaĵo, do supozeble vi kondamnas tian uzon, ĉu ne?

Tempodivalse (Mostra il profilo) 24 luglio 2015 21:20:47

Se tio, ke la koncerna uzo de "far" estas akceptebla, ne estis akceptita, la sekvo estas, ke tiu uzo ne estas akceptebla.
Laŭ via opinio, do, kial la Akademio rifuzis malakcepti far kiel malĝustaĵon? Via opinio estas, ke ĉar la Akademio ne akceptis ĝin, ĝi sekve estas malakceptebla por ĉiuj.

Tamen - kial oni ne povas preni la malan opinion, nome: Se l'Akademio ne trovis la formon malĝusta, do laŭ ĝia opinio, la formo ne estas malĝusta. Alie ĝi kondamnus ĝin.

Mi ne unu fojon demandas, ĉu oni povas trovi en la Fundamento citaĵon klare subtenantan la (de mia vidpunkto) ekstreman konstaton, ke ĉio ne formale sankciita aŭ aprobita estas malĝusta kaj evitinda.

Mi legis kaj relegis la Antaŭparolon kaj Gramatikon en la esperoj trovi tian detalon, antaŭe preteratentitan; sed tiuj dokumentoj ŝajnas al mi pli liberalaj, ol kiel vi prezentas ilin.

Mi klarigu, ke mi ne defendas far; male, mi opinias ke ĝi estas almenaŭ neuzinda, kaj eble eĉ malĝusta. Min ĉi-fadene pli interesas vian severan interpreton de la Fundamento, kiun, dum mia nemallonga tempo kiel Esperantisto, mi ne aŭdis de iu ajn.

Eble ni kreu alian fadenon por plu esplori ĉion ĉi; ĉar mi sufiĉe devojiĝas de la komenca temo.

akueck (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 01:47:44

tommjames:
akueck:Se tio, ke la koncerna uzo de "far" estas akceptebla, ne estis akceptita, la sekvo estas, ke tiu uzo ne estas akceptebla.
Tio estas vera nur se oni akceptas la premison, ke uzo ne havanta interkonsenton estas defaŭlte neakceptebla. Sed la problemo estas, ke tiu premiso ne estas akceptinda.
La 8a alineo (A8) de la Antauparolo al la Fundamento asignas tion, proponi formon novan, al autoritata centra institucio (ACI):

"Se ia autoritata centra institucio trovos, ke tiu au alia vorto au regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ghi ne devos forigi au shanghi la diritan formon, sed ghi povos proponi formon novan, kiun ghi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova."

El la Akademia komunikajho estas konkludeble, ke ACI unuflanke vidas en "far" lingvan novajhon (kio estas alia vortigo por formo nova en la senco de A8), aliflanke nek proponas "far" nek ghin rigardas kiel akcepteblan.

Por ke la lingvo-uzo estu konforma al A8, oni do evitu tian "far".

tommjames:Ĉu vi havas respondon pri tio, ĉu vi taksas 'halt!', 'help!', 'krak!', 'ek!' ktp eraraj? Tiuj estas "streketaj" radikoj uzitaj sen finaĵo, do supozeble vi kondamnas tian uzon, ĉu ne?
Interjekcio estas malghusta Esperanto nur en tiu okazo, ke ghi estas kaj a) sinonima al Fundamenta/oficialigita interjekcio kaj b) tamen nek aprobita nek internacia.

akueck (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 02:22:29

Tempodivalse:
Se tio, ke la koncerna uzo de "far" estas akceptebla, ne estis akceptita, la sekvo estas, ke tiu uzo ne estas akceptebla.
Laŭ via opinio, do, kial la Akademio rifuzis malakcepti far kiel malĝustaĵon?
En sia koncerna komunikajho la Akademio ne mencias, ke ghi rifuzis malakcepti malghustajhon.

Tempodivalse:Via opinio estas, ke ĉar la Akademio ne akceptis ĝin, ĝi sekve estas malakceptebla por ĉiuj.
Mia opinio estas: Por ke formo nova estu uzebla konforme al la 8a alineo de la Antauparolo al la Fundamento, mimimume tolerdeklaro devas esti dokumentita de autoritata centra institucio. Okaze de "far" mi ne rekonas ion tian.

Tempodivalse:Tamen - kial oni ne povas preni la malan opinion, nome: Se l'Akademio ne trovis la formon malĝusta, do laŭ ĝia opinio, la formo ne estas malĝusta. Alie ĝi kondamnus ĝin.
La respondon de "oni" skribu "oni". Mian opinion mi skribis supre.

Tempodivalse:Mi ne unu fojon demandas, ĉu oni povas trovi en la Fundamento citaĵon klare subtenantan la (de mia vidpunkto) ekstreman konstaton, ke ĉio ne formale sankciita aŭ aprobita estas malĝusta kaj evitinda.
En alia mesagho mi jam klarigis, ke ne chio devas esti formale sankciita au aprobita de autoritata centra institucio, sed nur formoj novaj.

Tempodivalse:Mi legis kaj relegis la Antaŭparolon kaj Gramatikon en la esperoj trovi tian detalon, antaŭe preteratentitan; sed tiuj dokumentoj ŝajnas al mi pli liberalaj, ol kiel vi prezentas ilin.
Bonvole relegu la 8an alineon de Antauparolo.

Tempodivalse:Mi klarigu, ke mi ne defendas far; male, mi opinias ke ĝi estas almenaŭ neuzinda, kaj eble eĉ malĝusta. Min ĉi-fadene pli interesas vian severan interpreton de la Fundamento, kiun, dum mia nemallonga tempo kiel Esperantisto, mi ne aŭdis de iu ajn.
Mia interpreto ne estas severa, sed kohera kun tiu de Zamenhof koncerne formojn novajn. En lingva respondo li klarigis:

"Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro estas leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton 'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus)."

Severan, pli trafe: falsan, interpreton disvastigas la sekretario de la Akademio: Li rigardas la uzadon je ech iuj novaj vortoj (prave uzeblaj lau la 7a alineo de la Antauparolo) kiel atencon al la Fundamento.

Bernadox (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 05:56:27

Tempodivalse:Tamen - kial oni ne povas preni la malan opinion, nome: Se l'Akademio ne trovis la formon [novan en la senco de A 8] malĝusta, do laŭ ĝia opinio, la formo ne estas malĝusta. Alie ĝi kondamnus ĝin.
Tio sekvas el la "principo de klareco":

Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare,
per kio li devas en ĉio sin gvidi
, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni
en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj
esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke
la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3].

La tasko de AdE estas daŭrigi la lingvo-krean laboron de Z (instruo el Volapuko, kie ĉio dependis de Schleyer). Tial AdE estas ligita al la principoj de A. Unu el tiuj principoj estas la principo de klareco. Se AdE volas enkonduki forman novan en la senco de A 8, ĝi devas klare kaj nemiskompreneble esprimi tiun volon. Ĝi krome devas:

[1] Elmontri, kial laŭ ĝi "vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna" [A 8.1]. Tio signifas, ĝi devas motivigi la "efektivan necesecon" [A 9.3], kial ĝi proponas formon novan:

„Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble
esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas
tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3].“

En nia ekzemplo ĝi do devas klarigi, kial nepre necesas oficiale enkonduki "far" por forigi la multsencecon de "de" kaj kial la elturniĝo per "fare de" ne sufiĉas. Tasko apenaŭ plenumebla, ĉar Esperanto bone funkcias per "fare de" jam pli ol cent jaroj.

[2] "enkonduk ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »" [A 7.2] - tio kreas klarecon en du direktoj: AdE estas avertita, ke ĝi faras gravan suplementon al la kerno de la lingvo; "ĉiu esperantisto scios tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi".

Tiuj, kiuj povas legi la germanan, trovas klarigon pri la principoj de FdE en jena artikolo (tria de supre: "Das Fundamento als Maßstab sprachlicher Richtigkeit im Esperanto" ).

tommjames (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 07:38:39

akueck:Interjekcio estas malghusta Esperanto nur en tiu okazo, ke ghi estas kaj a) sinonima al Fundamenta/oficialigita interjekcio kaj b) tamen nek aprobita nek internacia.
Bone, do ĉu vi opinias ke tiuj interjekcioj supre cititaj estas tiaj malĝustaj vortoj? (ke ili estas sinonimaj kaj ne aprobitaj)

Bernadox (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 10:16:44

La nuna demando en la diskuto estas:

"Ĉu interjekcioj formitaj surbaze de verbaj radikoj (ekz. 'halt!', 'help!', 'krak!', 'fek!' k.t.p.) kaj la interjekcio 'ek!' estas ĝusta Esperanto, eĉ se AdE ilin ankoraŭ ne oficialigis?"

1. Se ili estas vortoj fremdaj (internaciismoj) en la senco de R 15 aŭ novaj vortoj en la senco de A 7 neniu oficialigo estas bezonata. Ĉiu povas uzi tiujn sen peki kontraŭ "ĝusta" Eo. Ni do devas esplori, ĉu ili estas formoj novaj en la senco de A 8, ĉar nur por ili AdE havas monopolon, ĉar formoj novaj plej forte endanĝerigas la unuecon de la lingvo, do la plej superan gvidan principon de FdE (A 1.1, A 8.3 kaj multloke).

2. Formoj novaj estas aŭ vortoj novajreguloj novaj [A 8.1]. Tie ĉi nur la alternativo vortoj novaj trafas. Eksplica difino mankas en A. Ĝi estas konkludenda el la kontrasto kun „novaj vortoj“ (A 7) kaj „vortoj fremdaj" (R 15) laŭ la klarigoj de Z (plej grava en LR 54). Klasikaj ekzemploj estas uzo de „navo“ (en la senco de akvoveturilo) anstataŭ la samsignifa „ŝipo“ (LR 54), proleto (formo nova) anstataŭ proletario (formo malnova), arkitektur- anstataŭ arĥitektur- (OA 8), „spontan-“ anstataŭ „spontane-“ (ne jam decidita de la Akademio) k.t.p. Temas do pri samsignifaj nocioj, kiuj estas esprimitaj per malsamaj unuradikaj vortformoj aŭ per unuradikaj malsamaj vortoj (unuradikaj sinonimoj). Plurradikaj sinonimoj (kanon- anstataŭ paf-il-eg-, frid- anstataŭ mal’varm-) ne estas formoj novaj laŭ A 8, sed novaj vortoj laŭ A 7.

3. FdE uzas la terminon "vorto" por ĉiaj lingvoelementoj (Enk. al UV). "Vorto" en la senco de A 8 do ankaŭ estas la elementoj "ek'" (en FE 21 kaj FE 2 sen apostrofo "ek" ) kaj ĉiuj Fundamentaj interjekcioj (ekz. ho!, he! k.t.p.). FdE tamen ne difinas la nocion "vorto". Ĝi estas konkludenda el la tuta FdE. Laŭ tio "vorto" ĉiam ampleksas du aspektojn, ĝi nome estas kombinaĵo de almenaŭ unu signifo kun fiksita formo. La signifan flankon de "vorto" oni nomas "nocio", la eksteran, forman aspekton oni nomas "terminon".

4. La principo de netuŝebleco (A 2.3, A 4.1 kaj multloke) protektas nur specifajn signifo-formo-kombinojn (ekz. kapo en la anatomia senco). Tio signifas, tiu specifa signifo-formo-kombino estas "eterne" ĝusta Eo. Paraleligi tiun signifo-formo-kombinon per ekz. "teto" (de la franca tête anstataŭ kapo) rajtas nur AdE.

Netuŝebleco tamen ne malhelpas, ke pliaj signifoj povas esti aldonitaj al iu termino (ekz. kapo en la senco "supro de paĝo", kapo de maŝino, kapo de organizaĵo). En tiaj okazoj la sama termino ("kapo" ) reprezentas plurajn signifo-formo-kombinojn.

5. [Daŭrigon vd. malsupre].

Bernadox (Mostra il profilo) 25 luglio 2015 11:12:06

[Daŭrigo]

5. Ni apliku tiujn konsiderojn al nia demando: "Eterne ĝustaj" estas la signifo-formo-kombinoj de halt', help' k.t.p. en siaj verbaj signifoj. FdE ne registras la interjekcian signifon. Tio ankaŭ ne estas necesa. Ŝanĝo sur la forma flanko ne okazas (alie estus ekz. se anstataŭ help' iu proponus hilf'ajud' por esprimi la samon, kion esprimas la F-ta help' ).

Fakte al la (eterne ĝusta kaj protektita) signifo-formo-kombino

"Havigi al iu rimedon kontraŭ danĝero, mizero k.s. = help'i"

estas aldonita plia signifo-formo-kombino, nome:

"Interjekcio, uzata por esprimi urĝan peton je helpo = help!"

Temas pri nova signifo-formo-kombino, alivorte nova "vorto" (ne "formo nova" por malnova vorto).

Rezulto:

Tiaj interjekcioj kiel 'halt!', 'help!', 'krak!', 'fek!', 'ek!' k.t.p. ne estas formoj novaj en la senco de A 8, sed novaj vortoj en la senco de A 7 (aŭ eĉ vortoj fremdaj en la senco de R 15). Kiel A 7-vortoj (R 15-vortoj) ili ne bezonas oficialigon fare de AdE. Ĉiu povas uzi ilin. Ili estas ĝusta Esperanto.

Helpkonsideroj

Oni povas motivigi la rezulton ("ĝusta" ) ankoraŭ per aliaj argumentoj. Pri detala elmontro mi rezignas tie ĉi.

Ĉefa konsidero estas, ke neniu ĝis nun kontestis, ke el interjekcio oni povas senprobleme fari verbon, adjektivon, prefikson (fi -> fiagi, fia; ha! -> hai; hu! -> hui kiel simio). Ne estas evidente, kial la inversa apliko estu malĝusta.

Plia konsidero estas, ĉu eble ekzistas antaŭfundamenta interkonsento, ke la cit. interjekcioj estas ĝustaj, interkonsento, kiu ne trovis eksplicitan vortumon en FdE 1905.

Fine ankaŭ eblas, ke ekzistas postfundamenta interkonsento tiusenca, interkonsento ekestinta post 1905, kiun AdE ĝis nun ankoraŭ ne vortumis.

amigueo (Mostra il profilo) 28 luglio 2015 11:19:09

konsidero de aliaj kandidatoj far la urbestro,

konsideroj na aliaj kandidatoj fa la urbestro

Torna all’inizio