K vsebini

Fare?

od disgustus, 19. julij 2015

Sporočila: 71

Jezik: Esperanto

disgustus (Prikaži profil) 19. julij 2015 18:02:26

Kio estas la afero rilate al la vorto "fare?" Por ekzemplo, el Duolingo:

"Jen la detruo fare de la musoj."

Kial fare? Kial ne "farita?"

Tangi (Prikaži profil) 19. julij 2015 18:19:48

disgustus:Kial fare? Kial ne "farita?"
'Fare de' estas la prepozicio kiu estas analogo de la angla 'by' en pasivo.

Tempodivalse (Prikaži profil) 19. julij 2015 18:46:54

Fare de uziĝas por substreki pasivecon, kiam simpla de povas esti dusenca. Memoru ke en Esperanto de havas tri signifojn:

1) posedeco, simile al la angla "of"
2) movado malproksimen, simile al la angla "from", "away from"
3) la faranto de iu ago, simile al la angla "by", ekz. la komputilo estis aĉetita de li - the computer was bought by him

Fare de klarigas, ke oni intencas la trian signifon.

Por ekzemplo, konsideru varianton de via frazo:

Jen la detruo de la musoj.

La implico en ĉi tiu frazo, sen fare, estas ke la musoj mem estas detruataj. Kiam oni eksplicite diras fare de, tiam klariĝas, ke la musoj faras la detruon, kaj ne estas mem detruataj.

disgustus (Prikaži profil) 19. julij 2015 18:56:11

Tempodivalse:Fare de uziĝas por substreki pasivecon, kiam simpla de povas esti dusenca. Memoru ke en Esperanto de havas tri signifojn:

1) posedeco, simile al la angla "of"
2) movado malproksimen, simile al la angla "from", "away from"
3) la faranto de iu ago, simile al la angla "by", ekz. la komputilo estis aĉetita de li - the computer was bought by him

Fare de klarigas, ke oni intencas la trian signifon.

Por ekzemplo, konsideru varianton de via frazo:

Jen la detruo de la musoj.

La implico en ĉi tiu frazo, sen fare, estas ke la musoj mem estas detruataj. Kiam oni eksplicite diras fare de, tiam klariĝas, ke la musoj faras la detruon, kaj ne estas mem detruataj.
Sed kial ne diru, "Jen la detrou far-ita/ata/ota de la musoj?"

DuckFiasco (Prikaži profil) 19. julij 2015 19:51:03

"detruo farita de la musoj" ja estas ebla. Ni nur ankaŭ havas "fare de" kiel alian manieron diri tion, malpli longan. Oni trovos eĉ "far'" ekzemple "detruo far' la musoj" sed la Reta Vortaro diras, ke tio estas evitinda neologismo.

akueck (Prikaži profil) 20. julij 2015 08:11:02

DuckFiasco:"detruo farita de la musoj" ja estas ebla. Ni nur ankaŭ havas "fare de" kiel alian manieron diri tion, malpli longan.
"Fare de" estas rigardebla kiel regulkonforma mallongigo de "per la faro de", chu ne?

DuckFiasco:Oni trovos eĉ "far'" ekzemple "detruo far' la musoj"
Tio, kion vi volas diri, estas, ke oni trovas "far" sen apostrofo, char "far'" kun apostrofo povas signifi nur: "faro". Sed "detruo faro la musoj" gramatike ne estas ebla.

DuckFiasco:sed la Reta Vortaro diras, ke tio estas evitinda neologismo.
"Far", kiel mallongigo de "fare de", postulas la novan regulon, ke adverbo plus "de" povas esti mallongigata per nuda radiko, kiu postulas finajhon au kunmetitan sekvan radikon. Fakte estis Akademia vochdono pri tia "far". La Akademi-prezidanto rigardis tian "far" kiel lingvan novajhon. La por chi tio necesa nombro da vochoj ne estis atingata. Sekve tia "far" estas malghusta Esperanto.

Iuj uzas "far" ech en la signifo de "de", por esprimi la aganton en pasiva frazo, kiel ekzemple: "Shi estas amata de chiuj" (Regulo 6). Tia uzo de "far" estas ankau nova regulo ghis nun ne aprobita, do ankau malghusta Esperanto.

sudanglo (Prikaži profil) 20. julij 2015 11:13:32

Kial ne diri farita/ata/ota de la...? Ĉar la uzo de far (aŭ fare de) permesas paroli pri la ago pli abstrakte.

Ekz. oni planas kongreson. En la diskutoj iu demandas kion oni pensas pri la akcepto de la kongresanoj far la urbestro (eble estas alia kandidato).

La afero ankoraŭ ne realiĝis, ĝi estas nur propono. Faritafaratafarota do ne same taŭgas. La participoj tro konkretigus la aferon.

Ekz. oni reklamas produktaĵon. Ĝi estas efika rimedo kontraŭ detruo far tineoj. (Tio estas, ĝi proktektas viajn vestaĵon ne la tineojn.)

Tiu difektiĝo esta hipoteza - ĝi ne estas farita aŭ farata aŭ farota, vi eble nur timas ĝin. Cetere la produktaĵo ne restaŭras jam tineo-difektitajn vestaĵon.

akueck (Prikaži profil) 20. julij 2015 11:35:53

sudanglo:Ĉar la uzo de far (aŭ fare de) permesas paroli pri la ago pli abstrakte.
Kiel mi supre klarigis, "far" sinonime al "fare de" au "de" estas malghusta Esperanto. Ni do ne konsilu uzi tian "far".

sudanglo (Prikaži profil) 20. julij 2015 12:05:40

Vi povas 'klarigi' kiom vi volas.

Sed la fakto estas ke far estas delonge (dum pli ol 30 jaroj) uzata, kaj vi facile trovos multajn trafojn en la Tekstaro.

Kaj mi citas el via ligo:

aliaj dume kaj ne malpli forte subtenis la ideon, ke por tiu evidenta kaj escepta bezono la lingvo sukcesis krei al si oportunan kaj taŭgan rimedon

akueck (Prikaži profil) 20. julij 2015 12:11:41

sudanglo:Vi povas 'klarigi' kiom vi volas.

Sed la fakto estas ke far estas delonge (dum pli ol 30 jaroj) uzata, kaj vi facile trovos multajn trafojn en la Tekstaro.
Delonga uzado kaj nombro de trafoj ne decidas pri ghusta Esperanto. Eble tamen pri la ghusteco de ghia sudangla varianto okulumo.gif

Nazaj na začetek