ข้อความ 2
ภาษา: Esperanto
Rujo (แสดงโปรไฟล์) 19 กรกฎาคม 2015, 23:41:14
Oni inaŭguris en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo, vegetaran restoracion nomigita Supren Verda. La menuo enhavas pladojn preparitajn sen produktaĵoj kiel sukero, fritaĵoj, gluteno, laktozo kaj viandoj. La organikaj ingrediencoj estas produktataj loke. La filozofio de la nova entrepreno estas alporti al la tablo koncepton pri daŭripovo kaj inkludado. Nekonsumita nutraĵo estos reuzita kiel sterkaĵo por organika plantejo.
Vinisus (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2015, 15:30:00
Laŭdinda filozofio de la nova(j) entreprenisto(j), vivu la Supren Verda.