ไปยังสารบัญ

Literatura konkurso "Ivo Rotkvic"

จาก Balbutanto, 21 กรกฎาคม 2015

ข้อความ 5

ภาษา: Esperanto

Balbutanto (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2015, 22:28:53

Unuiĝo de zagrebaj esperantistoj restarigis sian literaturan konkurson "Ivo Rotkvic" en 2014.

"Konkursi povas nur la ĝis nun nepublikigitaj verkoj, aŭ la verkoj kiuj aperis en interreto. Ĉiu konkursaĵo estu aparta word- aŭ pdf-dokumento, subskribita per pseŭdonomo kaj alkroĉita al la retmesaĝo, en kiu estu skribita la vera nomo de la aŭtoro/trakukinto kaj lia/ŝia retadreso [...] Laŭreatoj estos premiitaj per diplomoj kaj libropremioj [...] Konkursaĵojn oni sendu antaŭ la 30-a de oktobro 2015 rete al zagreba.esperantisto@gmail.com"

Estas kvar kategorioj: Originala prozo; Originala poezio; Tradukaĵoj el la kroata; kaj Tradukaĵoj el aliaj lingvoj.

Bonŝancon al ĉiuj!

Tempodivalse (แสดงโปรไฟล์) 21 กรกฎาคม 2015, 23:17:24

Dankon pro la informo!

Mi volus ekscii, ĉu estas limo por la longeco de la konkursaĵoj? Aŭ ĉu estos akceptitaj verkoj senkonsidere grandecon?

Balbutanto (แสดงโปรไฟล์) 22 กรกฎาคม 2015, 01:41:39

Tempodivalse:Dankon pro la informo!

Mi volus ekscii, ĉu estas limo por la longeco de la konkursaĵoj? Aŭ ĉu estos akceptitaj verkoj senkonsidere grandecon?
"Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ mallongaj poeziaj formoj".

Demian (แสดงโปรไฟล์) 24 สิงหาคม 2015, 03:17:02

Dankon pro la novaĵo. Mi provos traduki prosaĵon el panĝaba aŭ hinda/urdua.

Balbutanto (แสดงโปรไฟล์) 24 สิงหาคม 2015, 03:28:44

Demian:Dankon pro la novaĵo. Mi provos traduki prosaĵon el panĝaba aŭ hinda/urdua.
Mirinde! Mi esperas legi vian tradukon elinter la premiitojn. Bonŝancon.

กลับไปด้านบน