Literatura konkurso "Ivo Rotkvic"
貼文者: Balbutanto, 2015年7月21日
訊息: 5
語言: Esperanto
Balbutanto (顯示個人資料) 2015年7月21日下午10:28:53
"Konkursi povas nur la ĝis nun nepublikigitaj verkoj, aŭ la verkoj kiuj aperis en interreto. Ĉiu konkursaĵo estu aparta word- aŭ pdf-dokumento, subskribita per pseŭdonomo kaj alkroĉita al la retmesaĝo, en kiu estu skribita la vera nomo de la aŭtoro/trakukinto kaj lia/ŝia retadreso [...] Laŭreatoj estos premiitaj per diplomoj kaj libropremioj [...] Konkursaĵojn oni sendu antaŭ la 30-a de oktobro 2015 rete al zagreba.esperantisto@gmail.com"
Estas kvar kategorioj: Originala prozo; Originala poezio; Tradukaĵoj el la kroata; kaj Tradukaĵoj el aliaj lingvoj.
Bonŝancon al ĉiuj!
Tempodivalse (顯示個人資料) 2015年7月21日下午11:17:24
Mi volus ekscii, ĉu estas limo por la longeco de la konkursaĵoj? Aŭ ĉu estos akceptitaj verkoj senkonsidere grandecon?
Balbutanto (顯示個人資料) 2015年7月22日上午1:41:39
Tempodivalse:Dankon pro la informo!"Maksimuma longo nefiksita, sed preferataj mallongaj prozaĵoj aŭ mallongaj poeziaj formoj".
Mi volus ekscii, ĉu estas limo por la longeco de la konkursaĵoj? Aŭ ĉu estos akceptitaj verkoj senkonsidere grandecon?
Demian (顯示個人資料) 2015年8月24日上午3:17:02
Balbutanto (顯示個人資料) 2015年8月24日上午3:28:44
Demian:Dankon pro la novaĵo. Mi provos traduki prosaĵon el panĝaba aŭ hinda/urdua.Mirinde! Mi esperas legi vian tradukon elinter la premiitojn. Bonŝancon.